Randonneur(-biciklanto)

Randonneur-biciklanto aŭ biciklanto-promenanto estas aparta longdistanca biciklanto kiu ne orientiĝas vetkure aŭ komerce. Tial oni rezignas pri iu ajn sponsorado. En tiu ŝporto la biciklanto pli celas venki la fizikajn kaj nervajn defiojn ligitaj al la longdistancaj trajektoj, Ofta distanco estas 200 km, 300 km, 400 km, 600 km kaj 1200 km. Fama tia evento estas Parizo-Bresto-Parizo.

Ekzistas randoneur-eventoj konataj sub la nomo 'Brevets' al kiu partorpenas biciklantoj-promenantoj el la tuta mondo. En Germanio tiu biciklantoj grupiĝis sub la nomo Audax (kuraĝa en la latina). Randonneur estas popularega en Francio kaj havas multajn adeptojn en ekzemple Belgio, Nederlando, Britio, Germanio, Aŭstralio, Usono, Kanado.