Rahul Sankritjajan

barata lingvisto

Rahul Sankritjajanaŭ alilingve ankaŭ Rahul Sankrityayan(n. la 9-an de aprilo 1893, m. la 14-an de aprilo 1963), estas konata kiel la "patro de la barata vojaĝliteraturo". Li estis la unua kiu ludis pivotan rolon donante 'literaturan formon' al vojaĝliteraturo. Li ankaŭ estis unu el la plej vaste vojaĝantaj sciencistoj de Barato dum kvardek kvin jaroj de sia vivo[1].

Rahul Sankritjajan
Persona informo
राहुल सांकृत्यायन
Naskiĝo 9-an de aprilo 1893 (1893-04-09)
en Pandaha
Morto 14-an de aprilo 1963 (1963-04-14) (70-jaraĝa)
en Darĝiling
Religio budhismo vd
Lingvoj sanskritopaliabhojpuratibetahindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Partio Komunista Partio de Barato (Marksista) vd
Profesio
Okupo lingvisto • aŭtobiografo • biografo • verkisto • luktanto por libereco vd
Verkado
Verkoj Madhya Asia Ka Itihas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Poligloto redakti

 
Sankritjajan sur poŝtmarko de Barato de 1993

Sankritjajan estis poligloto, kiu scipovis plurajn lingvojn kaj dialektojn interalie la hindian, la sanskritan, la paliian, la bojpuran, la magahan, la urduan, la persan, la araban, la tamilan, lakanaran, la tibetan, la sinhalan, la francan kaj la rusan[1]. Li estis ankaŭ Hindologo, marksisma teoriulo kaj kreiva verkisto. Li komencis verki kiam li estas 20 kaj kelkajn jarojn aĝa. Liaj sume pli ol 100 verkoj kovras multajn temojn, interalie sociologion, historion, filozofion, budhismon, tibetologion, leksikografion, gramatikon, tekstoredaktadon, folkloron, sciencon, dramon kaj politikon. Multaj de ĉi tiuj libroj restis neeldonitaj.

Verkaro redakti

Lia plej grava vojaĝliteraturo estas:

  • Tibbat Mi Sava Varsha (1933)
  • Meri Eŭropo Yatra (1935)
  • Athato Ghumakkad Jigyasa
  • Volgo Se Ganga
  • Asia ke Durgam Bhukhando Mein
  • Yatra Ke Panne
  • Kinnar Desh Mein

De Volgo al Gango redakti

Unu el liaj plej famaj libroj en la hindia lingvo estas Volgo Se Ganga (Vojaĝo de Volgo al la Gango) – histori-fikcia verko pri la migrado de Arjoj de la stepoj de Eŭrazio al regionoj ĉirkaŭ la Volgo; poste ilia migrado trans la Hindukuŝo kaj la Himalajo kaj la sub-himalajaj regionoj; kaj ilia disvastiĝo al la Indus-Ganga ebenaĵo de la Hinda subkontinento. La libro komencas en 6000 antaŭ K.E. kaj finas en 1942, la jaro kiam Mahatma Gandhi, la barata naciista gvidanto verkis la libron Quit India, eldonitan en 1942. Traduko de tiu verko en la angla fare de Viktor Kiernan estis eldonita en 1947 sub la titolo From Volga to Ganga (De Volgo al Gango)[2]. Sekvis interalie ankaŭ tradukoj en la tamilan, la kanaran, la bengalan kaj la teluguan. Volgo Muthal Ganga Vare, la malajalama traduko, furoregis inter la junaj intelektuloj de Kerala kaj ĝi daŭras esti unu el la plej influaj libroj en tiu epoko.

Literaturo redakti

  • Ramas Sharan Sharma, Rahul Sankritjajanand Social Change, Indian History Congress, 1993.
  • Himalayan Buddhism, Past and Present: Mahapandit Rahul Sankritjajancentenary volume by D. C. Ahir (ISBN 978-81-7030-370-1)
  • Prabhakar Machwe: "Rahul Sankrityayan" Nov-Delhio 1978: Sahitya Akademi. [Mallonga biografio inkluzive de listo de la verkaro de Sankrityayan]
  • Bharati Puri, Traveller on the Silk Road: Rites and Routes of Passage in Rahul Sankrityayan’s Himalayan Wanderlust, China Report (Sage: New Delhi), februaro 2011, vol. 47, n-ro. 1, paĝoj 37–58.
  • Alaka Atreya Chudal, A Freethinking Cultural Nationalist: A Life History of Rahul Sankrityayan, Oxford University Press, 2016, (ISBN 978-01-9946-687-0)

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parta) traduko de la artikolo Rahul Sankrityayan en la angla vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunuaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.

  1. 1,0 1,1 (en) Sharma, R.S. (2009). Rethinking India's Past. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-569787-2.
  2. Rahul Sankrityayana From Volga to Ganga, Rahula Publication, Mussorie, 1947.