Ramón Fernández Jurado

Ramon FERNÁNDEZ JURADO [fernandes ĥurado] (Almería, 6an de januaro 1914 - 26an de junio 1984) estis kataluna politika aktivulo kaj esperantisto. Naskiĝinte en Andaluzio, li transloĝiĝis al Barcelono, kiam li estis kvin-jara.

Ramón Fernández Jurado
Persona informo
Naskonomo Ramón Fernández Jurado
Naskiĝo 6-an de januaro 1914 (1914-01-06)
en Almerio
Morto 26-an de junio 1984 (1984-06-26) (70-jaraĝa)
en Hospital de Bellvitge
Lingvoj Esperantokatalunahispana
Loĝloko Ĉilio
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto • sindikatisto • politikistoinstruistotradukisto • poeto • cabinetmaker • instruisto de la kataluna lingvo
vdr

Lignaĵisto, fine de la diktaturo de Primo de Rivera li membriĝis en la Ligno-Sindikato de CNT kaj, nelonge poste, li transiris al UGT. Post la proklamo de la Respubliko li membriĝis en Bloc Obrer i Camperol kaj agis en la Komunisma Iberia Junularo. Li esperantistiĝis en 1932 ĉe la Kooperativo de Man-teksistoj de Barcelono kaj inter 1933 kaj 1935 gvidis kursojn en pluraj Esperanto-grupoj. Kiel ano de la Laborista Alianco li partoprenis en la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934. En 1935, dum li militservis, li anis en la Kontraŭfaŝisma Respublikana Militista Unio, pro kio li estis enkarcerigita. Kiel membro de POUM li partoprenis en la surstrata batalado en Barcelono la 19a de julio 1936, tuj post la puĉo de generalo Franco, kaj li iris al la fronto de Aragono kun la unuaj milicoj de POUM. Li atingis la gradon de majoro de la respublika armeo. Vundiĝinte en la militfronto, li estis kaptita de la faŝisma armeo kaj kondamnita al 30 jaroj da mallibereco. Li restis en la malliberejo Model de Barcelono ĝis 1942, kie li konatiĝis kun Delfí Dalmau kaj eĉ instruis Esperanton.

Liberiĝinte, li subtere reaktiviĝis en POUM kaj fariĝis membro de la plenuma komitato. En 1949 li ekziliĝis al Francio, de kie li fornavigis al Santiago de Chile, kie li aktivis en la ĉilia Esperanto-movado. Reveninte en Katalunion en 1964, li reaktivis en la Kooperativo de Man-Teksistoj kaj verkadis poeziojn en la kataluna, hispana kaj Esperanto. En la loka Esperanto-movado li agadis ĉefe kiel membro de la Juĝkomisiono de la Internaciaj Floraj Ludoj. En 1977 li ricevis la diplomon de instruisto de la kataluna de la Universitato de Barcelono.

En la lastaj jaroj de la frankisma diktaturo li partoprenis la provojn reorganizi POUM kaj en 1976 li transiris al Kataluna Socialisma Partio, kie li membris en la nacia komitato. Li estis elektita skabeno pri kulturo de la magistrato de Castelldefels (1983) kaj deputito en la Parlamento de Katalunio (1984).

Verkoj redakti

Biografio redakti

  • Jacint Reventós. Ramon Fernàndez Jurado o l'epopeia de la immigració. Barcelona: Edicions, 62, 1988.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [2] Arkivigite je 2012-02-03 per la retarkivo Wayback Machine Antaŭparolo de Manuel Alberich al la libro Memòries d'un militant obrer (1930-1942) (katalune)
  • [3] Biblioteko Ramon Fernández Jurado de Castelldefels
  • [4][rompita ligilo] Biografieto (katalune) kaj elektitaj poemoj (katalune kaj hispane)

Ramon Fernàndez Jurado: memorigante la laboristan aktivulon. Prelego de Javier Alcalde farita en la 39-a Kataluna Kongreso de Esperanto.