Rafaneto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Raphanus sativus var. sativus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La rafaneto (latine radix ‚radiko‘; science Raphanus sativus var. sativus), ankaŭ nomata , somera rafano [1] estas utilplanto el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).
Ĝia ĝis kvar cm dika rezervtubero estas ekster plej ofte ruĝa kaj gustas akre. La tipan guston de la rafaneto kaŭzis sinapoleo, kiu ekestis pro la vundiĝo (prilaborado, murdo) el la sinapoleglikozido en la planto.
La deveno de la planto ne estas konata. En Eŭropo komenciĝias la kultivado de rafanetoj en la 16a jarcento. Ĝi disvastiĝis malrapide en la franca kuirejo kaj pluen en tutan Eŭropon..[2]
KultivadoRedakti
Multaj diversaj kulturvario ekzistas. Rafanetoj ŝatas neduran kaj humidan grundon kun sufiĉe da nutraj mineraloj. Tronutrado kaŭzas malbonan kvaliton kaj subnutrado malhelpas la kreskon de la tubero. Sekeco efikas ankaŭ negative sur gusto kaj konsisteco.
Ekde marto eblas disemo en plastfolitunelo. La ĝermtempo estas ĉikaŭ unu semajno. Post kvar ĝis ses semajno la rafanetoj povas esti rikoltataj. En varmaj printempoj eblas semi rekte en liberaera kampo aŭ ĝardeno. [1]
La distanco inter la vicoj estu sep ĝis dek centimetrojn. En la vico estu distanco de kvin ĝis sep centmetrojn, por ke la tuberojn povas evoluiĝi bone. La disemado estu malprofunde (maksimuma profundeco unu centimetro). Pli profunda semado kaŭzas oblongan formon de la rubero. En la komerca hortikulturo oni rikoltas 170 ĝis 180 tuberojn je m² kultivareo.[1] Oni ankaŭ povas dissemi rafanetojn inter sufiĉe foraj vicoj de aliaj legomoj.
Tro malfrua rikolto kaŭzas lignecajn tuberojn kaj malagrablan guston.
Najbareco al aliaj kulturojRedakti
Radieschen Rafanatoj toleras diversajn najbarantajn plantojn.
- bonaj najbaroj estas : fazeoloj, pizojn, tropeolo, brasiko, kapa laktuko, ĝardenkreso, folibeto, karotoj, spinaco, tomato
- malbonaj najbaroj estas : kukumo, akvomelono
KultivarojRedakti
Oni distingas inter klasikaj fruaj kultivaroj, kiu taŭgas por kultivado en printempo kaj aŭtuno kaj someraj kultivaroj, kiuj ankaŭ formas tuberojn sub lontagaj cirkonstancoj.
Ne ĉiu rafanero estas ruĝa kaj globa:
- blanka, globforma – la blanka kultivaro „Eiszapfen“ (=glacipendaĵo) similas al malgrandaj bierrafano. Ofte ili estas manĝataj kuirite.
- blanka, cilindra – ekzemple „White Breakfast“ (=blanka matenmanĝo)
- ruĝa-blanka cilindra – ekzemple „ Duett“
- ruĝa-blanka globforma - ekzemple „Isabell“
- flava globforma – ekzemple „Goldball“
La kultivar „Riese von Aspern“ (= giganto de Aspern) estas regiona kultivaro el la regiono de Vieno. [3]
ManĝadoRedakti
La tuberoj de la rafanetoj oni tranĉas en diskojn aŭ striojn au raspas ilin.La rafanetoj povas esti aldonitaj al miksita salato. Ŝatata estas ankaŭ rafanetoj kiel pansurmetaĵo kun salo. Eblas ankaŭ manĝi la foliojn krude kiel salato aŭ kuirite kiel spinaco.
StokadoRedakti
La rafenetoj oni manĝu laŭeble freŝe. En fridujo rafanetoj estas konserveblaj kelkajn tagojn.
NutraĵvaloroRedakti
100 g manĝebla parto enhavas ĉirkaŭ: | |||
energio | 14 kcal aŭ. 57–61 kJ | proteino | 1,1 g |
grasoj | 0,1 g | karbonhidratoj, uzebla | 2,0 g |
fibroj | 1,6 g | akvo | 94 g |
natrio | 17 mg | kalio | 225–255 mg |
kalcio | 34–35 mg | fosforo | 28 mg |
magnezio | 8 mg | fero | 1,2 mg |
fluoro | 0,10 mg | Vitamino A | 4 µg |
Vitamino E | datenoj mankas | Vitamino B1 | 0,04 mg |
Vitamino B2 | 0,04 mg | niacino | 0,2 mg |
Vitamino B6 | 0,06 mg | Vitamino C | 27–29 mg |
salicilacido | 1,24 mg |
LiteraturoRedakti
- Marie-Luise Kreuter: Der Biogarten. 20. Auflage. BLV Verlagsgesellschaft mbH, München 2000, ISBN 3-405-15841-9
- Elmadfa et al.: Die große GU Nährwert-Kalorien-Tabelle. 4. Auflage. Gräfe und Unzer, 2000, ISBN 3-7742-2948-1
- Ruth Wagner: Radieschen. Auf: ichkoche.at, 10. April 2008, http://www.ichkoche.at/Radieschen/Magazin/Ess-Genuss/Gemuese/index/html/11166, verifiziert am 26. Dezember 2009.
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, S. 225
- ↑ Ruth Wagner: Radieschen. Auf: ichkoche.at, 10. April 2008, http://www.ichkoche.at/Radieschen/Magazin/Ess-Genuss/Gemuese/index/html/11166, verifiziert am 26. Dezember 2009.
- ↑ Eintrag in der Arche des Geschmacks