Ranibennur
Ranibennur, laŭ kanara lingvo ರಾಣೇಬೆನ್ನೂರು estas urbego en distrikto de Haveri en subŝtato Karnatako, en sudokcidenta Barato.
Ranibennur | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 581115 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 37′ N, 75° 37′ O (mapo)14.616775.6167Koordinatoj: 14° 37′ N, 75° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 604 m [+] | ||
Areo | 42,32 km² (4 232 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Geografio redakti
Ranibennur situas en alteco 605 metrojn super la marnivelo en la geografia centro de Karnatako. Distrikta ĉefurbo Haveri troviĝas 31, Davangere 36, Hubli 96, Ballari 150, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 278, Mumbajo 568, tutlanda ĉefurbo Delhio 1566, Kolkato 1605 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 populacio estis 106 365. La legopovo estas 86.0%.
Ekonomio redakti
La plej granda parto de la populacio estas dungita en agrikulturo kaj rilataj agadoj, sed ankaŭ la komerco gravas. La plej ofta agrikulturaĵo estas la kotono, kiun sekvas la maizo, kokoso kaj tomato. Estas ankaŭ bredado de silkovermoj.
Lingvoj kaj religioj redakti
La oficiala lingvo de Ranibennur estas la kanara lingvo. Preskaŭ 71% de la populacio estas hinduoj, proksimume 27% estas islamanoj.
Trafiko redakti
Al Ranibennur kuras 5 vojoj. La urbego troviĝas proksimume en duono de fervoja linio Haveri-Davangere.
Vidindaĵoj redakti
- malnova templo en la proksima vilaĝo
Fontoj redakti
- WikiTrans