Ramsay MacDonald

James Ramsay MACDONALD (naskiĝis la 12-an de oktobro 1866, Lossiemouth, Moray, Skotlando - 9-an de novembro 1937, surmare, survoje al Sud-Ameriko) estis brita ŝtatisto kaj ĉefministro en 1924, 1929 - 31 kaj 1931 - 35.

Ramsay MacDonald
J. Ramsay MacDonald LCCN2014715885 (cropped).jpg
Persona informo
Ramsay MacDonald
Naskonomo James McDonald Ramsay
Naskiĝo 12-an de oktobro 1866 (1866-10-12)
en Lossiemouth
Morto 9-an de novembro 1937 (1937-11-09) (71-jara)
en Atlantiko
Mortis per kora malsufiĉo [#]
Religio Free Church of Scotland [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Birkbeck, Universitato de Londono [#]
Partio Brita Laborista Partio [#]
Subskribo Ramsay MacDonald
Familio
Patro John MacDonald [#]
Patrino Anne Ramsay [#]
Edz(in)o Margaret Ethel MacDonald [#]
Infanoj Malcolm MacDonald • Ishbel MacDonald • David MacDonald • Sheila Lochhead • Alister MacDonald • Joan Margaret MacKinnon [#]
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistodiplomato [#]
Aktiva en Londono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

MacDonald naskiĝis en Skotlando ekster edzeco kaj ricevis nur modestan edukadon. Li devis ankaŭ instrui post aĝo de 12 jaroj por iĝi plu instruata. Post la lernejaj jaroj li laboris kiel komizo.

Li iĝis ano de la Nedependa Laboristara Partio (angle: Independent Labour PartyILP) en 1894. MacDonald fariĝis la estro de la ILP inter 1911 – 14 kaj denove en 1922 – 31.

En sekretaj kunsidoj kun la estroj de la Liberala Partio en 1903 li forĝis la pakton Gladstone–MacDonald. Per du-membraj kandidatiĝoj, ĝi aranĝis, ke la kandidatoj Liberalaj kaj Laboristoj ne disigu la voĉdonojn.

Li elektiĝis al la brita parlamento en 1906 kaj estis ministro pri eksterlandaj aferoj (1930) kaj ĉefministro (unue en 1924) en la unua laborista registaro. Tiu registaro rekonis Sovetunion en 1924 kaj interkonsentis kun Irlando.

Pro juĝproceso kontraŭ la komunista gazeta redaktoro J. R. Campbell li devis abdiki en 1924.

Li edziniĝis kun Margaret Gladstone en 1897 kaj estis multe afliktita de ŝia morto en 1911. Ili havis ses infanojn: Alister (1898), Malcolm (1901), Ishbel (1903), David (1904), Joan (1908) kaj Sheila (1910). Malcolm poste fariĝis mem politikisto. Ishbel fariĝis la "unua damo" de ŝia patro kiam li fariĝis ĉefministro.