Ardeola

(Alidirektita el Ralardeoj)

Ardeola estas genro de malgrandaj ardeoj, tipe 40–50 cm longaj kun enverguroj de 80–100 cm. Plej reproduktiĝas en tropika Malnova Mondo, sed la migranta Ralardeo loĝas en suda Eŭropo kaj Mezoriento kaj vintras en Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardeola aŭ ralardeoj
Hinda ardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: Ardeenoj
Genro: Ardeola
Genroj de subdivizioj
  • A. grayii
  • A. ralloides
  • A. bacchus
  • A. speciosa
  • A. idae
  • A. rufiventris
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj ralardeoj estas fortikaj specioj kun mallonga kolo, mallonga dika beko, tipe sablokolora aŭ bruneca dorso, kaj koloraj aŭ striecaj gorĝareo kaj brusto. Somere, plenkreskuloj povas havi longajn kolajn plumojn. La ardeoj de la genro Ardeola transformiĝas dumfluge, kaj aspektas tre blankaj pro la brilaj blankaj flugiloj.

Ties reprodukta habitato estas marĉaj humidejoj. Ili nestumas en malgrandaj kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustojs. La ino demetas 2-5 ovojn.

Tiuj ardeoj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn. Ili troviĝas ofte ĉe malgrandaj lagetoj kio estas tialo por la komuna nomo de ralardeoj.

Specioj redakti