Ralph Waldo Emerson

usona filozofo, eseisto kaj poeto

Ralph Waldo EMERSON [ralf ŬOLdo EMersan] (naskiĝis la 25-an de majo, 1803, mortis la 27-an de aprilo, 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj poeto kaj unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono. Li estas konata pro sia forlaso de kristanismo favore al la filozofio de Transcendismo, kiun li kreis.

Ralph Waldo Emerson
Persona informo
Ralph Waldo Emerson
Naskiĝo 25-an de majo 1803 (1803-05-25)
en Bostono
Morto 27-an de aprilo 1882 (1882-04-27) (78-jaraĝa)
en Konkordo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Sleepy Hollow Cemetery vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard Divinity School • Harvard College • Universitato Harvard vd
Subskribo Ralph Waldo Emerson
Familio
Patro William Emerson vd
Patrino Ruth Haskins vd
Gefratoj William Emerson • Edward Bliss Emerson • Robert Bulkeley Emerson • Charles Chauncey Emerson vd
Edz(in)o Lidian Jackson Emerson • Ellen Louisa Tucker vd
Infanoj Edith Emerson Forbes • Edward Waldo Emerson vd
Profesio
Okupo filozofo • poeto • verkisto • eseisto • taglibristo • biografo • unitariisma pastro • pastro • oratoro • aktivulo kontraŭ sklaveco vd
Laborkampo filozofiokapitalismoIndividuismomistikismo • kreiva kaj profesia verkado • pastora zorgado vd
Verkado
Verkoj Concord Hymn ❦
The Humble-Bee ❦
Music ❦
Thine Eyes still shined ❦
Waldeinsamkeit ❦
Woodnotes I vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Emerson naskiĝis en Bostono, Masaĉuseco. Lia patro estis unitarisma pastro, kaj Emerson ankaŭ fariĝis unitarisma pastro, sed tamen fine forlasis tion doktrinon kaj kreis kaj esprimis la filozofion de Transcendismo en sia 1836 eseo "Nature" (Naturo).

Dum 1810, kiam Emerson havis ok jarojn, lia patro mortis. Lia patro plendis ke Emerson ne povis legi sufiĉe bone kiam li havis 3 jarojn. Dum oktobro de 1817, kiam li havis 14 jarojn, Emerson ekstudis ĉe Universitato Harvard kaj elektiĝis kiel Unujarulo de la Prezidento. Pro tiu li ricevis senpagan loĝejon. Poste li gajnis stipendion, kaj por la resto de la necesita mono, li helpis studi kaj instruis dum la vintraj ferioj ĉe la lernejo de lia Onklo Ripley en Waltham, Masaĉuseco [ŬALtam].

Post lia diplomricevo ĉe Harvard, li helpis sian fraton en lernejo por junulinoj fondita en la domo de ilia patrino; kiam lia frato iris al Göttingen por studi teologion, Emerson lernejestriĝis. Dum la sekvantaj jaroj, Emerson gajnis monon tiel, fine teologistudentiĝis li mem, kaj li fariĝis unitarisma pastro. Disputo kontraŭ preĝejestroj pri la administrado de la Komunio rezegnigis lin. Ĉirkaŭ tiu tempo, lia juna edzino kaj unu vera amulo, S-ino Elena Louisa TUCKER, mortis dum februaro de 1831.

Dum 1832 kaj 1833 li rondiris Eŭropon, vojaĝo pri kiu li poste skribis en English Traits [Anglaj Trajtoj] (1856). Dum tiu vojaĝo, li renkontis William Wordsworth, Samuel Taylor Coleridge, John Stuart MILL, kaj Thomas Carlyle. Emerson kontinuis korespondi kun Carlyle ĝis ties morto en 1881.

Dum 1835, Emerson aĉetis domon sur la flanko de la Cambridge Turnpike, en Konkordo, Masaĉuseco. Li rapide fariĝis unu el la gvidantaj urbetanoj.

Dum 1836, Emerson kaj aliaj sampensaj intelektuloj fondis la gazeton The Dial kiu estis voĉilo por la transcendisma movado, sed la unua eldono ne aperis ĝis julio de 1840. Intertempe, Emerson publikigis sian unuan libron, Nature, dum septembro de 1836.

Frue dum 1842, lia unua filo, Waldo, mortis pro skarlatino. Emerson skribis pri sia malĝojo en du ĉefaj verkoj: la poemo "Threnody", kaj la eseo "Experience".

Emerson entombiĝis en Tombejo Sleepy Hollow Cemetery en Konkordo.

Idearo redakti

Emerson estis influita de germana Romantikismo kaj la filozofio de Kant sed ankaŭ de budhismo kaj aliaj skoloj. Liaj ĉefaj ideoj estis etiko de mem-plibonigo kaj de la aŭtoritato de la individuo super li mem, en procezo de introspekto, kontraste al turnado al religiaj aŭ aliaj potencoj. Kaj efektive Emerson estis akra kritikisto de kristanismo.

Lia granda influo estis plej konata en Usono, kie liaj ideoj pri individuismo enradikiĝis.Ankaŭ ekster Usono tiuj kaj aliaj Emerson-ideoj influis kaj estas reflektitaj, ekzemple, en la koncepto de Nietzsche de destino.

Liaj prelegoj ĉe Harvard Universitato redakti

Emerson revenis al Harvard en 1837 por liveri al siaj studentoj sian prelegon "The American Scholar" (La Usona Klerulo) pri la praktika vivo de intelektuloj kaj por prediki usonan intelektan sendependecon. Tamen, estis la prelego kiun li donis unu jaron poste, en 1838, al la diplomiĝintoj de la Lernejo de Religiaj Studoj de la universitato kiu kaŭzis konsiderindan konflikton. En sia parolado Emerson ŝokis siajn aŭskultantojn kaj la tutan protestantan komunumon, kiam li deklaris, ke malgraŭ ke Jesuo estas granda homo, li ne estas Dio mem.

Sekvante ĉi tiujn diraĵojn li estis kondamnita fare de la religia kaj akademia establo, kaj denuncita kiel ateisto venenanta la junulon. Emerson elektis ne komenti la kritikon kaj jam ne estis invitita prelegi ĉe Harvard dum la venontaj kvardek jaroj, sed ĝis la 1980-aj jaroj lia pozicio estis la domina doktrino en la Unitaria Eklezio.

Rilatoj kun Thoreau redakti

Emerson vivtenis sin de prelegoj kaj iĝis konata kiel interesa kaj profunda prelegisto, ĉar parto de lia skriba penso kreskis el liaj prelegoj. Dum la vagadoj postulataj por prelegoj li disvolvis profundan amikecon kun Henry David Thoreau, kaj ege subtenis lin komence de lia kariero. La tero sur kiu Thoreau konstruis sian faman kabanon el sia libro Walden apartenis al Emerson, kiu provizis lin per manĝaĵo kaj laboro dum du jaroj. La rilato inter la du diseriĝis post la fiasko de libro publikigita fare de Thoreau sub la direkto de Emerson, kiu metis lin en ŝuldon.

Kvankam la du rilatuloj jarojn poste finiĝis siaj kverelo, konsiderinda malĝojo restis inter ili. Thoreau akuzis Emerson je devio de la originaj principoj de la Transcenda filozofio kiun li fondis; kaj Emerson siaflanke konsideris Thoreau-n kiel mizantropon kaj en sia nekrologo de Thoreau laŭdis lin sufiĉe kritike, kvankam ne sen amo.

Prezentoj kaj paroladoj redakti

Emerson estis influita de Samuel Taylor Coleridge kaj de la Eseoj fare de la franca verkinto Michel de Montagne, de kiu li tiris la provokan stilon, kaj la perdon de fido al la dio kiu kontrolas homo per dia providenco.

Emerson estis konata pro siaj verkado sed eĉ pli pro la paroladoj kiujn li donis al granda spektantaro kolektita por aŭskulti lin. Li, kiu estis ankaŭ populara poeto krom pensulo, ĉiam kapablis egaligi lirikan stilon al siaj paroladoj. Li estas konsiderata brila oratoro danke al sia profunda voĉo kaj granda energio, sed samtempe parolanto ne estas facile komprenebla, parte pro la abstraktaj ideoj, kiujn li prezentis. Li ofte konstruis siajn prezentojn el lertaj citaĵoj kiujn li kolektis kaj konservis ekde sia junaĝo, kaj redaktis siajn verkaĵojn kaj predikojn de rafinado de siaj prezentitaj paroladoj.

Pri sklaveco, abolicio kaj politiko redakti

Jam en la malfruaj 1840-aj jaroj, dum prelegoj li malkaŝe esprimis subtenon por la kompleta forviŝado de ĉiu formo sklaveco kie ajn ĝi estis, aboliciismo. Malgraŭ la kolero kaj krioj de malestimo ke li ricevis de la spektantaro, li neniam retiriĝis de siaj opinioj.

Laŭlongo de sia kariero li sindetenis favori aŭ asocii kun iu ajn politika organizo. Lia sindetenemo reflektis la valorojn kiujn li apogis. Tiel li ĉiam insistis, ke li ne volis nek disĉiploj nek sekvantoj, sed revenigi al la homo kontrolon super li mem, kiel individuo kiu ekzistas per siaj propraj potencoj. Ĉe la fino de sia vivo demandite resumi sian laboron li diris ke ĝia centro estas "la senfineco de homo."

Verkoj redakti

Kvankam li pli ĝenerale estas konsiderata kiel eseisto, Emerson skribis ankaŭ poezion. Liaj poemoj inkluzivas "Threnody", "Uriel", "Works and Days" [Laboroj kaj Tagoj], kaj la faman "Concord Hymn" [Himno de Konkordo].

Eksteraj ligiloj redakti