Ram Baran Yadav

(Alidirektita el Ram Baran Jadav)

Ram Baran YADAV (nepale: रामवरण यादव rámbaran jádav; naskita la la  4-an de februaro 1948(nun 1948-02-04)) estas Nepala politikisto kaj kuracisto [1] kiu estis la Prezidanto de Nepalo de la 23-a de julio 2008 ĝis la 29-a de oktobro 2015. Antaŭe li funkciis kiel Ministro pri Sano de 1999 ĝis 2001 kaj estis ĝenerala sekretario de la Nepala Kongreso. Li estis la unua prezidanto de Nepalo post la deklaro de respubliko en 2008.

Ram Baran Yadav
रामवरण यादव
Persona informo
रामवरण यादव
Naskiĝo la  4-an de februaro 1948(nun 1948-02-04) (do nun 62-jara)
en Saphai, Nepalo
Religio Hinduismo
Ŝtataneco Nepalo vd
Alma mater Universitato Kalkato
Postdiploma Instituto de Medicina Eduko kaj Esploro]]
Partio Nepala Kongreso
Familio
Edz(in)o Julekha Yadav
Infanoj Chandra Mohan
Chandra Shekhar
Anita Yadav
Profesio
Okupo politikisto
1-a prezidanto de Nepalo
Dum 23 July 2008 – 29 October 2015
Antaŭulo Posteno ekkreiĝis
Girija Prasad Koirala Provizora Ŝtatestro de Nepalo
Sekvanto Bidhya Devi Bhandari
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yadav antaŭe estis Ministro de Ŝtato por Sano en 1991-1994 en la reĝolanda epoko.[2] Li estis elektita al la Ĉambro de Reprezentantoj en la 1999 elekto kiel kandidato de la Nepala Kongreso.[3] Post tiu elekto, li iĝis Ministro de sano.[4][5]

En majo 2007, la terorisma organizaĵo Janatántrik Taráí Mukti Morĉa (JTMM) atakis la loĝejon de Yadav en Janakpur. La JTMM afiŝis kaptoanoncon ĉe la domo, hisis siajn flagojn, kaj eksplodigis bombon.[6]

Yadav kandidatiĝis en la balotdistrikto Dhanusa-5 en aprilo 2008 por la Konstitucia Asembleo. Li gajnis la sidlokon, akirante 10.392 voĉdonojn.[7] Yadav estis elektita kiel la unua Prezidanto de Nepalo en dua balotado la 21-an de julio 2008. Li ricevis 308 el la 590 voĉoj donitaj en la Konstitucia Asembleo,[8][9] venkante kontraŭ Ram Raja Prasad Singh, kiu estis nomumita de la Komunista Partio de Nepalo (Maoista). Yadav ĵurkonfirmiĝis kiel prezidanto la 23-an de julio 2008. Ĉefĵuĝisto de Nepalo Kedar Prasad Giri administris la ĵuron al Yadav ĉe la prezidenta palaco, Shital Niwas, Rastrapati Bhawan. Ankaŭ Ĉefministro Girija Prasad Koirala ĉeestis, kaj Yadav administris ĵuron al vicprezidanto Parmananda Jha.[10][11]

Referencoj redakti

  1. "Physician to become Nepal's first president", International Herald Tribune, 2008-07-22. Kontrolita 2008-07-22.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-24. Alirita 2015-11-20.
  3. Election Commission of Nepal. Arkivita el la originalo je 2006-10-12. Alirita 2015-11-20.
  4. aung bakyu (1999-06-09) N980412. Myanmargeneva.org. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2010-08-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2015-11-20.
  5. Front Pagers May 31st, 1999 / Jestha 17, 2056 Awake Weekly Chronicle (Nepal). Arkivita el la originalo je 2006-06-19. Alirita 2015-11-20.
  6. The Tribune, Chandigarh, India - World. Tribuneindia.com. Alirita 2010-08-09.
  7. Ca Election report. Election.gov.np. Alirita 2010-08-09.
  8. No Nepali president candidate wins simple majority_English_Xinhua. Big5.xinhuanet.com (2008-07-19). Alirita 2010-08-09.
  9. Nepalnews.com, news from Nepal as it happens. Nepalnews.com. Alirita 2010-08-09.[rompita ligilo]
  10. thehimalayantimes.com, Yadav Sworn-in as First President of Nepal[rompita ligilo]
  11. nepalnews.com, President Yadav, VP Jha sworn in. Nepalnews.com. Alirita 2010-08-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-12. Alirita 2015-11-20.