Bhagavan Sri Ramana Maharŝi ( tamile: இரமண மகரிஷி, nagario: रमण महर्षि, angle: Ramana Maharshi, Ramana Maharishi), (naskikĝis la 30-an de decembro 1879, mortis la 14-an de aprilo 1950) estis sanktulo de hinduismo, spirita majstro (guruo), mistikulo, kaj filozofo de Tamilnado en Barato.

Ramana Maharŝi
Persona informo
Naskonomo இரமண மகரிசி
Naskiĝo 30-an de decembro 1879 (1879-12-30)
en Tiruchuli Assembly constituency
Morto 14-an de aprilo 1950 (1950-04-14) (70-jaraĝa)
en Sri Ramana Ashram
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio Advaita Vedanto vd
Lingvoj tamila vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spirita vojo redakti

Kiel li mem asertis, neniam entreprenis ajnan spiritan praktikon. En 1896 trapasis mortotravivaĵon, kiu tute ŝanĝis lian vivon. Danke al tio li komprenis sian veran naturon. Sekve li forlasis la hejmon kaj alvenis al Tiruvannamalai, kie troviĝas sankta monto de ŝivaismo - Arunaĉala (La Monto de Ruĝa Flamo). Dum la unuaj jaroj li estis en la sanktejoj aŭ proksime al ili, preskaŭ la tutan tempon enprofundiĝinta en samadhio. Tio kaŭzis preskaŭ tutan elĉerpiĝon de la korpo, ĉar li apenaŭ ion manĝis. Post tio li translokiĝis al kavernoj sur deklivoj de la monto, kaj kiam gajnis pli grandan popularecon, liaj disĉiploj fondis du aŝramojn, kun pli grava lokigita sur la pilgrim-vojo ĉirkaŭ la monto.

Famaj disĉiploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti