Ramon Molera i Pedrals

kataluna esperantisto
(Alidirektita el Ramon Molera Pedrals)

Ramon MOLERA i PEDRALS (naskiĝis en Moià en 1922, mortis en 1983) esperantiĝis en 1937, kaj en 1939 jam estis Delegito de UEA en Moià.

Ramon Molera i Pedrals
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1922 (1922-01-01)
en Moià
Morto 1-an de januaro 1983 (1983-01-01) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto • kultura aktivisto
vdr

Li fondis, kun Josep Solà, la Esperantan Grupon Moià.

Aktive kunlaboris en la restrukturado de la kataluna movado. Fondis kaj gvidis kursojn de Esperanto per korespondado oficiale rekonitajn de la Ministerio pri Edukado.

Ĉef-delegito de UEA en Hispanio, peranto kaj kunlaboranto de esperanto-revuoj, kreis informoficejon, prelegisto, instruisto, senlaca batalanto, pasie kolektis Esperantajn periodaĵojn kaj librojn - tiucele li fondis kaj redaktis la revueton Kolektado, kaj li postlasis tre riĉan Esperanto-bibliotekon.

La mirinda libro redakti

La mirinda libro estas broŝurformata libro eldonita kiel omaĝo al Ramón Molera kaj festigo de la 75a dadtreveno de U.E.A.[1] Ĝi enhavas biografion de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de U.E.A.

Notoj redakti

  1. La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 3 pp.