Raĝputoj

Sud-Azia kasto
(Alidirektita el Rajputoj)

Raĝputoj (el sanskrito raja-putra, [raĝaPUtra], "reĝido", Rajapute, hindie राजपूत, portugale en la 16-a jarcento Resbutos, nuntempe Rajapute, angle Rajputs) estas granda mult-enhava aro de kastoj, klanoj kaj lokaj grupoj, kiu kunhavas socian statuson kaj ideologio de genealogia deveno el la hinda subkontinento. La termino Raĝputo kovras variajn patroflankaajn klanojn historie asocia kun la militsenjoreco: kelkaj klanoj postulas Raĝputan statuson, kvankam ne ĉiuj postuloj estas universale akceptitaj.

"Resbutos", Rajputoj priskribitaj de portugaloj en la 16-a jarcento ("Códice Casanatense").

La termino "Raĝputo" akiris sian nuntempan sencon nur en la 16-a jarcento, kvankam ĝi estis ankaŭ anakronisme uzata por priskribi la pli fruajn stirpojn kiuj aperis en norda Barato el la 6-a jarcento antaŭen. En la 11-a jarcento, la derivita termino "rajaputra" aperis kiel ne-hereda nomigo por reĝaj funkciuloj. Laŭgrade, la Raĝputoj aperis kiel socia klaso enhavanta perosnojn el vario de etnaj kaj geografiaj fon-devenoj. Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, la membreco de tiu klaso iĝis tre hereda, kvankam novaj postuloj pri Raĝputa statuso plue estis farita en venontaj jarcentoj. Kelkaj Raĝput-regataj regnoj ludis gravan rolon en multaj regionoj de centra kaj norda Barato ĝis la 20-a jarcento.

La Raĝputoj kaj iamaj Raĝput-ŝtatoj estas troveblaj en norda, okcidenta, centra kaj orienta Barato. Tiuj areoj estas en Raĝastano, Harjano, Guĝarato, Utar Pradeŝo, Himaĉal Pradeŝ, Ĝamuo, Utarakando, Biharo kaj Madja Pradeŝo.

Referencoj redakti

Literaturo redakti