RAJPER aŭ RAJPAR (sindhi: راڄپر) estas maljuna Sindhi-tribo en Sindh-regiono de Pakistano. Ĝi devenas de la Samat-tribo. Ĝiaj radikoj estas en la distrikto Naushahro Feroze. Hodiaŭ, Rajper havas ĉirkaŭ 70 subkastoj.

Rajper-tribo faris terkultivadon en la komenco. Sed poste, la plej granda parto el ili akiris posedon de siaj teroj. Hodiaŭ preskaŭ ĉiu en tiu tribo vivas bone. Ekzistas apenaŭ malsupra klaso en tiu ĉi tribo. Sed kelkaj nun ŝanĝas karieron serĉante postenojn en la registaro kaj en politiko ĝenerale.

Rajper-oj preferas vivon en vilaĝo kaj prizorgo la komerco kiel iliaj prapatroj. Sed la vivstilo de tiu tribo estas eleganta. Kontraŭe al la plej multaj vilaĝanoj, Rajper-oj havas elektran kurenton, gason, larĝajn ŝoseojn por transportado, bonordan senakvigsistemon, lernejojn, apotekojn/hospitalojn, kaj etajn muelilojn en iliaj vilaĝoj. Virinoj en tiu tribo estas tre respektataj, partoprenante en la evoluo de la tribo.

La gvidanto de la tribo estas konata sub la nomo de Sardar. Sub lia potenco estas ĉiuj vicestroj. Ĉiuj hejmaj problemoj solviĝas fare de la gvidantoj.