Raoul SALAN (Roquecourbe, la 10-an de junio 1899 - Parizo, la 3-an de julio 1984) estis franca militisto.

Raoul Salan
Persona informo
Naskonomo Raoul Albin Louis Salan
Naskiĝo 10-an de junio 1899 (1899-06-10)
en Roquecourbe
Morto 3-an de julio 1984 (1984-07-03) (85-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Tombo Vichy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Familio
Patro Louis Salan
Frat(in)o Georges Salan
Infano Dominique Salan
Okupo
Okupo militisto
vdr

Raoul estis la pli aĝa frato de franca esperantisto Georges Salan, membro de la Franca Rezistado.

Li partoprenis en puĉo organizita de generaloj en 1961. Li kunordigis paralelan militorganizaĵon (OAS), kiu kontraŭstaris la sendependiĝon de Alĝerio. Li estis kondamnita al dumviva malliberejo kaj ricevis amnestion kaj reeniris la militoficistaron.

Raoul Salan aktivis en la armeo inter 1917 kaj 1960, kiam li emeritiĝis kiel generalo kaj la plej dekorita franca militisto.