Ramón Quián, nomita Monguito "la Unika" (naskiĝinta en 1925 je Matanzas en Cuba; mortinta la 26-an de majo 2006 je Novjorko en Usono), estis kuba kantisto.

Tiu ĉi muzikisto de son cubano havis simplan stilon de improvizado kun voĉo klare nazosona. Post trapasi variajn orkestrojn li sonregistrigis en 1967 kun Johnny Pacheco Pacheco Presents Monguito por diskeldonejo Fania. Lia unua disko Yo No Soy Mentiroso el 1979 ĉe diskeldonejo SAR, produktita de la kuba kantisto Roberto Torres, estis distingata per la Ora Disko. Same kiel Ismael Rivera ankaŭ tiu ĉi kantisto projekcias estetikon surteran laŭ tradicio de la son montuno, forĝata sur la stratoj de Kubo.

Diskaro redakti

  • Primitivo (kun Arsenio Rodríguez) (1960)
  • Pacheco Te Invita a Bailar (kun Johnny Pacheco) (1965)
  • Latin Mann (kun Herbie Mann) (1966)
  • Viva África (con Johnny Pacheco) (1966)
  • Bajándote (kun la Orkestro Harlow) (1967)
  • Pacheco presents Monguito (1967)
  • Fania All Stars - Live at the Red Garter - Vol. 1 (1968)
  • Monguito El Único y su Conjunto (1968)
  • De Todo Un Poco (1970)
  • Escúchame (1971)
  • Monguito El Único! (1975)
  • From Cuba To Africa (1979)
  • Yo No Soy Mentiroso (1979)
  • La Crema (antologio kun Johnny Pacheco) (1980)
  • Sabrosura (antologio kun Johnny Pacheco) (1980)
  • International (1981)
  • El Único (1982)
  • Alto Songo (1984)
  • ¡El Único! (1984)
  • Yo Soy la Meta (1985)
  • Sazonando (1995)

Eksteraj ligiloj redakti