Ralph Eliott

angla esperantisto kaj advokato

Ralph ELIOTT (naskita en 1879 en Plymouth, Anglio; mortinta la 28-an de marto 1926 en Laŭzano, Svislando) estis angla esperantisto kaj advokato. Li vivis en Yelverton, Devon, kaj estis delegito de UEA en Plymouth. Ekde 1921 li estis prezidanto de la Esperanto-grupo en Plymouth kaj de Kvakera Esperantista Societo (The Friends' Esperanto Society), organizo de kvakeraj esperantistoj.