Rakugo (japane 落語, laŭlitere "falintaj vortoj") estas formo de arto de amuziga rakontado tradicia en Japanio. Ĝin performas sola rakontisto (japane nomita 落語家 \rakugoka\) sidante sur la scenejo (nomata 高座 \kōza\) en tradicia seiza-pozicio. Uzante nur tradician japanan ventumilon (扇子 \sensu\) kaj malgrandan tukon (手拭 \tenugui\) kaj ne ŝanĝante sian pozicion la rakugisto prezentas longan kaj komplikan rakonton de komedia, drama, romantika aŭ erotika naturo kun multaj roluloj, kiujn la rakontisto distingigas per tono de voĉo kaj parolmaniero.

Rakugisto performas dum festivalo de Sanma-fiŝo (Cololabis saira)