Raleigh (Norda Karolino)

Por Kavaliro Walter Raleigh, bv. vidi Walter Raleigh

Panorama vido de la urbocentro je 2014
Raleigh

emblemo

urbo de Usono • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 27601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 467 665  (2020) [+]
Loĝdenso 1 235 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 47′ N, 78° 38′ U (mapo)35.78-78.64Koordinatoj: 35° 47′ N, 78° 38′ U (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 378,616963 km² (3 786 1.6 963 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Raleigh (Norda Karolino)
Raleigh (Norda Karolino)
DEC
Raleigh
Raleigh
Situo de Raleigh en Norda Karolino
Raleigh (Usono)
Raleigh (Usono)
DEC
Raleigh
Raleigh
Situo de Raleigh en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raleigh, North Carolina [+]
vdr

Raleigh (prononcita RA-li) estas la ĉefurbo de Norda Karolino, ŝtato en Usono. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la Konteo Wake. Laŭ la 2000 popolnombrado, ĝi havis 276 093 loĝantojn, tiel ĝi estas la plej granda urbo en Norda Karolino krom Charlotte. La urbo nomiĝas pro Kavaliro Walter Raliegh, kiu fondis la perditan Kolonion Roanoke en la nuna Konteo Dare. Raleigh lokiĝas ĉe 35° 49′ N 78° 39′ U / 35.817 °N, 78.650 °U / 35.817; -78.650 (mapo).

Raleigh konatas kiel la "Urboj de Kverkoj" pro la multeco de tiuj arboj en ĝi. Ĝi havas multajn ĝemelurbojn: Hull (en Anglio), Compiègne (en Francio), Kolomna (en Rusio), kaj Rostock (en Germanio).

Kiel parto de scienc-esplora urbaro (kun Durham kaj Chapel Hill), Raleigh havas fortan lokan Esperanto-grupon. Ĝi gastigis la landan kongreson de ELNA en 1991.

Historio redakti

Fruaj Ĉefurboj redakti

Bath, la plej malnova urbeto en Norda Karolino, estis la laŭnoma ĉefurbon de 1705 ĝis 1722, kiam Edenton ekprenis tiun rolon. La kolonio ne havis daŭrajn instituciojn de registaro ĝis la establado de la nova ĉefurbo New Bern en 1743.

18a Jarcento redakti

En decembro 1770, Joel Lane sukcese petis al la Ĝenerala Asemblo de Norda Karolino krei novan konteon. La 5an de januaro, 1771, leĝo kreanta Konteon Wake trapasis la Ĝeneralan Asemblon. La konteo formiĝis el partoj de konteoj Cumberland, Orange, kaj Johnson. La konteo ekhavis sian nomon de Margaret Wake Tryon, la edzino de guberniestro William Tyron. La unua kontea ĉefurbo estis Bloomsbury.

New Bern, havena urbo 35 mejloj for de la Atlantika Oceano, estis la plej granda urbo kaj la ĉefurbo de Norda Karolina dum la Usona Revolucio. Kiam la Britia Armeo sieĝis la urbon, regado de tiu loko sur la larĝa Rivero Neuse iĝis nefarebla.

Raleigh elektitis kiel la situo de la nova ŝtata ĉefurbo en 1788 pro tio ke ĝia centra loko protektis ĝin de atako de la marbordo. Oficiale establita en 1792 kiel kaj la kontea ĉefurbo kaj la ŝtata ĉefurbo (korporaciiĝis la 31-an de decembro, 1792—ĉarto donata la 21an de januaro, 1795)

La situo de la urbo parte elektiĝis pro tio ke ĝi estis malpli ol 11 mejloj (18 km) for de la Drinkejo de Issac Hunter, populara drinkejo frekventita de ŝtataj parlamentanoj. Nenia urbo aŭ urbego antaŭe ekzistis ĉe la elektita situo. Raleigh estas unu el malmultaj urboj en Usono kiuj estis planitaj kaj konstruitaj por esti ŝtata ĉefurbo. Ĝiaj originalaj limoj estis formitaj de la urbocentraj stratoj de Nordo, Oriento, Oksicento, kaj Sudo. La plano, krado kun du ĉefaj aksoj kunigantaj ĉe la centra placo kaj aldonaj placoj ĉe ĉiu angulo, estis bazita de la plano de Thomas Holme en 1682 por Filadelfio.

La Ĝenerala Asemblo de Norda Karolina unue kunvenis en Raleigh en decembro 1794, kaj rapide donis ĉarton, kun komisiono de sep asignitaj komisionanoj (elektita de la urbo post 1803) kaj "Intendant of Police" (kiu fine fariĝis la ofico de urbestro) por regi ĝin. John Haywood estis la unua "Intendant of Police". En 1799, la N.C. Minerva and Raleigh Advertiser iĝis la unua gazeto eldonita en Raleigh.

19-a Jarcento redakti

En 1808, Andrew Johnson, la 17-a Prezidento de Usono, estis naskita ĉe Casso's Inn en Raleigh. La unua akvoproviza reto finiĝis en 1818, kvankam la reto estis forlasita pro multaj misfunkcioj. En 1819, ekestis la unua volontula fajrobrigado, sekvite en 1821 de la unua plentempa (pagita) fajrobrigado.

En 1817, la Episkopisma Diocezo de Norda Karolino estis establita kaj stabita en Raleigh.

En 1831, fajro detruis la Kapitolon de Norda Karolino. Post du jaroj rekonstruo komenciĝis kun minita granito liverita de la unua fervojo en la ŝtato. La urbo de Raleigh festis la novan kapitalon kaj la nova Fervoja Kompanio de Raleigh kaj Gaston en 1840.

En 1853, la unua Ŝtata Foiro okazis apud Raleigh. La unua institucio de alta lernado en Raleigh, Peace College (Kolegio de Peace, nun William Peace University) estis establita en 1857. La najbarejo de historia Oakwood (Kverka Arbaro) entenas multajn domojn de la 19a jarcento, kiuj ankoraŭ bonstatas.

Post la komenco de la Usona Interna Milito, Ŝtatestro Zebulon Baird Vance ordonis ke brustfortikaĵo estu konstruita ĉirkaŭ la urbo por protekti kontraŭ Unuiaj soldatoj. Dum la Karolina Kampajno de Generalo Sherman, Raleigh estis kaptita de la Unuia kavalerio komandita de Generalo Hugh Judson Kilpatrick la 13an de aprilo, 1865. Dum la Konfederacia kavalerio retretis okcidenten, la Unuiaj soldatoj sekvis, rezulte en la Batalo de Morrisville. La urbo evitis gravan detruadon dum la Milito, sed konsekvence de ekonomiaj problemoj en la postmilita periodo kaj en Rekonstruado, kun ŝtata ekonomio bazita de agrikulturo, ĝi kreskis malmulte en la venontaj jardekoj.

Post la fino de la Usona Interna Milito en 1865, afrik-usonanoj estis liberigitaj. La Rekonstrua parlamento de Norda Karolino establis ŝtatan edukadon por nigruloj kaj blankuloj. La nigraj viroj, samkiel blankaj viroj, ricevis la koncesion voĉdoni. Nigruloj jam estis organizantaj en komunume bazitaj organizaĵoj. Kun la helpo de la Buroo de Liberigituloj, multaj liberigituloj migris de kamapraj regionoj al Raleigh. Ĝi havis komunumon de liber-nigruloj kaj multaj liberigituloj volis elsubiĝi de blankula estrado en kamparaj regionoj.

Shaw University, la unua afrik-usonana kolegio en la Usona Sudo, komencis studkursojn en 1865 kaj ricevis ĉarton en 1875. Ties Estey Hall estis la unua konstruaĵo konstruita por la alt-lerneja edukado de nigrulinoj, kaj Leonard Medical Center estis la unua kvar-jara medicina lernejo en Usono por afrik-usonanoj.

En 1867, Episkopismaj klerikoj fondis St. Augustine's College por la edukado de liberigituloj. La du-rasa Rekonstrua parlamento kreis novajn institucioj: en 1869, ĝi aprobis la unua lernejo por blindaj kaj surdaj nigruloj en Usono kaj situigis ĝin en Raleigh, kaj en 1874, federacia konstruaĵo estis konstruita en Raleigh, la unua projekto de la federacia registaro en la Usona Sudo post la Usona Interna Milito.

En 1880, la gazetoj News kaj Observer kombiniĝis por formi ''The News & Observer''. Ĝi restas la ĉefan tagan gazeton en Raleigh. La North Carolina College of Agriculture and Mechanic Arts, nun konata kiel North Carolina State University fondiĝis kiel teren-subvencia kolegio en 1887. Rex Hospital malfermiĝis en 1889 kaj inkludis la unua ŝtata lernejo por flegistoj. La Baptist Women's College (Baptista Kolegio por Virinoj), nun konata kiel Meredith College, malfermis en 1891. En 1889, The Academy of Music, privata muzika konservatorio, establiĝis.

Dum la lasta kvarono de la dek-naŭa jarcento, du nigrulaj Usonaj Kongresanoj elektiĝis de la 2a Usonkongresa Distrikto de Norda Karolino. Tiu lasta en 1898, George Henry White strebis antaŭenigi civitajn rajtojn de nigruloj kaj defii penojn de blankaj Demokratoj malpliigi nigrulan voĉdonadon per novaj diskriminaciaj leĝoj. Li kaj aliaj ne sukcesis. En 1900 la parlamento de Norda Karolino aprobis novan konstitucion, kun reguloj pri registrado de voĉdonantoj kiuj malkoncesiis al nigruloj kaj malriĉaj blankuloj voĉdoni. La ŝtato sukcesis malpliigi voĉdonadon de nigruloj ĝis nulo antaŭ 1908.

20-a Jarcento redakti

Perdo de la ebleco voĉdoni malrajtigis al virnigruloj (kaj poste nigrulinoj) partopreni en ĵurioj, servi en lokaj, ŝtataj, kaj federaciaj oficoj. La leviĝanta, nigra meza klaso en Raleigh kaj en aliaj regionoj estis politike silentigita kaj debarita de loka regado, la Respublikana Partio ne plu estis konkura. Ne estis ĝis la federacia leĝoproponoj pri civitaj rajtoj aprobiĝis en la mezaj 1960-oj, ke la plimulto da nigruloj en Norda Karolino refoje rajtis voĉdoni, partopreni en ĵurioj, kaj servi en lokajn publikajn oficojn. Neniu afrik-usonano estis elektita al la Usona Kongreso ĝis 1992.

En 1912 Bloombury Park malfermiĝis, ĉefrolante popularan karuselon. Translokite al Pullen Park, la karuselo ankoraŭ funkcias.

De 1914 ĝis 1917, gripa epidemio mortigis 288 civitanoj de Raleigh.

En 1922, WLAC ekdissendis kiel la unua radiostacio; sed ĝi daŭris nur du jarojn. WFBQ ekdissendis en 1924 kaj iĝis WPTF en 1927. Ĝi nun estas la plej malnova kontinue funkcianta radiostacio.

La 12an decembro, 1924 la Romkatolika Diocezo de Raleigh oficiale estis establita de Papo Pius XI kaj la Sacred Heart Cathedral (Sankt-kora Katedralo) iĝis ties ĉefa sidloko kun William Joseph Hafley kiel ĝia episkopo.

La unua flughaveno, Curtiss-Wright Flying Field (Flug-kampo Curtiss-Wright) malfermis en 1929. Samjare, la Akcia Krizo rezultis en la fermo de Raleigh-aj bankoj.

Dum la malfacilaj 1930aj jaroj de la Granda Depresio, registaroj ĉe ĉiuj niveloj estis esencaj al kreado de oficoj. La urbo provizis distraj kaj edukaj programoj, kaj dungis homojn por publik-uzotaĵaj projektoj. En 1932, Raleigh Memorial Auditorium (Memoriga Auditorio de Raleigh) estis dediĉita. La North Carolina Symphony, fondita la saman jaron, koncertis en sia novan hejmon. De 1934 ĝis 1937, la federacia Civilian Construction Corp (Civilula Konstrua Korpuso) konstruis regionon konatan kiel William B. Umstead State Park (Ŝtatan Parkon William B. Umstead). En 1939 la ŝtata parlamento ĉartis la Aeronaŭtikan Aŭtoritaton de Raleigh-Durham por konstrui pli granda flughaveno inter Raleigh kaj Durham. La unua flugo okazis en 1943.

En 1947 civitanoj de Raleigh adoptis konsilio-direktoran formon de registaro, kiu estas la nuna formo.

Dorton Arena estas 7 610 seĝa areno konstrukciita de Matthew Nowicki, kiu malfermiĝis en 1952 sur la tereno de la Ŝtata Foiro de Norda Karolino. Ĝi estis envicigita en la Nacia Registrilo de Historiaj Lokoj en 1973

Raleigh spertis grava damaĝon de Urugano Hazel en 1954.

En 1956, WRAL iĝis la unua televida stacio en Raleigh.

Kun la malfermado de la Research Triangle Park (Esplora Triangula Parko) en 1959, Raleigh komencis sperti pliiĝon de loĝantaro, rezulte en tuta urba loĝantaro de 100 000 antaŭ 1960. En 1960 la Censa Buroo raportis la loĝantaron de Raleigh kiel 76.4% blankan kaj 23.4% nigran.

Sekve de la trapaso de federacia Voting Rights Act (Akto pri Voĉdonaj Rajtoj), unu el la ĉefaj atingoj de la African-American Civil Rights Movement (Movado por Civitaj Rajtoj de Afrik-Usonanoj) kaj la prezienteco de Lyndon B, Johnson, politika partopreno kaj voĉdonado de Afrik-Usonanoj en Raleigh rapide pliiĝis. En 1967, Clarence E. Lightner estis eletita al la Urba Konsilo, kaj en 1973 iĝis la unua Afrik-Usonana urbestro de Raleigh.

En 1976, la lernejoj de Urbo Raleigh kaj Wake Konteo kunfandis fariĝante Wake County Public School System (Publika Lerneja Sistemo de Konteo Wake), nun estante la plej granda lerneja sistemo en la ŝtato kaj la 19e plej granda en Usono.

Dum la 1970oj kaj 1980oj, la I-440 vojzono estis konstruita, faciligante trafikan obstrukcon kaj provizante aliron al plejmulto da urbaj vojoj.

La unua Raleigh Convention Center (Kunvena Centro de Raleigh) kaj Fayetteville Street Mall (Bazaro en Strato Fayetteville) (anstataŭigita en 2008)ambaŭ malfermis en 1977. Strato Fayetteville estis ŝanĝita al sole piediranta strato por helpi la tiam malsanan urbcentran regionon; sed la plano estis difekta kaj negocoj malpliiĝis dum venontaj jaroj. Strato Fayetteville estis refoje malfermita en 2007 kiel la ĉefa trairejo tra la urbcentro de Raleigh.

La sep tornadoj de a Raleigh tornato outbreak en novembro, 1988 estis la plej detrua en Northeastern North Carolina (nordorienta Norda Karolino)kaj sudorienta Virginio inter 1:00 atm kaj 5:45 atm. La tornado en Raleigh produktis pli ol $77 milion en F4-a damago, kune kun kvar mortoj(du en la Urbo Raleigh kaj du en Nash Konteo kaj 154 vundoj. La pado de damaĝo de la ŝtormo mezuriĝis kiel 84 km longa kaj foje 0.8 km larĝa.

En 1991, du grandaj nuboskrapuloj en Raleigh estis kompletitaj, First Union Capoitol Center kaj Two Hannover Square estis kompletitaj,kune kun la populara Walnut Creek Ampitheater en sudorienta Raleigh.

En 1996, Olimpic Flame pasis tra Raleigh survoje al la Sumera olimpikoj en Atlanta, Georgia. Ankaŭ en 1996 Uragano Fran frapis la regionon, kaŭzante grandskalan inundadon kaj grandampleksan strukturan damaĝon. Aldone, WRAL-TV iĝis la unua Tre-Distingiva (angle: High Definition) elsenda stacio en la mondo.

En 1997, la National Hockey League's Hartford Whalers anoncis sian intencon moviĝi al Raleigh kiel la Carolina Huricanes (Karolinaj Uraganoj), iĝinte la unuan gravligan profesian ŝportan koncesio de la urbo.

En 1999, la Distra kaj Ŝporta Areno de Raleigh (poste renomita RBC Centro kaj nun vokita PNC Areno ), malfermis por provizi hejmon por la Uraganoj kaj la NC State vira pilkluda teamo, kune kun ĝisdata grava koncertejo.

21a Jarcento redakti

En la unua jardeko de la 21a jarcento, Raliegh eminente prezentiĝis en nombron de "Listoj de Supera Deko", inkludantaj Forbes-on, MSNBC-on, kaj Money Magazine-on, pro kvalito de vivo, kaj negoca klimato.

En 2001, la konstruaĵaro de la Memoriga Aŭditorio de Raleigh estis pligrandigita kun la aldono de la Centro de Progress Energy por la Aktoraj Artoj, la Koncerta Aŭlo Meymandi, Opera Teatro Fletcher, Teatro Kennedy, Galerio Betty Ray McCain, kaj Placo Lichtin.

Strato Fayetteville remalfermiĝis al vihikla trafiko en 2006. Variaĵo de mezurbaj konstruaj projektoj komenciĝis ĉirkaŭ ĉi tiu tempo inkludinte la 34-etĝa Banka Turo RBC, pluroblaj projektoj kundomejaj kaj kelkaj restoracioj. Aldonaj ĉielskrapuloj aŭ proponiĝas aŭ planiĝas.

En 2006, la NHLa koncesio, la Karolinaj Uraganoj gajnis la Tason Stanley, kiu estis la unua profesia ŝporta ĉampioniĝo.

Kun la malfermado de partoj de I-540 inter 2005 kaj 2007, nova 70 mejla (110 km) maŝa vojo ĉirkaŭ Konteo Wake, trafika kongesto iom faciliĝis en la Nord-Raleigha regiono. Pleniĝo de la maŝo estas anticipita post plua 15 jaroj.

En 2008, la Fayetteville Street Historic District (historia distrikto de Fayettville) enviciĝis en la National Register of Historic Places (Usona Nacia Registro de Historiaj Lokoj).

En septembro 2010, Raleigh unuafoje gastigis la Hopscotch Music Restival-on.

En januaro 2011, Raleigh gastigis ĈiuŜtelulan Ludon de la National Hockey League (Usona Nacia Hokea Ligo).

En aprilo, 2011, ruiniga EF-3 tornado frapis Raleigh, kaj multaj aliaj tornadoj surteriĝis en la ŝtato. La tornadoj en tiu ĉi okazaĵo mortigis 24 homojn. Finfine, ĝi estis la plej granda sed ne la plej forta okazaĵo en la ŝtato. Tiu tornado poststriis nordorienten tra partoj de la urbocentro, orientcentran Raleigh, kaj nordorienta Raleigh, kaj produktis $115 milionojn da damaĝo en la urbo. Estis kvar mortoj en la urbo de Raleigh.

Servo redakti