Ramón del Valle-Inclán

Ramón VALLE PEÑA, konata sub la nomo Ramón DEL VALLE-INCLÁN (Vilanova de Arousa, 28-a de oktobro 1866 - Santiago de Compostela, 5-a de januaro 1936) estis galega verkisto en la hispana lingvo.

Ramón del Valle-Inclán
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1866 (1866-10-28)
en Vilanova de Arousa
Morto 5-an de januaro 1936 (1936-01-05) (69-jaraĝa)
en Santiago de Compostela
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per urinvezika kancero vd
Tombo Cemetery of Boisaca vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispanagalega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela vd
Subskribo Ramón del Valle-Inclán
Familio
Patro Ramón del Valle vd
Edz(in)o Josefina Blanco vd
Infanoj Jaime Valle-Inclán Blanco vd
Parencoj Javier Valle-Inclán Alsina vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de la t.n. Generacio de 1898, kune kun, inter aliaj, Miguel de Unamuno, Azorín kaj Pío Baroja, sed Valle-Inclán eniris en tiuj grupo kaj stilo poste (ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, kiel simile faris Antonio Machado. Li verkis prozaĵojn kaj teatrajn verkojn, nur malmulte da poezio. Precipe en teatro li estis moderniganto de la tiama stilo (komerca teatro), kun tre nova aliro al teatro, interalie per la uzo de literatura stilo nomata esperpento, kiun li mem kreis kaj definis; tia teatro ne estis tre sukcesa dum ties epoko (1920-aj kaj 1930-aj jaroj), sed ja estis sukcesa dum aliaj jardekoj, nome la 1970aj kaj la 1980-aj jaroj kaj markis la teatran hispanlingvan produktadon de la tuta jarcento.

Li uzis fortan kritikon, precipe al la tradiciaj klasoj kaj potencoj en sia dua etapo.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Divinas palabras (Diaj vortoj)
  • Luces de bohemia (Bohemaj lumoj)
  • Sonatas (Sonatoj)

En Esperanto aperis de Valle la romano Tirano Banderas, priskribo de latinamerika diktatoro (kaŭdilo), tradukita de Fernando de Diego.

Biografio redakti

Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de hidalga deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de Pontevedra ĝis 1885, kaj poste ekstudis Juron en la Universitato de Santiago de Compostela. Samtempe, li praktikis skermon kaj desegnon.

En tiu epoko li ekverkis por publikaĵoj kiel Café con gotas (Kafo kun gutoj), de Santiago, kaj la barcelona La Ilustración ibérica (La Iberia Bildigo), kaj partoprenis aktive, kun sia frato Carlos, en la gazetara vivo de la urbo. En 1890, pro la morto de lia patro, abandonis la karieron de juro, kiun tiu devigis al li, kaj revenis al Pontevedra. Poste eble li vojaĝis en Italion, kaj pli certe al Madrido fine de 1890, kie li ĉeestis la Muzeon de Prado kaj la bibliotekojn de la urbo, kunlaboris en ĵurnaloj kiel El Globo, kaj dediĉas grandan parton de sia libertempo al popola kantoteatro.

En 1892, Valle realigis sian unuan vojaĝon al Ameriko, pli precize al Meksiko, kie li vivis ĉirkaŭ unu jaron en la urboj de Veracruz kaj Meksikurbo. En tiu lando kunlaboris por du ĵurnaloj: El Veracruzano Libre, de Veracruz, kaj El Universal, en Meksikurbo, kie li publikigis diversajn rakontojn. Tie ŝajne li vivis kelkajn malfacilaĵojn kiel tre verŝajna partopreno en duelo en Meksikurbo, kaj en kverelo en Veracruz. El Meksikio li pasis al Kubo, kaj restis kelkajn tagojn en Matanzas, ĉe amikoj.

Revene en Hispanio, en 1893, instaliĝis en Pontevedra, kie amikiĝis kun Jesús Muruáis, bibliografo kaj profesoro de latina en la urba Mezlernejo, en kies biblioteko povis legi la ĉefajn aŭtorojn tiamajn. Dum tiu epoko de Pontevedra, li publikis sian unuan libron, la kolekton de amrakontoj Femeninas (Inaĵoj) (1894). Tiam li komencis ankaŭ vesti per bizarega vestaro: mantelo (dekomence meksikia ponĉo), ŝalmantelo, ĉapelo kaj, ĉefe, siaj longega kaj karaktera barbo, la "barbas de chivo" (kapridaj barboj) pri kiu parolis Rubén Darío en poemo dediĉita al aŭtoro.

En 1896 li reinstaliĝis en Madrido. Tie ĉeestis diversajn babilrondojn, en kiuj li ekkonis multajn elstarajn intelektajn gravulojn, kiel Enrique Gómez Carrillo, Pío kaj Ricardo Baroja, Azorín, Benavente, González Blanco, Villaespesa, Mariano Miguel de Val, ktp. En 1897 li publikigis sian duan libron, Epitalamio (Historias de amores) (Amrakontoj), sen atingi grandan sukceson. Dum tiuj jaroj li aktoris en teatroludoj kiel La comedia de las fieras (La komedio de la sovaĝaj bestoj), de Jacinto Benavente, aŭ Los reyes en el destierro (La reĝoj enekzile), adaptigo de Alejandro Sawa pri romano de Alphonse Daudet. En 1899, dum kverelo en kafejo, la ĵurnalisto Manuel Bueno vundigis lian brakon kiu finfine malsaniĝis kaj devis esti fortranĉita. Tiun saman jaron li premieris en la Teatro Lara de Madrido kaj publikigis laŭ libro Cenizas (Cendroj), sian unuan teatraĵon.

Samepoke li kunlaboris en multnombraj literaturaj gazetoj, kiel La vida literaria (Literatura vivo), ĉefredaktita de Benavente, Revista Nueva (Nova gazeto), ĉefredaktita de Luis Ruiz Contreras, Germinal ĉefredaktita de Joaquín DicentaVida Nueva (Nova vivo) ĉefredaktita de Eusebio Blascokie Unamuno, verkis du konatajn artikolojn "Muera Don Quijote" (Mortu don Kiĥoto) kaj "Renovación” (Renovigo). Li havis literaturan, boheman, modernisman vivon kaj suferis pro malsato kaj manko de necesoj. Li loĝis tiom mallarĝan ejon ke oni bezonis supreniri seĝojn per pulio por libere marŝi.

En 1900, Valle partoprenis en konkurenco de rakontoj ĉe la ĵurnalo El Liberal. Li ne sukcesis, sed ties rakonto estis laŭdata de fama tiama verkisto nome Juan Valera, unu el la membroj de la tribunalo. Ŝajne tiu ne kuraĝis premii tiom renovigitan tekston. En venontaj jaroj, li plukunlaboris en diversaj publikaĵoj, kiel La Ilustración Artística, La Ilustración Española e Hispanoamericana, La España Moderna, ktp. En Alma Española li publikis, decembre de 1903, faman membiografion. En Los Lunes de El Imparcial (Lundoj de kla Senpartiulo) li ekpublikis Sonata de otoño (Aŭtuna sonato), kie unuafoje aperis ties fama ĉefrolulo, la markiso de Bradomín.

La Sonatoj estis publikitaj en libro en 1902 (Sonata de otoño), 1903 (Sonata de estío -somera-), 1904 (Sonata de primavera -printempa-) kaj 1905 (Sonata de invierno -vintra-). Tiuj rakontoj, eroj de supozata memoraro de la markiso de Bradomín, konsistigas la plej elstaran ekzemplon de modernisma prozo en la hispana literaturo. En tiu sama jaro 1905 li publikis kolekton de rakontoj sub la titolo de Jardín novelesco; Historias de almas en pena, de duendes y de ladrones (Novela ĝardeno). Venontjare li premieris en la Teatro de la Princesa (Princino) teatraĵon bazitan sur la ĉefrolulo de la Sonatoj, El Marqués de Bradomín (La markiso de Bradomín). Aktoriniĝis Josefina Blanco, estonta edzino de Valle en 1907. La geedzoj naskis diversajn filojn: Joaquín María (1914), Carlos Luis (1917), Jaime (1921),

En 1907 li publikis diversajn librojn, kiel Águilas de blasón, Aromas de leyenda, Versos en loor de un santo ermitaño kaj El marqués de Bradomín. Coloquios románticos. Laŭ kajeroj, en la ĵurnalo El Mundo, li publikis Romance de Lobos (Lupa romanco). En 1908 li ekpublikis sian serion de noveloj "La karlisma milito": Los cruzados de la causa, El resplandor de la hoguera kaj Gerifaltes de antaño. Liaj simpatioj por la karlismo ne estis nur literaturaj: en 1910 li kandidatiĝis al deputiteco sub la Karlisma Partio, sed li ne atingis postenon.

Li veturis al Argentino en 1910 kun teatrentrepreno de F. García Ortega, kie aktorinis Josefina Blanco, kaj prelegis pri la hispana literaturo. Ili vizitis ankaŭ Ĉilion, Paragvajon, Urugvajon kaj Bolivion. Revene en Hispanion, li plupremieris teatraĵojn: Voces de gesta, en 1912, kaj La marquesa Rosalinda, en 1913. Lia verko El embrujado estis malakceptita de la Hispana Teatro, kiun direktoris Benito Pérez Galdós. En 1915 li kontaktis la reĝon postulanta la rehavigon de la titoloj de markiso de Valle, vicgrafo de Vieixin kaj sinjoro de Caramiñal. Tiuj petoj estis malakceptitaj.

Dum la Unua Mondmilito, li estis invitita de la franca registaro viziti la militfrontojn. En Parizo li ekkonis gravajn tiamajn hispanajn verkistojn kiel Pedro Salinas, Manuel Ciges Aparicio kaj Corpus Barga. Frukto de lia vizito al militfronto estis la tekstoj Visión estelar de la medianoche, publikita kiel suplemento en El Imparcial en 1916, kaj En la luz del día, samloke, en 1917. En 1916 li estis nomumita profesoro pri Estetiko de Belartoj de la Lernejo de San Fernando. Samjare li publikigis La lámpara maravillosa (La mirinda lampo), meditado pri la literatuta fakto, tre influita de la okultismo de aŭtoroj kiel Mario Roso de Luna kaj Helena Blavatsky.

En 1921 li realigas novan vojaĝon al Meksikio, invitita persone de la prezidento de la Respubliko, Álvaro Obregón. En 1925 li setlis denove en Madrido. Li partoprenis en grupoj de eksperimenta teatro, kiel "El mirlo blanco" (La blanla merlo), kiu ludis en la propra hejmo de la fratoj Baroja, en la madrida kvartalo de Argüelles, kaj "El cántaro roto" (La rompita kruĉo), en el Círculo de Bellas Artes. Fine de 1926 li eldonis kion multaj konsideras ties majstroverkon, nome la romano Tirano Banderas, kie videblas la spuro de ties ĵusa vojaĝo al revolucia Meksikio. En 1927 li ekpublikis la ambician serion, El ruedo ibérico (Iberia taŭrludejo), kio, simile kiel ĉe la Episodios Nacionales (Naciaj epizodoj) de Galdós, li intencis rakonti la historion de Hispanio ekde la reĝado de sia malamata Izabela la 2-a ĝis la aktualo de la aŭtoro. Tamen li nur sukcesis verki tri romanojn de tiu projekto: La corte de los milagros (Mirakla kortego) (1927), Viva mi dueño (1928) kaj Baza de espadas (1932).

Ekde 1924 li kontraŭis la diktaturon de Primo de Rivera. En 1927 li partoprenis la kreadon de la Alianza Republicana. En 1929 li estis enfermita en karcero Modelo de Madrido, pro malpago de monpuno pro tumultoj. Li apogis la Respublikon, kaj eĉ kandidatiĝis al deputiteco por La Coruña en la listoj de la Radikala Partio de Alejandro Lerroux, kvankam li ne estis elektita. En 1932, la registaro de la Respubliko nomumis lin kiel konserviston de la Nacia Arta Heredaĵo kaj direktoro de la Muzeo de Aranjuez, sed, pro malamikeco kun sia superulo, li demisiis tuje. Li estis elektita prezidanto de la Ateneo de Madrido, sed li ankaŭ demisias pro malakcepto de liaj proponoj de reordigo. Samjare li divorciĝis el Josefina Blanco.

En la lasta etapo de sia vivo, Valle montris markitan simpation al komunismo. Pro lia iniciato, en 1933 kunveniĝis en la Ateneo de Madrido la Unua Kongreso de la Asocio de Revoluciaj Verkistoj kaj Artistoj. Samjare li estis nomumita honora prezidanto de la Asocio de Amikoj de Sovetunio. La 8an de marto de 1933 li estis nomumita direktoro de la Lernejo de Belartoj de Romo. Li restis en tiu posteno iom pli ol unu jaro, meze de eksterordinara manko de resursoj, ĝis junio de 1934. En marto de 1935 li retiriĝis al Santiago de Compostela, kaj al hospitalo, kie li mortis pro kancero la 5an de januaro de 1936. Li estis entombigita je civila ceremonio.

Li multe tradukis. El la portugala: La relikvo, La krimo de la Pastro Amaro kaj La kuzo Bazilio, de Eça de Queiroz; el la franca: La grafino de Romaní, de Aleksandro Dumas kaj La knabinoj de la amiko Lefèvre, de Paul Alexis; kaj el la itala: Pasifloro, de Matilde Serao.

Verkaro redakti

 
Skulptaĵo en Madrido de Francisco Toledo Sánchez, 1972, kie unu tagon ĉiujare okazas ceremonio dum kiu verkistoj kaj sekvantoj survestas la statuon per blanka ŝalo.

Novelaro redakti

La rakonta produktado ekas dum la epoko modernisma. Ene de tiu estetiko komencis per Femeninas kaj Epitalamio, kolekto de mildaj rakontoj, sensecaj kaj tre muzikecaj. Poste venos la plej grava verko de la modernismo: la SonatojSonata de Otoño (1902), Sonata de Estío (1903), Sonata de Primavera (1904) y Sonata de Invierno (1905)—. En ili li rakontas, iom membiografie, la amhistoriojn dela Markiso de Bradomín. En tiuj rakontoj, Valle-Inclán reprezentis senteman nostalgion tipan ĉe la disĉiploj de Rubén Darío. Ankaŭ estas grava modernisma verko "Flor de Santidad". Tiu ĉi, per la muzikeco kaj koloreco de la modernismo, centriĝis iom pli en la popolaj tradicioj kaj galegaj legendoj kun kiuj Valle familiiĝis dum sia infanaĝo.

Pro la kvanto de teksto de dialogoj, kelkaj noveloj de Valle, kiel ĉe la serio de la Comedias bárbaras (Barbaraj komedioj), povus esti konsiderataj teatraj. Pro malfacilo esti ludataj oni inkludas inter sia novelaro. Alia tipo de verkoj estas la "Relatos de la Guerra Carlista" (Rakontoj de la Karlisma Milito) (1909), kie li traktas tiun temaron sen la epika nuanco hegemonia en antaŭaj verkoj kaj adoptas vivstilon pli naturan kaj emocian.

La novelaro "Ruedo Ibérico" primokas la kortegon de Izabela la 2-a kaj prezentas jam la kritikan kaj groteskan orientigon kiuj hegemonias en siaj lastaj kreaĵoj. Tirano Banderas (1926) rakontas la falon de la sudamerika diktatoro Santos Banderas, despota kaj krudela ĉefrolulo kiu pluhavas la povon danke al teroro kaj al la subpremado. Ĝi estas elstara priskribo de la sudamerika socio kaj la unua fojo kiam oni pritraktas malferme kaj literature diktatorecon. Tiuj romanoj markas ŝanĝon en la estetika sinteno de Valle-Inclán, alproksimiĝante iome al la priokupoj kaj kritikoj propraj de la generacio de la 98.

Tamen, gravas mencii la formalan sintenon kiun adaptis Ramón del Valle-Inclán en tiuj ŝanĝoj. Ne finatingis la karakteron de membro de la generacio de la 98a, sed li akceptis la kritikajn kaj la priokupajn spiritojn de tiu grupo kaj personaligis ĝin per propra kaj neimitebla stilo.

Poezio redakti

La poezio de Valle-Inclán estas enhavata de la trilogio Claves líricas (Lirikaj ŝlosiloj) (1930), formita de Aromas de leyenda, El pasajero kaj La pipa de Kif.

Aromas de leyenda (Legendaromoj) (1907), ricevas la influon de la Modernismo. Konsistigas el 14 poemoj de varia metriko. En ili rekreas diversajn aspektojn de sia naskiĝloka Galegio: priskriboj de la pejzaĝo, ĉiutagaj laboroj, mirakleco, superstiĉoj, ktp. Inskribita ankaŭ en la modernisma estetiko, El pasajero (La pasaĝero) (1920) disvolvigas en 33 komponaĵoj temoj de granda elstareco: morto, doloro, vivo, pasio, eterneco, ktp. Per La pipa de Kif (La pipo de haŝiŝo) (1919), Valle-Inclán malfermiĝas en siaj poemoj al grotesko, al esperpento. Tiu verko estis difinita kiel kolekto de tragika-humoraj bildoj.

Teatro redakti

La teatro de Valle-lnclán kutime estas dividita en 5 periodoj:

  1. Ciklo modernisma. Al tiu apartenas verkoj kiel El Marqués de Bradomín (1906) kaj El yermo de las almas (1908).
  2. Mita ciklo. El sia naskiĝloka Galegio, Valle-lnclán kreas mitan kaj netempan mondon. Neracio, perforto, lascivo, avareco kaj morto regas la destinojn de la ĉefroluloj. Apartenas al tiu periodo la trilogio Comedias bárbaras kaj Divinas palabras (1920).
  3. Ciklo de la farso. Temas pri grupo de komedioj kolektitaj en volumo titolita Tablado de marionetas para educación de príncipes (1909, 1912, 1920). Tiuj verkoj prezentas konstantan kontraston inter sentemo kaj grotesko, kaj ties ĉefroluloj, foiraj marionetoj, anoncas la alvenon de esperpento.
  4. Ciklo esperpenta. Ĝi estas formita de Luces de bohemia (1920 kaj 1924) kaj la volumon titolitan Martes de carnaval (Karnavala mardo) (1930). Esperpento, pli ol literatura ĝenro, estas nova formo vidi la mondon, ĉar ĝi deformas kaj distordas la realon por prezenti onin la realan bildon kaŝitan malantaŭ ĝi. Por tio ĝi uzas parodion, homigas la objektojn kaj bestojn kaj bestigas kaj objektigas homojn. Prezentitaj tiele, la ĉefroluloj malhavas homecon kaj prezentiĝas kiel marionetoj.
  5. Fina ciklo. En tiu lasta etapa Valle-Inclán ekstremigas la teatrajn antaŭajn proponojn: ĉeesto de neracio kaj instinkto, malhomigitaj roluloj, skemaj kaj pupteatraj, kaj la distorda tekniko de esperpento. Ties verkoj estas enhavataj en Retablo de la avaricia, la lujuria y la muerte.

Valle-Inclán, same kiel Miguel de Unamuno kaj Azorín, kontraŭas rekte la komercecan hegemonian tiaman teatron. Tiuj tri teatroverkistoj montras klaran kontraŭstaron al realisma, primora kaj burĝeca teatro kiu tiam sukcesis, sed ĉiu per persona tekniko. Kaze de la aliaj du preskaŭ samgrupanoj, ties teatro neniam sukcesis; tiu de Valle almenaŭ ja en la dua duono de la 20-a jarcento.

Verkaro redakti

Noveloj redakti

  • La cara de Dios (1900, por entregas) .
  • Sonata de otoño (1902).
  • Sonata de estío (1903).
  • Sonata de primavera (1904).
  • Flor de santidad (1904).
  • Sonata de invierno (1905).
  • Serio La guerra carlista: Los cruzados de la Causa (1908); El resplandor de la hoguera (1909); kaj Gerifaltes de antaño (1909).
  • Una tertulia de antaño (1909).
  • En la luz del día (1917, publikita en El imparcial).
  • Tirano Banderas (1926).
  • Fin de un revolucionario. Aleluyas de la Gloriosa (1928).
  • Serio El ruedo ibérico: La corte de los milagros (1927); ¡Viva mi dueño! (1928); Baza de espadas: vísperas septembrinas (1932, nekompleta); kaj El trueno dorado (1936, fragmento).

Rakontoj redakti

  • Femeninas (1895).
  • Epitalamio (1897).
  • Corte de amor (1903).
  • Jardín umbrío (1903).
  • Jardín novelesco (1905).
  • Historias perversas (1907).
  • Corte de amor. Florilegio de honestas y nobles damas (1908).
  • Cofre de sándalo (1909).

Teatro redakti

  • Cenizas (1899).
  • Serio Comedias bárbaras:Águila de blasón (1907); *Romance de lobos (1908); kaj Cara de plata (1923).
  • El marqués de Bradomín. Coloquios románticos (1907).
  • El yermo de las almas (1908).
  • Cuento de abril (1910).
  • La cabeza del dragón (1910).
  • Voces de gesta (1911).
  • El embrujado (1912, 1913).
  • La marquesa Rosalinda (1912).
  • Divinas palabras. Tragicomedia de aldea (1919).
  • Luces de bohemia (1920).
  • Farsa de la enamorada del rey (1920).
  • Farsa y licencia de la Reina Castiza (1920).
  • Los cuernos de don Friolera (1921, 1925).
  • ¿Para cuándo son las reclamaciones diplomáticas? (1922).
  • La rosa de papel (1924).
  • La cabeza del Bautista (1924).
  • Tablado de marionetas para educación de príncipes (1926).
  • El terno del difunto (1926).
  • Ligazón. Auto para siluetas (1926).
  • La hija del capitán. Esperpento (1927).
  • Sacrilegio. Auto para siluetas (1927).
  • Retablo de la avaricia, la lujuria y la muerte (1927).
  • Martes de carnaval. Esperpentos (1930).

Poezio redakti

  • Aromas de leyenda (1907).
  • La pipa de kif (1919).
  • El pasajero. Claves líricas (1920).
  • Claves líricas (1930, recoge toda su poesía).

Aliaj ĝenroj redakti

  • Las mieles del rosal (1910, antologio de rakoontoj).
  • La lámpara maravillosa (1916, eseo).
  • La medianoche. Visión estelar de un momento de guerra (1916, kronikoj).
  • Flores de almendro (1936, kolekto de rakontoj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti