Rajĉur, laŭ kanara lingvo ರಾಯಚೂರು estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Rajĉur en subŝtato Karnatako en suda Barato. La loknomo estis Rajĉore ĝis 2014.

Larĝa panoramo pri Rajĉur
Larĝa panoramo pri Rajĉur
Rajĉur
city of India
Administrado
Poŝtkodo 584101
Demografio
Geografio
Geografia situo 16° 12′ N, 77° 21′ O (mapo)16.277.350555555556Koordinatoj: 16° 12′ N, 77° 21′ O (mapo) [+]
Alto 407 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Rajĉur (Karnatako)
Rajĉur (Karnatako)
DEC
Rajĉur
Rajĉur
Situo de Rajĉur
Rajĉur (Barato)
Rajĉur (Barato)
DEC
Rajĉur
Rajĉur
Situo de Rajĉur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raichur [+]
vdr
Fortikaĵo de Rajĉur

Geografio redakti

Rajĉur situas sur altebenaĵo en alteco 407 metrojn de la marnivelo. Kurnul troviĝas 85, Gulbarga 137, Hajderabado 176, Hubli-Dharwad 254, Belagavi 306, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 360, Mumbajo 569, Kolkato 1355, tutlanda ĉefurbo Delhio 1382 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

En 2011 populacio de Rajĉur estis 232 456.

Historio redakti

Fortikaĵo de Rajĉur estis konstruita 1294, poste ĝi havis gravan lokon en la historio. Sultanlando dominis de la 14-a jarcento. En 1686 Rajĉur estis integrigita al la Mogola Imperio kaj en 1724 al imperio de Hajderabado. Dum la brita kolonia periodo Hajderabado estis sendependa princa ŝtato sub brita rego. En 1853 Hajderabado cedis Rajĉur al la britoj, sed en 1860 ĝi estis redonita. Ekde 1956 tiu areo apartenis al subŝtato de Majsuro (renomita Karnatako en 1973 laŭ la lingvaj limoj de kanara.

Ekonomio redakti

En la ĉirkaŭaj vilaĝoj dominas la agrikulturo (rizoj, kotonoj). En Rajĉur mem estas manfaritaĵoj, komerco, malgranda industrio kaj servoj.

Lingvoj redakti

En Rajĉur la plej ofta lingvo en 2011 estis la kanara (kiel oficiala lingvo), sed la urdua ankaŭ estas parolata en granda proporcio.

Religio redakti

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Raĉur kun 57.61%. Islamo estas dua plej populara religio kun 39.87%, fine kristanismo 1,18% kaj ĝajnismo 0,94%.

 
Stacidomo

Trafiko redakti

Rajĉur estas atingebla po 3 fervojaj kaj vojaj linioj. La loka flughaveno estis konstruita en 1942. Ŝajnas, nuntempe ĝi ne funkcias.

Klimato redakti

En Rajĉur jare pluvas averaĝe po 728 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-34 °C.

 
Templo

Vidindaĵoj redakti

  • fortikaĵo (1294)
  • pluraj preĝejoj (moskeo el 1470, alia el 1618, ktp)
  • artefarita lago

Fontoj redakti

  • WikiTrans