Rampa ranunkolo
Rampa ranunkolo (Ranunculus repens L) estas herba planto el familio Ranunkolacoj.
Ranunculus repens | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ranunculus repens
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiTigo: 10 - 50 cm alta, iom haroza, kuŝa aŭ stara kun longaj stolonoj surfacaj (el kio la specia epiteto), formiĝantaj ofte ĉe intersekca punkto el kiu naskiĝas folio.
Folioj: la bazaj, ligitaj al sensulkaj petioloj, havas tri lobojn triangulajn kaj harozajn, ĝisbaze dividitajn. Ĉiu lobo posedas propran petioleton.
Floroj: diametro 2-3 cm; solaj fine de longaj sulkaj pedunkloj naskiĝantaj aksele de folio; sepaloj 5, sterniĝantaj; petaloj 5, flavaj; karpeloj kun mallonga beko.
Fruktoj: akenaro.
Reproduktado: hermafrodita, polenado fare de insektoj.
Kresklokoj
redaktiEn malsekaj herbejoj, kampoj, vojrandoj, ĝardenoj en Eŭropo, Azio kaj disvastiĝinta en Ameriko. Floras de majo al septembro.
Tiu toksa planto povas kaŭzi morton, same kiel la aliaj ranunkoloj.