Ramón Novarro

(Alidirektita el Ramon Novarro)

Ramón NOVARRO (Victoria de Durango, Durango; 6 de febrero de 1899 - Holivudo, Kalifornio; 30-a de Oktobro 1968), kiel reala nomo estas Juan Ramón Gil Samaniego, estis la unua meksik-usona aktoro kiu laboris kaj sukcesis en Holivudo. Novarro partoprenis en 55 filmoj, en kiuj li laboris kiel reĝisoro, produktoro kaj scenaristo.

Ramón Novarro
Persona informo
Naskonomo José Ramón Gil Samaniego
Naskiĝo 6-an de februaro 1899 (1899-02-06)
en Victoria de Durango, Durango
Morto 30-an de oktobro 1968 (1968-10-30) (69-jaraĝa)
en Holivudo, Kalifornio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per asfiksio vd
Tombo Calvary Cemetery vd
Lingvoj anglahispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Alia nomo Ramón Novarro vd
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1917–1968 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Foto propaganda de Ramón Novarro.
Novarro kun Greta Garbo en Mata Hari (1931).

Kuzo de Dolores del Río, Novarro ekkarieris en kino en 1916 reĝisorita de Cecil B. DeMille; tiam li komplementis sian enspezon kiel instruisto de piano, kelnero kaj kantisto. La reĝisoro Rex Ingram kaj lia edzino, la aktorino Alice Terry, ekpromociis lin kiel rivalo de Rodolfo Valentino. Tiu rivaleco estis artefarite disvastigita de la gazetaro, ĉae reale Novarro kaj Valentino estis intimaj amikoj kaj havis komunan «sekreton»: nome siaj samseksemaj preferoj. Lia rolo en Scaramouche (1923) havigis al li sian unuan gravan sukceson. En 1925 li ege sukcesis kiel protagonisto en Ben-Hur, filmo en kiu lia vestaro ege sensaciis.

Je la frua morto de Valentino en 1926, Ramón Novarro iĝis la latinamerika aktoro plej grava de la medio, kaj la ŝanĝo de muta kino al sonkino ne tuŝis lian sukceson. Li specialiĝis en muzikaloj kaj en 1931 li kunprotagonistis unu de la klasikaj titoloj de Greta Garbo: Mata Hari. Li riĉiĝis kaj interesiĝis en negocoj de nemoveblaĵoj, je kiuj li eĉ enspezis ĝis 10 000 usonajn dolarojn semajne.

En 1934 li protagonistis (en The Cat and the Fiddle) la unuan scenon de reala agado de la historio de kinarto filmita en Technicolor tribenda. Je la fino de sia kontrakto kun MGM en 1935, la enspezoj de Ramón Novarro ekfalis, ĉar li malakceptis geedziĝi por nuligi la onidirojn pri siaj seksaj preferoj kiuj aperis en Holivudo. Post tio li nur sporade laboris en filmoj de B filmo kaj ankaŭ en Broadvejo. Lia lasta rolo en kino estis Heller in Pink Tights (1960), kun Anthony Quinn kaj Sophia Loren.

Li estis murdita de prostituta viro (dungita de li mem) kaj lia frato, kiu kredis, ke Novarro havis multan monon hejme, kaj torturis lin ĝismorte

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ramírez, Gabriel (1989). Crónica del cine mudo mexicano. México: Cineteca Nacional. ISBN 968-805-416-X.
  • Orozco, Federico (1996). Albores del cine mexicano. Editorial Clío. ISBN 968-6932-45-3.
  • Ellenberger, Allan R. (1999). Ramon Novarro: A Biography of the Silent Film Idol, 1899-1968, with a Filmography. New York: McFarland & Co. ISBN 0-5331-3396-3.
  • Soares, André (1999). Beyond Paradise: A Biography of Ramón Novarro. New York: St. Martin's Press.

Eksteraj ligiloj redakti