• Rango laŭ PIV estas
    • 1. grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio,
    • 2. grado, ĉe kiu staras iu en skalo de graveco, kaj krome en statistiko estas
    • 3. grado, ĉe kiu staras iu mezurata aĵo en listo ordigita laŭ certa kriterio.
  • Rangulo estas tiu, kiu okupas iun rangon en hierarkio, altrangulo do iu aparte potenca en la hierarkio. Duaranga estas io aŭ iu, kiu havas malĉefan gravecon aŭ kvalito, estas nur dua elekto, kaj samrangulo iu kiu okupas saman rangon kiel alia, komparata persono.
  • Soldataj rangoj estas rangoj por difini lokon de soldato en hierarkio de armeo.