Ramlat as-Sabatajn

dezerto en Suda Arabio

Ramlat as-Sabatajn[1] (arabe رملة السبعتين, latinliterigo laŭ sistemo DMG Ramlat as-Sabʿatain; ankaŭ nomata Ramlat es-Sayhad resp. Ramlat as-Sajhad, estas dezerta regiono en la norda parto de centra Jemeno. La dezerto etendiĝas de la urbo Marib okcidente ĝis la regiono Hadramaut oriente.[2] Norde de la dezerto Ramlat as-Sabatajn limas la dezerto Rub-al-Ĥalo, la plej granda sabla dezerto de la tero.

la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao: La teritorio de la dezerto Ramlat as-Sabatajn bildiĝas centre

La transira zono de la flankaj montoj ĝis la dezerta ebenaĵo estas stepaj teritorioj, en kiuj kreskas akacioj kaj dornaj arbustoj kaj kiuj estas idealaj vivejoj de dromedaroj. Tiuj bestoj pro sia relative facila aldomigo kaj sekva homa uzo por transporto de kargoj jam al la loĝantoj de la antikva reĝlando Ŝeba estis signifa helpo atingi kaj sekurigi ekonomian prosperon. Ankoraŭ nuntempe la lokaj dromedaroj estas grava parto de la jemena kulturo. En la dezerta ebenaĵo mem pro la altaj temperaturoj de ĝis 50 celsiusaj gradoj kaj la tipa manko de akvo apenaŭ vivas vegetaĵoj.

Referencoj redakti

  1. James Dickins, Sándor G. J. Hervey, Ian Higgins: Thinking Arabic translation: a course in translation method: Arabic to English ["pense traduki la araban: kurso en traduka metodo: el la araba al la angla"], paĝo 209 (guglo libroj).
  2. Klaus Schippmann: Ancient South Arabia: from the Queen of Sheba to the advent of Islam ["Antikva Suda Arabio: de la Reĝino de Ŝeba ĝis la alveno de islamo"], paĝo 7 (guglo libroj).