Rance
Rance (Renk bretonlingve) estas rivero de Bretonio, la okcidenta parto de Francio. Ĝia fonto troviĝas en la montoj Menez Bre apud Collinée, en la departemento Côtes-d'Armor, kaj enfluas en la Manikan Markolon inter Dinard kaj Saint-Malo en la departemento Ille-et-Vilaine.
Rance | |
---|---|
sur mapo de Francio | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 106 km |
Akvokolekta areo | 1 195 km² |
Averaĝa trafluo | 12 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 260 m |
Enfluejo | Manika Markolo (Atlantiko) |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Croqueloir, Clergé, Néal, Fremeur, Guinefort, Linon |
Laŭ la akvofluoRedakti
La fluo de la rivero Rance disdividiĝas je tri partoj:
- La rivera Rance de sia fonto ĝis ĉirkaŭ Évran, kie ĝi kuniĝas kun la kanalo Ille-kaj-Rance.
- La kanaligita rivera Rance ĝis la kluzo de Châtelier.
- La mara Rance ĝis la tajdocentralo.
Baraĵoj kaj kluzojRedakti
La kluzo de Châtelier (La Vicomté-sur-Rance).
- Rance estas barita ĉe sia enfluejo per la akvobaraĵo kaj la kluzo de la tajdocentralo de la Rance, kiu ekspluatas la fortojn de la tajdoj flusante en ĝian enfluejon por produkti elektron.
- La kluzo de Châtelier indikas la limon inter la rivera Rance (dolĉa akvo) kaj la mara Rance (sala akvo), kiu suferas tajdojn programitajn de la tajdocentralo.
- Aliaj kluzoj ebligas ŝipojn veturi ĝis la kanalo Ille-kaj-Rance.
- La baraĵo de Rophémel ĉe Guenroc, apud Caulnes, retenas 7 milionojn da kubaj metroj da akvo.
HidrologioRedakti
La ĉefaj alfluantoj, de la fonto ĝis la maro estas:
- La Croqueloir
- La Clergé
- La Néal
- La Fremeur
- La Guinefort, 18 km
- La Linon, 27 km
PontojRedakti
Pluraj pontoj transiras la riveron Rance, la ĉefaj de Saint-Malo ĝis Léhon estas:
- La baraĵo de la tajdocentralo sur kies supro iras la vojo numero D 168 ekde la 1-a de julio 1967.
- La ponto Chateaubriand (1991) portanta la vojon N 176.
- La ponto Saint-Hubert (1928, rekonstruita en 1959), je kelkaj dekoj da metroj de la antaŭa, portanta la vojon D 366.
- La pontego de Lessard (1879, rekonstruita en 1950) portanta la fervojon, kiu ligas Cherbourg al Brest.
- La kluzo de Châtelier
- La malnova ponto de Dinan
- La pontego de Dinan (1858)
- La malnova ponto de Léhon
FluadoRedakti
La rivero Rance trairas du departementojn kaj la sekvantajn komunumojn (de fonto almaren) :
- Côtes-d'Armor (22)[n. 1] : Collinée, Saint-Jacut-du-Mené, Langourla, Saint-Vran, Mérillac, Saint-Launeuc, Éréac, Lanrelas, Plumaugat, Saint-Jouan-de-l'Isle, La Chapelle-Blanche, Caulnes, Guitté, Guenroc, Plouasne, Saint-Maden, Tréfumel, Saint-Juvat, Le Quiou, Saint-André-des-Eaux, Évran, Calorguen, Les Champs-Géraux, Lanvallay, Saint-Carné, Léhon, Dinan, Taden, Saint-Hélen, La Vicomté-sur-Rance, Saint-Samson-sur-Rance kaj Plouër-sur-Rance
- Ille-et-Vilaine (35)[n. 2] : Quédillac, Saint-Suliac, Le Minihic-sur-Rance, Pleurtuit, Saint-Jouan-des-Guérets, La Richardais, Dinard kaj Saint-Malo