Rammstein

germana industrimetalroka grupo

Rammstein [RAMŝtajn] estas germana industri-metalroka muzikgrupo, kreita en Berlino en 1994.

Rammstein
Rammstein en Milano la 24-an de februaro 2005
Rammstein en Milano la 24-an de februaro 2005
Bazaj informoj
Deveno Germanio Berlino, Germanio
Ĝenroj Neue Deutsche Härte, Industria metalroko [1] kaj alternative metalroko
Aktivaj jaroj 1994 - nuntempo
Eldoninto Motor Music, Republic Records, Slash Records, Universal Music
Retejo www.rammstein.com
Membroj

Till Lindemann
Richard Z. Kruspe
Paul H. Landers
Oliver Riedel
Christoph Schneider
Christian Lorenz

vdr

La nomo Ram(m)stein devenas de la usona Aerbazo Ramstein en Germanio, kie okazis avia akcidento en 1988, en kiu pli ol 70 homoj mortis kaj ĉirkaŭ 1000 vundigis[2].

Komence de 2018, Rammstein vendis 20 milionojn da diskoj internacie. La turneoj de la grupo estas la plej sukcesaj scenejaj okazaĵoj de germanlingve kantanta muzikgrupo en la mondo.  Laŭ internacia percepto, Rammstein estas tial unu el la plej gravaj nuntempaj muzikaj "kultureksportaĵoj" de Germanio.

Post la rusa invado de Ukrainio en 2022, la grupo esprimis sian subtenon por la ukraina popolo kun deklaro en la germana, la ukraina kaj la rusa[https://www.dw.com/de/rammstein-ukraine-krieg-zeit-neues-album/a-61071588 1]. Rammstein estas internacie fama pro la ampleksa uzo de piroteknikaj elementoj dum iliaj koncertaj spektakloj[3].

Muzika stilo redakti

Ĝia muziko estas mikso de peza-gotika metalroko kaj elektronika muziko, kaj ofte ĝi apartenas al Nova Germana Dureco (Neue Deutsche Härte) kune kun aliaj muzikgrupoj kiel OOMPH! kaj Die Krupps. La klavarinstrumentisto Christian "Doktor Flake" Lorenz priskribis la muzikan ĝenron de Rammstein kiel Tanz Metall ("Danca metalroko"), por indiki la akordon inter metalroka kaj elektronika muziko[4].

Lingvoj redakti

Preskaŭ ĉiuj kantoj de Rammstein estas en la germana lingvo. Edukite en orientgermanaj lernejoj, la membroj estis ĉiuj instruitaj en la rusa lingvo kiel dua lingvo prefere ol en la angla. En 2019, Flake komentis: "Mi vidis multajn orientgermanajn grupojn kiuj kantis en tre malbona angla por publiko kiu ne komprenis la anglan - ĝi estis absolute stulta. Sed se vi vere volas rakonti viajn emociojn, vi devas esprimi vin en la gepatra lingvo." La grupo uzis jam diversajn lingvojn:

  • Angla: Kantoj kiujn ili surbendigis tute aŭ parte en la angla inkludas: kovro de kanto el la jaro 1986 de Depeche Mode "Stripped" kaj anglaj interpretadoj de "Engel", "Du hast", kaj "Amerika". La originalversio de "Amerika" same kiel "Stirb nicht vor mir (Ne mortu antaŭ mi)" kaj "Pussy" ankaŭ enhavas kelkajn kantotekstojn en la angla.
  • Rusa: la kanto "Moskau" (Moskvo) enhavas refrenkoruson en la rusa, kaj Till Lindemann havas neoficialan kanton nomitan "Schtiel " (kovro de la kanto "Штиль" (Ŝtil) de populara rusa metalrokgrupo Aria) tute en la rusa".
  • Franca: "Frühling en Paris" (Printempo en Parizo) havas refrenkoruson en la franca,
  • Latina: "Zeig dich" (Montru vin) enhavas kantotekston en la latina kantata de koruso.

Oliver Riedel komentis ke "la germana lingvo konvenas por peza metalmuziko. La franca povus esti la lingvo de amo, sed la germana estas la lingvo de kolero". En intervjuo kun Ultimate Guitar (unu el la plej grandaj interretaj komunumoj de gitaristoj kaj muzikistoj), Till Lindemann deklaris post demando ĉu Rammstein iam kreus originan kanton tute en la angla, ke "Rammstein neniam verkos kanton origine en la angla, ĉar ĝi estus kiel peti al Budho mortigi porkon".

Polemikoj redakti

Simpatio de naziismo redakti

Pro la nigraj karakteroj, militŝajno, perfortemo kaj libervole provokemo de la bildoj kaj paroloj uzataj , ĝiaj membroj estis akuzitaj esti simpatianoj de naziismo. Oni vidas tion en la filmeto Stripped, repreno de Depeche Mode, kiu estas parto de la disko Music For the Masses : Depeche Mode Tribute kaj la unuopa kanto Stripped : ĝi enhavas bildojn de la reĝisorino Leni Riefenstahl, kiuj venas de la Someraj Olimpikoj en 1936. La grupo defendis sin malkaŝante sian maldekstran politikan orientiĝon kun la kanto Links 2 3 4 en la disko Mutter. La tekstoj estas tute klaraj pri tio :

 
 Ili volas mian koron je la desktra/ĝusta loko, sed se mi rigardas min mem, ĝi batas maldekstre! 
— Rammstein, Links 2, 3, 4, Sie wollen mein Herz am rechten Fleck, doch seh' ich dann nach unten weg, da schlägt es links!

Rammstein provas resti senpolitika kaj ĝiaj tekstoj ne parolas pri politiko. Tamen, kelkaj kantoj kiel Amerika povas esti interpretitaj kiel politika pozicio kontraŭ Usono aŭ pli precize kiel kritiko de la tutmonde kultura kaj politika imperiismo de Usono. En ilia libro Envisioning Social Justice in Contemporary German Culture , Jill E. Twark kaj Axel Hildebrandt trovis ke la teksto de la kanto kaj la plej multaj el la bildoj de ĝia videaĵo indikas kritikon rilate al la usona kultura imperiismo kaj politika propagando. La kanto respondas kritike al la usona invado de Irako en 2003. Ili ankaŭ trovis ke "Mein Land" (Mia lando), alia kanto de la grupo, estas kritika vidalvide de Usono, kredante ke ĝi kritikas usonan rasismon kaj naciismon.

Diskutataj videoj redakti

En oktobro 2004, la video de Mein Teil kaŭzis plurajn diskutojn en Germanio. La teksto de la kanzono traktas pri Armin Meiwes, germana inĝeniero kiu kreis kazon de kanibalismo. En la video, oni povas vidi Christoph Schneider vestita kiel virino, dum la kantisto Till havas buŝan seksan rilaton kun virino vestita kiel anĝelo[5] (kvankam la peniso estas kovrita). Tio okazas en klaŭstrofobia kaj maltrankviliga medio. Malgraŭ la vivecaj kritikoj, la unuopaĵo atingis la duan lokon.

Ankaŭ la video de Mann gegen Mann iĝis celon de multaj kritikoj. Rammstein ludas la kanzonon komplete malvestitaj (krom la kantisto), kvankam la penisoj ne estas videblaj. Krom la grupo, aperas ankaj aliaj malvestitaj personoj. MTV nuligis tute la elsendon de la video; en Germanio oni malkonsilas la vidon al junuloj ne ankoraŭ deksesjaraj kaj ĝi estis elsendita post la dudeka.

Membraro redakti

Christian LorenzPaul LandersChristoph SchneiderOliver RiedelRichard KruspeTill Lindemann

Diskaro redakti

Videaĵo redakti

Referencoj redakti

  1. Rammstein - Allmusic
  2. Kio signifas Rammstein?. Arkivita el la originalo je 2017-12-07. Alirita 2009-08-24.
  3. (de) Bericht über ein Konzert in Köln. Arkivigite je 2012-11-02 per la retarkivo Wayback Machine koeln.de
  4. Kio estas Danca metalroko?. Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita 2009-08-24.
  5. Paĝo enhavanta tekston kaj video de Mein Teil

Vidu ankaŭ redakti

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj redakti


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "https://www.dw.com/de/rammstein-ukraine-krieg-zeit-neues-album/a-61071588", sed la responda etikedo <references group="https://www.dw.com/de/rammstein-ukraine-krieg-zeit-neues-album/a-61071588"/> ne estis trovita; $2