Rafsanĝan

urbo en Irano

Rafsanĝan, perse رفسنجان‎ (ankaŭ konata kiel Bahramabad) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Kermano, en sudorienta Irano. Signifo de la loknomo aludas unuparte al kupro, aliparte ŝtona fortikaĵo.

Rafsanĝan · رفسنجان‎
Rafsanjan.iran.2.by.shivakakavand.jpg
Administrado
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Provinco Provinco Kermano
Telefonkodo 0391
Demografio
Loĝantaro 161 909  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 24′ N, 56° 0′ O (mapo)30.456Koordinatoj: 30° 24′ N, 56° 0′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:30
Situo de Rafsanĝan · رفسنجان‎

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Rafsanjan [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la domo de Haĝ Agha Ali

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Rafsanĝan situas 105 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Kermano, 227 kilometrojn de Jazdo, 358 kilometrojn de la suda marhaveno Bandar Abaso, 419 kilometrojn de Esfahano, 725 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

HistorioRedakti

Pri fondo de Rafsanĝan mankas informoj. Rafsanĝan estis deklarita urbo en 1935.

EkonomioRedakti

Rafsanĝan estas la plej granda produktanto de la pistacioj, krome ĝi estas grava centro de tapiŝoproduktado kaj tie funkcias la plej granda irana kahelouzino. En la prosimeco troviĝas la plej granda surfaca kuprominejo. Por la industrio oni fondis apartan industrian zonon.

TrafikoRedakti

Rafsanĝan havas internacian flughavenon, stacidomon, ĉefvojon inter Kermano kaj Jazdo, krome estas 2 ĉefvojoj por la provinca trafiko.

KlimatoRedakti

Rafsanĝan situas en arida klimato (Köppen-klimata klasifikado: BWh).

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • interalie WikiTrans