Ramiro la 2-a (Leono)

Ramiro la 2-a de Leono, nomita la Granda (ĉ. 898 - Leono, januaro de 951), estis la sesa reĝo de la Leono (931-951) kaj unu el la plej elstaraj monarkoj leonaj. Liaj islamaj malamikoj nomis lin La Diablo pro lia sovaĝeco kaj energio.

Ramiro la 2-a

La filo de Ordonjo la 2-a, post la morto de sia patro, kaj post helpi sian fraton Alfonso iĝi la reĝo (Alfonso la 4-a "la Monaĥo") elposteniginte sian kuzon Alfonso Froilaz, filo de lia onklo Fruela la 2-a, kontrolis la nordon de la nuna Portugalio (926), al kio li aldonis Galegion kiam mortis lia frato Sanĉo (dua reĝo de Galegio) en 929. Li luktis aktive kontraŭ islamanoj. Venkis super la trupoj de la kalifo umajada Abderamano la 3-a en la Batalo de Simanko (939), unu el la plej gravaj de la Historio de Hispanio.

Vivu ankaŭ redakti