Raĥito (raĥitismo) aŭ rakito (rakitismo) estas beb- kaj infanaĝa malsano, elformiĝinta pro manko je vitamino D. Ĝin karakterizas damaĝo de la ostokresko.

Skeleto de bebo kun rakito, 1881

La D-vitamino estas steroida hormono, kiu estiĝas en la haŭto je efiko de transviola radiado de la suno, el la promaterialo 7-dehidrokolesterolo (D3-antaxuvitamino). La D-vitamino absorbiĝas ankaŭ el al nutraĵoj, precipe el lakto, hepato kaj fiŝoleo. La manko je D-vitamino elformiĝas je nutraj mankoj, nesufiĉeco de la transformiĝo en la haŭto je transviola radiado, absorbaj misturboj kaj damaĝa D-vitamin-malkonstruo.

La D-vitamino alvenas en al celorganoj - maldiak intesto, ostoj kaj renoj - per sangocirkulo, kiu ĝi reguligas la kalcian nivelon de la histoj. La D-vitamino tre gravas en la kalcio-matabolo, tiel ties manko ne aldoniĝas sufiĉa neorganika kalcio-fosfata salo (kiu respondecas pri dureco de la osto), tiel la molaj ostoj kurbiĝas, postrestas ilia normala kresko. Se oni ne prizorgas ĝin, aperas ekz. O- aŭ X-piedo, mallarĝa brusto, kiu lasta kaŭzas sentemon je pulmomalsanoj. La mallarĝa pelvo kaŭzas malfacilan naskon.

La fruaj kaj ĝeneralaj simptomoj de la rakito estas la nervozeco, abunda ŝvitado, tonmanko de la pied- kaj ventromuskoloj, moliĝo de la kranioostoj, malfruo de eksido, rampo, irado kaj dentiĝo. Povas okazi eĉ streĉo de la kruroj, piedoj, spasmoj de muskoloj.

Oni povas trakti la malsanon per grand-doza D-vitamina koncentrato, sunlumo kaj konvena nutrado.

Oni jam ekkonis en la 18-a jc. gravecon de moruhepatoleo kaj lumo je saniĝo. Oni malkovris en 1918 - per bestaj eksperimentoj - la vitaminon el moruhepatoleo. En 1924 pruviĝis, ke la ultraviola radiado efikas tra estigo de D-vitamino. Oni izolis unuafoje D2-vitaminon en 1930–31, en Anglio kaj Germanio.