Rahulo

La filo de la budho Gotamo
(Alidirektita el Rahula)

Rahulo estis la nura filo de la bodisatvo Gotamo —antaŭ atingi budhecon— kaj lia edzino Jaŝodaro.[noto 1] Laŭ la budho Gotamo, li estis la plej lernema el la dek ĉefaj disĉiploj.[3][4]

Rāhula  (Palio)
Rahulo en Tibeta arto de la 16-a jarcento
Rahulo en Tibeta arto de la 16-a jarcento
Sanskrite: राहुल (Rāhula)
Palie राहुल (Rāhula)
Sinhale රාහුල (Rāhula)
Ĉine: 羅睺羅 (Luóhóuluó)
Japane: 羅睺羅 (Ragora)
Koree: 나후라 (Nahura)
Tibete: སྒྲ་གཅན་འཛིན། (sgra gcan ’dzin)
Informoj
Instruisto: La pliaĝulo Ŝariputro kaj la budho Gotamo
Filo de: La bodisatvo Gotamo kaj Jaŝodaro
Varno: Kŝatrijo
Naskiĝo: En Kapilavastuo la plenlunan tagon de la oka monato ĉ. la jaro –534
Morto: Ne ekzistas konsento, sed li forpasis antaŭ ol la budho Gotamo
vdr

Nomo redakti

Laŭ la unua rakonto,[5] kiam la princo Sidarto estis preparanta sin por forlasi la palacon kaj ricevis la novaĵon de la naskiĝo de sia filo, li respondis "राहु जातो, बन्धनं जातन्ति।"—"Rāhu naskiĝis, kateno ekaperis". Tial, la infano estis nomata Rāhula, kiu signifas katenoobstrukco, rekonante ke la infano ligus lin al lia edzino Jaŝodaro, ligo kiu malhelpus la serĉon de libereco.[6] Aliaj pensas, tamen, ke rāhu ne signifas katenon en ĉi tiu senco.[7]

Laŭ la dua rakonto,[8] Rahulo ricevas sian nomon pro luna eklipso kaŭzita de la serpento Rahuo.[9]

Subtenante la unuan rakonton, en la Dhammapada, la plezuro kaj ĝojo, kiun viro ricevas per siaj edzino kaj filoj, nomiĝas mola kateno, kiu ligas homojn al la vivo kaj al sufero, ne nur tra eventuala perdo kaj disiĝo de amitoj, sed pli profunde kaj subtile, ĝi povus agi kiel ligo al cikla ekzistado —Sansaro—.

Vivo redakti

Laŭ la Palia kanono, Rahulo estis forlasita de sia patro la tagon de sia naskiĝo[noto 2] kaj vartita de siaj duonpatrino kaj avo, la raĝo Ŝudodano. Kiam li iĝis sepjaraĝa, li petis vidi sian patron, kiu mankis al li, kaj la budho Gotamo revenis al sia hejmurbo Kapilavastuo. Ĉe la sepa tago de lia reveno, Joŝadaro alportis Rahulon al lia patro kaj diris al li, ke ĉar lia patro rezignis la raĝan vivon kaj li estis la venonta raĝa princo en la vico, li devis peti al sia patro transdoni al li la kronon kaj trezorojn kiel heredaĵon por sia estonteco, kiam sia avo ne plu povu regi la sendependan respublikon.

Post manĝi, Rahulo sekvis la budhon Gotamon dirante donu al mi mian heredaĵon. Neniu penis halti lin, nek la budho Gotamo malpermesis lin sekvi lin. Li tiam rigardis sian patron kaj diris sinjoro, eĉ via ombro estas plaĉa al mi.

Alvenante al la arbaro Nigrodo, kie li restis, la budho Gotamo pensis: Li deziras la heredaĵon de sia patro, sed ĝi estas plenplena je problemoj. Anstataŭ tion, mi devas doni al li la benon de la spirita vekiĝo kaj fari lin posedanto de transcenda heredaĵo.

La budho Gotamo vokis la arahanton Ŝariputron kaj petis al li akcepti la elhejmiĝon la juna Rahulo, tiel fariĝianta la unua ŝramaneto (novica bikŝuo).

La raĝo Ŝudodano, malkovrante ke nun sia nepo kaj granda nombro de junuloj de la raĝa familio petis elhejmiĝi, petis al la budho Gotamo nur akcepti junulojn kun la konsento de iliaj gepatroj aŭ kuratoro, kaj al tio la budho konsentis. La regulo poste inkluzivis la geedzojn de tiuj, kiuj volis elhejmiĝi.[10]

Baldaŭ post la elhejmiĝo de Rahulo, la budho Gotamo instruis al li la gravecon de diri la veron per la diskurso konata kiel la Rāhulovāda Sutta.[11]

Rahulo finfine iĝis unu el la multaj arahantoj post sekvi la instruojn de la budho Gotamo kaj mortis antaŭ ol la budho Gotamo kaj la arahantoj Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano.

Aliaj rakontoj redakti

Laŭ la Mūlasarvāstivādavinaya uzita de Tibetaj budhanoj, Rahulo koncipiĝis la vesperon de la rezigno kaj naskiĝis ses jarojn poste, la tagon kiam sia patro atingis la vekiĝon, kiu koincidis kun luna eklipso.

Laŭ la naŭa ĉapitro de la Lotusa sutro de Mahajano, la budho Ŝakjamunio antaŭdiras, ke Rahulo fariĝos budho nomita “Tatagato tretanta sur sepjuvelaj lotusoj”.

Notoj redakti

  1. En la Palia kanono, nomita nur Rāhulamātā (patrino de Rahulo)[1]Bhaddakaccānā.[2]
  2. Laŭ rakonto menciita en la komentoj de la Ĝatakoj, i.62, Rahulo estis septagaĝa kiam la budho Gotamo forlasis lian domon.

Referencoj redakti

  1. Vin.i.82
  2. AN 1. 14. 5. 11 diras: Etadaggaṃ bhikkhave mama sāvikānaṃ bhikkhunīnaṃ mahābhiññappattānaṃ yadidaṃ bhaddakaccānā (SLTP) Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine. Bv, PTS p. 65, v. 15 diras: Cattārīsa sahassāni nāriyo samalaṅkatā / Bhaddakaccānā2 nāma nārī rāhulo nāma atrajo (SLTP) Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Powers 2013, Rāhula.
  4. Malalasekera 1960, Rāhula.
  5. Davids, Thomas William Rhys; Fausbøll, Viggo (1880), Buddhist Birth Stories, Or, The Jātaka..., I. Tales: Translation, Volume I, London: Trübner & Co, p. 79, https://books.google.com/books?id=yVgIAAAAQAAJ&pg=PA79 .
  6. "Rāhula", Oxford Dictionary of Buddhism, Answers, http://www.answers.com/topic/rahula .
  7. Thomas, Edward Joseph (1975), The Life of Buddha as Legend and History, Routledge, p. 53, note 1 .
  8. Mūlasarvāstivāda vinaya.
  9. Gnoli, Raniero, ed. (1977), The Gilgit Manuscript of the Samghabhedavastu, 1, Rome: Instituto Italiano per il Medio ed Estremo Oriente, p. 119 .
  10. Wall paintings ·· coming home. Buddha mind. Arkivita el la originalo je 2020-10-02. Alirita la 10-an de Decembro de 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-02. Alirita 2017-03-25.
  11. Ambalatthika-rahulovada Sutta, Access to insight, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/mn/mn.061.than.html .

Vidu ankaŭ redakti