Rami Hamdallah

(Alidirektita el Rami Hamd Allah)

Rami HAMDALLAH (aŭ Hamd Allah; arabe: رامي حمدالله); naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1958 en Anabta) estas palestina universitatano kaj prezidanto de Universitato de Nablus en Nablus.[1] La 2-an de junio 2013, Prezidanto Maĥmud Abbas de Fatah Palestina Aŭtonomio nomis lin ĉefministro por sukcedi al Salam Fayyad.[2] Lia nomumo ne estis agnoskita de Hamas, kiu ne estis konsultita en la decido.[3] Li estas membro de Fatah.[4]

Rami Hamdallah
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1958 (1958-08-10) (65-jaraĝa)
en Anabta
Lingvoj arabaangla
Loĝloko Anabta • Tulkarm
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Universitato de JordanioUniversitato de ManĉestroUniversitato de Lankastero
Okupo
Okupo lingvistopolitikisto • universitata instruisto • faculty member
vdr

Frua vivo kaj edukado redakti

Rami Hamdallah naskiĝis en Anabta en la norda Cisjordanio. Li diplomiĝis el la Universitato de Jordanio en 1980 kaj ricevis sian Magistron (M.A., Master of Arts) el la Universitato de Manĉestro en 1982. Hamdallah plenumis Doktoron de Filozofio en lingvistiko el Universitato de Lankastro (Lancaster) en 1988.

Kariero redakti

Hamdallah estas profesoro en Universitato de Nablus, kie li instruis la anglan antaŭ ol fariĝi prezidanto de la universitato en 1998. Li servis kiel Ĝenerala Sekretario de Komisiono de Palestinaj Centraj Elektoj ekde 2002, kaj estis la vicprezidanto de la Komisiono en 2011.[5][6]

Referencoj redakti