Rajendra Keshavlal Shah
Rajendra Keshavlal SHAH [raĝendra keŝavlal ŝah] (naskiĝis la 28-an de januaro 1913 en Kapadvanaj, Guĝarato, Barato) estas lirika poeto verkanta en la guĝarata lingvo. Li verkis pli ol 20 arojn de poezio kaj kantoj, ĉefe pri temoj de la beleco de la naturo, kaj pri la ĉiutaga vivo de indiĝenaj popoloj kaj marbordaj komunumoj. En liaj poemoj kaj kantoj en la sanskritaj metroj, li estis ege influita de la poezio de Rabindranath Tagore.
Rajendra Keshavlal Shah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1913 en Ĥeda | ||||
Morto | 2-an de januaro 2010 (96-jaraĝa) en Mumbajo | ||||
Lingvoj | guĝarata vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd | ||||
Alma mater | Maharaja Sayajirao University of Baroda vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter diversaj profesioj, Shah ankaŭ estis printisto en Mumbajo, kie li lanĉis la beletran revuon Kavilok. Lia printejo mem iĝis grava sidejo ĉiudimanĉa por guĝarataj poetoj.
Krom verkado de la propra poezio, Shah ankaŭ tradukis en la guĝaratan la poemaron Balaaka de Tagore; la Gita Govinda de la sanskrita poeto Jayadeva; la Rime of the Ancient Mariner de la angla poeto S. T. Coleridge; kaj la La Dian Komedion de Danto.
Shah gajnis la plej prestiĝan belartan premion de la barata registaro, la premion Gjanpith, por la jaro 2001. La juĝintoj diris, ke «lia intenseco de emocio kaj la novenkondukaĵo de la formo kaj la esprimo elstarigas lin kiel poeton de granda signifo. La mistika tono de lia poezio venas de la tradicio de grandaj mezepokaj majstroj kiel Kabir, Narasimha Mehta kaj literaturaj gigantoj kiel ili».
Eksteraj ligiloj redakti
- anglalingva superrigardo de la vivo kaj verkaro de Shah Arkivigite je 2005-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- novaĵraporto kiu listas plimulton de liaj verkoj Arkivigite je 2006-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva intervjuo kun Shah