Ralio Dakaro

(Alidirektita el Ralio Parizo-Dakaro)

La Ralio Dakaro aŭ alivorte Dakara ralio kaj mallongigite sole Dakaro estas profesia konkurso de ajngrundaj aŭtomobiloj okazanta unufoje dum jaro ĉiam komence de la jaro. Ĝi estas la plej granda tiaspeca ralio kaj organizita de la Amaury Sport Organisation (ASO). La konkurson povas partopreni konkursantoj kiel el vicoj de profesiuloj, tiel ankaŭ el vicoj de amatoroj, kiuj kutime kreas ĉirkaŭ 80% da partoprenintoj.

Vojdirekto de ralio en 2006.

Eĉ kiam oficiala nomo sonas ralio, temas prefere pri persistema konkurso en tereno, kie oni pli uzas reguligitajn ajngrundajn aŭtomobilojn ol klasikaj ŝoseaj aŭtomobiloj uzataj de ralioj. Plimulto de konkursaj vojoj (etapo aŭ specialo) estas en tereno, traveturado de dunoj, koto, herbejoj, rokoj kaj pluaj. La longecoj de etapoj moviĝas de kelke da kilometroj ĝis centoj da kilometroj ĉiutage.

HistorioRedakti

 
Dezerto Saharo: murda kombino de sekeco, varmeco kaj polva sablo.

La konkurso estis unuafoje aranĝita en la jaro 1978; unu jaron post kiam en la dezerto Tenereo dum alia ralio Thierry Sabine perdis sian vojon. Li diris por si, ke tio povus esti bona loko por regula ralio. La 26-an de decembro 1978 en Parizo 182 veturiloj komencis la eventon.

Origine la konkurso gvidis el Parizo en Francio ĝis Dakaro en Senegalo kun interrompo dum transporto trans Mediteraneo. Sed la politika situacio kaj pluaj faktoroj kaŭzis, ke la vojdirekto inkluzive de starto kaj celo ŝanĝiĝis. La unuajn raliojn oni veturis tra Alĝero. Ĝis 2007 la ralio regule kondukas tra Maroko, Okcidenta Saharo kaj sur paŝtejoj kaj dezertoj en Maŭritanio. La etapoj kondukantaj tra Atar kaj tra sablaj dunoj kaj kanjonoj en maŭritana regiono Adrar estas plej multe aventuremaj el ĉiuj konkursoj de ajngrundaj aŭtomobiloj.

La lasta vojdirekto el Parizo ĝis Dakaro estis organizita en la jaro 1994. Tio estis ankaŭ unuafoje kaj lastfoje, kiam ĝi kondukis el Parizo ĝis Dakaro kaj reen. Danke al komplezemo de urbestro de Parizo la celo estis transŝovita el Champs-Élysées ĝis Euro Disney.

Hubert Auriol gajnis en la jaro 1992 Dakaron en kategorio de aŭtomobiloj post antaŭa gajno en konkurso de kategorio de motorcikloj kaj li fariĝis unua ŝoforo, kiu gajnis la konkurson sur du kaj kvar radoj. En la sama jaro la konkursantoj unufoje traveturas la tutan kontinenton ĝis Kaburbo en Sud-Afriko. Unu el la plej sukcesaj konkursantoj en kategorio de kamionoj fariĝis Karel Loprais, kiun oni danke al liaj 6 ora, 4 arĝentaj kaj unu bronza medalo kromnomas Monsieur Dakaro.

La 4-an de januaro 2008 la ASO rezignis okazigi ĝin unu tagon antaŭ ties komenco. Ekzistis minaco de teroro kontraŭ la ralio mem. La franca registaro ankaŭ disdonis urĝan veturo-averton, ĉar kvar francaj turistoj estis murdigitaj en Maŭritanio la 24-an de decembro. Poste en la jaro la ASO anstataŭ aranĝis la Centro-Eŭropan ralion. Tial la ralio ekde 2009 okazis en Argentin kaj Ĉilio. En la venontaj jaroj ĝi ankaŭ kondukas tra Bolivio, Paragvajo kaj Peruo. Ekde 2020 la ralio okazas en Sauda-Arabujo. Ĝin partoprenas 351 veturiloj.

ĤarakteroRedakti

La Dakaro estas traterena ralio. Tio signifas, ke la partoprenantoj ne nur uzas jam ekzistantajn vojojn, kiuj tiam estas blokitaj por la publiko. Tipe de tia ralio estas veturo tra dezerto super dunoj aŭ ŝtonoj. Precipe tie ne ekzistas tute fiksa vojo. La partoprenantoj mem devas trovi vojon al la kontrol-punktoj.

La ralio ordinare daŭras proksimume du semajnojn kaj konsistas el 14 etapoj. Kiam ĝi ankoraŭ okazis en Afriko ĝi ordinare konsistis el 15 ĝis 20 etapoj. Ĉiun tagon la partoprenantoj veturas unu etapon. Tiuj ordinare longas 300 ĝis 500 kilometroj da tempomezurita distanco. Al tiu ankaŭ aldoniĝas sama kvanto de veturo de la tendaro al la etapokomenco kaj de la etapofino al la venonta tendaro. Tial dum la ralio la partoprenantoj entute veturas proksimume 9.000 kilometrojn. Meze de la ralio okazas unu paŭza tago. La tendaro normale ĉiutage estas starigita en nova loko. Kelkfoje okazas, ke partoprenantoj ekzemple perdas la vojon aŭ pro malfunkcio de iu veturilo-parto nur atingas la celon en la nokto aŭ eĉ decidas tranokti en la dezerto. Precipe por la multaj malgrandaj teamoj tio estas tre malfacila tempo, ĉar tiam la teamo havas malpli da tempo por dormo kaj prizorgo de la veturilo.

Veturiloj kaj kategoriojRedakti

 
Konkursa aŭtomobilo de kategorio de ajngrundaj aŭtomobiloj Nissan Navara.
 
Rusa unuo en kategorio de kamionoj – Kamaz.
 
Konkursa aŭtomobilo de kategorio de kamionoj de marko Renault.
 
Kamiono Mercedes-Benz Unimog u500 en ralio en la jaro 2006.

Tri bazaj konkursaj kategorioj de Dakara ralio estas motorcikloj, aŭtomobiloj (en amplekso ekde malpezaj veturiloj ĝis malgrandaj ŝarĝaŭtomobiloj) kaj grandaj ŝarĝaŭtomobiloj. Kvanto da produktantoj de aŭtomobiloj eluzas krudajn medion de la ralio kiel testema areo por testi siajn veturiloj kaj ankaŭ por demonstri ties rezistemon kaj fidindecon, eĉ kiam ili estas pli multe tre reguligitaj. Origine en la ralio dominis eŭropaj utilaŭtomobiloj kiel estas Land Rover, Range Rover, Mercedes-Benz Geländewagen, Pinzgauer kaj japanaj Toyota Land Cruiser. Ceteraj produktantoj alpaŝis kun malfacile reguligitaj aŭtomobiloj, kiel estas Rolls Royce, Citroën kaj eĉ ankaŭ Porsche. Ekzemple en la jaro 2002 kategorio de aŭtomobiloj enhavis aŭtomobilojn de markoj Mitsubishi (Pajero/Montero), Nissan kaj Hyundai. Mercedes, Range Rover kaj sporte reguligita BMW ankaŭ partoprenis, sed ili ne aperis sur gvidantaj postenoj. Jean-Louis Schlesser konstruis por la konkurso vicon de propraj leĝeraj veturiloj (angle buggy) kaj kelkfoje li gajnis per ili la konkurson.

Ŝarĝaŭtomobiloj (T4 Kamionoj aŭ Ŝarĝaj) enhavas produkatantojn Tatra, Kamaz, MAN, DAF a Mercedes-Benz Unimog. En 1980 forta rivaleco inter DAF kaj la gidanta Mercedes komencis konstruadon de aŭtomobiloj kun du motoroj kaj pli ol 1000 ph (750 kW). Pli malfrue plialtigis nivelon de la konkurso aŭtomobiloj Tatra, Perlini kaj Kamaz.

KTM estas la plej populara kaj samtempe gvidanta motorciklo. Nuntempe Volkswagen, Mitsubishi kaj Nissan estas ĉefaj rivaloj en la kategorio de aŭtomobiloj kaj en la kategorio de motorcikloj tio estas Yamaha Motor Corporation a KTM. Post la jaro 2000 estis renovigita konkursado en la kategorio de kamionoj inter produktantoj DAF, Tatra, Mercedes-Benz kaj Kamaz.

SponsorojRedakti

AkcidentojRedakti

En la jaro 1982 filo de brita premierino Margaret Thatcher komune kun lia franca kunkonkursanto Charlotte Verney kaj ilia mekanikisto perdiĝis kaj ili estis ses tagojn serĉataj. La 9-an de januaro la trio apartiĝis de konvojo de veturiloj haltinte por fari riparon de difektita ŝoforstango. La 12-an de januaro ili estis proklamitaj kiel perditaj. Post ampleksa esplorserĉado per serĉaviadilo C130 Hercules de alĝeria armeo estis ekvidita ilia blanka Peugeot 504 proksimume 50 km de la vojdirekto. Tchatcher, Verney kaj la mekanikisto estis ĉiuj nevunditaj.

La 14-an de januaro 1986 mortis la organizanto kaj fondinto de la ralio Thierry Sabine kaj franca kantisto Daniel Balavoine post morta kraŝo de helikoptero.

Dum la konkurso en la jaro 1988 estis mortigitaj ses homoj. Tri partoprenantoj de la konkurso kaj tri hejmaj loĝantoj. Dum unu akcidento estis mortigita malia knabino, Baye Sibi, kun kiu kunpuŝiĝis unu el konkursantoj, dume ŝi transiris trans la vojo. Veturilo de filma stabo mortigis patrinon kun la filino en Maŭritanio la lastan tagon de la konkurso. Partoprenantoj de konkurso dana navigaciisto el teamo de DAF Trucks, sendependa franca ŝoforo kaj franca motorciklisto mortis dum tri aliaj akcidentoj. Oni riproĉis ankaŭ al konkursantoj, ke ili eksplodigis incendion, kiu kaŭzis panikon en trajno veturanta inter Dakaro kaj Bamako, kie estis mortigitaj pli da homoj.

Lunde la 10-an de januaro 2005 mortis en hispana malsanulejo hispana motorciklisto José Manuel Pérez post akcidento, kiu okazis unu semajno antaŭ la 7-a etapo. Itala motorciklisto Fabricio Meoni, duobla venkinto de la konkurso, fariĝis la dua ŝoforo de Dakara ralio, kiu mortis dum du tagoj, sekvante Pérezon la 11-an de januaro en la 11-a etapo. Meoni estis la 11-a motorciklisto kaj la 45-a konkursinto, kiuj mortis en la tuta historio de la konkurso. La 13-an de januaro estis forpuŝita kvinjara senegala knabino sub radojn de ripareja veturilo dum veturado sur ĉefa ŝoseo, kio sume plialtigis nombron de mortintoj je 5. Multe da aliaj afrikaj nepartoprenantoj diris, ke ili estis mortigitaj pro Dakara ralio, sed ne rekte per konkursantoj.

La 9-an de januaro 2006 mortis 41-jara aŭstrala ŝoforo de motorciklo de KTM Andy Caldecott sur 250 km dum enveturo en la 9-an etapon inter Nouakchott kaj Kiffa, kiu dum la akcidento rompis al si la nukon. Tio estis lia tria partopreno en la konkurso. Li gajnis la trian etapon en la jaro 2006 inter Nador kaj Er Rachidi sole kelke da tagoj antaŭ sia morto. La 13-an de januaro mortis dekjara knabo, kiu estis forpuŝita de preterveturanta veturilo de latvo Maris Saukans dum transirado de la veturvojo, dum la 14-a de januaro estis mortigita dekdujara knabo per preterveturanta subtenanta veturilo.

KritikoRedakti

La konkurso fariĝis objekto de kritiko pro kelkaj motivoj, celitaj ĉefe al falo de la konkursoj je loĝantoj de landoj, tra kiuj la konkursoj kondukis. La ralio estas kritikata pro tio, ke ĝi kondukas tra disputeblaj, neloĝataj teritorioj de okcidenta Saharo sen formala intertraktado kun movado Polisario, kiu per decido reprezentas la loĝantojn de Sahrawi. Post la konkurso komencis demandoj rilate al formala permeso de movado Polisario, sed ekde la jaro 2000 ili celas al tio, ke tio ne devus esti problemo.

Post la konkurso en la jaro 1988, kiam estis mortigitaj tri afrikaj loĝantoj, PANA, presagentejo kun bazo en Dakaro, skribis, ke tiuj ĉi mortoj estis "sensignifaj por la okazo de la konkurso". Vatikana ĵurnalo L'Osservatore Romano nomis la konkurson "Vulgara trarigardo de forto kaj riĉeco en lokoj, kie oni mortas senĉese pro malsato kaj soifo". Dum la jaro 2002 sur starto en franca Arras protestis franca Partio de Verduloj per proklamo kaj ili markis la konkurson kiel "Koloniismo, kiu estas elradikigenda".

Kelkaj lokaj loĝantoj preter la vojdirekto de la konkurso notis, ke ili vidas limigitajn eblecojn de akiro el la konkurso. Ke la partoprenantoj de la konkurso elspezos ian monon por varo kaj servoj en lokaj loĝigitaj kapacitoj, kiujn ili povas proponi. La konkursantoj kreas grandegajn kvantojn de polvo sur la vojdirektoj kaj ili estas kulpigataj pro tio, ke ili forpuŝas kaj mortigas brutaron, kaj plie ankaŭ pro mortigado de homoj.

Listo de venkintojRedakti

Jaro 2-spuraj 1-spuraj Kamionoj Vojdirekto
Ŝoforo Dua ŝoforo Produktanto Ŝoforo Produktanto Ŝoforo Produktanto
2020   Sainz   Cruz Mini   Brabec Honda   Karginov Kamaz Ĝido - Riado - Qiddiya
2019   al-Attijah   Baumel Toyota   Price KTM   Nikolajev Kamaz Limo - Limo
2018   Sainz   Cruz Peugeot   Walkner KTM   Nikolajev Kamaz Limo - La-Pazo - Kordobo
2017   Peterhansel   Cottret Peugeot   Sunderland KTM   Nikolajev Kamaz Asunciono - La-Pazo - Bonaero
2016   Peterhansel   Cottret Peugeot   Price KTM   de Rooy Iveco Bonaero - Salta - Rosario
2015   al-Attijah   Baumel Mini   Coma KTM   Mardejev Kamaz Bonaero - Ikiko - Bonaero
2014   Roma   Périn Mini   Coma KTM   Karginov Kamaz Rosario - Salta - Valparaíso
2013   Peterhansel   Cottret Mini   Despres KTM   Nikolajev Kamaz Lima - Tukumano - Santiago
2012   Peterhansel   Cottret Mini   Despres KTM   de Rooy Iveco Mar del Plata - Arica - Lima
2011   al-Attijah   Gottschalk Volkswagen   Coma KTM   Ĉagin Kamaz Bonaero - Arica - Bonaero
2010   Sainz   Cruz Volkswagen   Despres KTM   Ĉagin Kamaz Bonaero - Valparaiso - Bonaero
2009   De Villiers   Von Zitzewitz Volkswagen   Coma KTM   Kabirov Kamaz Bonaero - Valparaiso - Bonaero
2008 Ne okazis pro teroro-minaco Lisbono - Dakaro (planita)
2007   Peterhansel   Cottret Mitsubishi   Despres KTM   Stacey MAN Lisbono - Dakaro
2006   Alphand   Picard Mitsubishi   Coma KTM   Ĉagin Kamaz Lisbono - Dakaro
2005   Peterhansel   Cottret Mitsubishi   Despres KTM   Kabirov Kamaz Barcelona - Dakaro
2004   Peterhansel   Cottret Mitsubishi   Roma KTM   Ĉagin Kamaz Clermont-Ferrand - Dakaro
2003   Masuoka   Schulz Mitsubishi   Sainct KTM   Ĉagin Kamaz Marseille - Ŝarm el Ŝejĥ
2002   Masuoka   Maimon Mitsubishi   Meoni KTM   Ĉagin Kamaz Arras - Madrido - Dakaro
2001   Kleinschmidt   Schulz Mitsubishi   Meoni KTM   Loprais Tatra Parizo - Dakaro
2000   Schlesser   Magne Schlesser-Renault   Sainct BMW   Ĉagin Kamaz Parizo - Dakaro - Kairo
1999   Schlesser   Monnet Schlesser-Renault   Sainct BMW   Loprais Tatra Granado - Dakaro
1998   Fontenay   Picard Mitsubishi   Peterhansel Yamaha   Loprais Tatra Parizo - Granado - Dakaro
1997   Shinozuka   Magne Mitsubishi   Peterhansel Yamaha   Reif Hino Dakaro - Agadez - Dakaro
1996   Lartigue   Perin Citroën   Orioli Yamaha   Moskovskiĥ Kamaz Granado - Dakaro
1995   Lartigue   Perin Citroën   Peterhansel Yamaha   Loprais Tatra Granado - Dakaro
1994   Lartigue   Perin Citroën   Orioli Cagiva   Loprais Tatra Paris - Dakaro - Paris
1993   Saby   Seriyes Mitsubishi   Peterhansel Yamaha   Perlini Perlini Parizo - Dakaro
1992   Auriol   Monnet Mitsubishi   Peterhansel Yamaha   Perlini Perlini Parizo - Sirte - Kaburbo
1991   Vatanen   Berglund Citroën   Peterhansel Yamaha   Houssat Perlini Parizo - Tripolo - Dakaro
1990   Vatanen   Berglund Peugeot   Orioli Cagiva   Villa Perlini Parizo - Tripolo - Dakaro
1989   Vatanen   Berglund Peugeot   Lalay Honda - Parizo - Tunizo - Dakaro
1988   Kankkunen   Piironen Peugeot   Orioli Honda   Loprais Tatra Parizo - Alĝero - Dakaro
1987   Vatanen   Giroux Peugeot   Neveu Honda   de Rooy DAF Parizo - Alĝero - Dakaro
1986   Metge   Lemoyne Porsche   Neveu Honda   Vismara Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1985   Zaniroli   Da Silva Mitsubishi   Rahier BMW   Capito Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1984   Metge   Lemoyne Porsche   Rahier BMW   Laleu Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1983   Ickx   Brasseur Mercedes   Auriol BMW   Groine Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1982   Marreau   Marreau Renault   Neveu Honda   Groine Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1981   Metge   Giroux Land Rover   Auriol BMW   Villette ALM/ACMAT Parizo - Dakaro
1980   Kottulinsky   Löffelmann Volkswagen   Neveu Yamaha   Ataquat Sonacome Parizo - Dakaro
1979   Genestier   Teribaut
  Lemordant
Land Rover   Neveu Yamaha - Parizo - Dakaro

Eksteraj ligilojRedakti