Raoul VANEIGEM (naskiĝis en 1934) estas belga verkisto, revoluciisto, mezepokisto kaj filozofo. Post studado pri romana filologio en Brusela Libera Universitato de 1952 ĝis 1956, li aktive partoprenis en Situaciista Internacio de 1961 ĝis 1970, instigante la tiaman junularon "ĝui sen katenoj". Li grave kontribuis al la revuo kreita de tiu grupo, kaj estas konsiderata, egale al Guy Debord, kiel unu el ĝiaj ĉefaj teoriistoj.

Raoul Vaneigem
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1934 (1934-03-21) (90-jaraĝa)
en Lessines
Lingvoj franca vd
Loĝloko Tonnerre vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unu el liaj plej famaj verkoj estas la Traktaĵo pri bonvivo por uzo de la junaj generacioj (1967).

Kiel mezepokisto, li esploris la historion de la herezoj kaj de la rezistado al kristanismo.

Verkoj redakti

  • Traité de savoir-vivre à l’usage des jeunes générations (Traktaĵo pri bonvivo por uzo de junaj generacioj), 1967
  • Le Livre des plaisirs (Libro de l' plezuroj), éd. Encre, 1979, 1993
  • Le Mouvement du libre-esprit (La Movado pri Liberpenso), 1986
  • Adresse aŭ vivants sur la mort qui les gouverne et l’opportunité de s’en défaire (Alparolo al vivuloj pri la morto kiu ilin regas kaj pri la oportuneco seniĝi je ĝi), 1990
  • Lettre de Staline à ses enfants enfin réconciliés de l’Est et de l’Ouest (Letero de Stalino al siaj filoj el Oriento kaj Okcidento finfine reakordiĝintaj), 1992
  • La Résistance au christianisme. Les hérésies des origines au XVIIIe siècle (Rezistado al kristanismo. Herezoj de la originoj ĝis la 18a jc), 1993
  • Les Hérésies (La Herezoj), 1994
  • Avertissement aŭ écoliers et lycéens (Averto al lernejanoj kaj gimnazianoj), 1995
  • Nous qui désirons sans fin (Ni, kiuj senfine deziras), 1996, 1999
  • La Paresse (Pigro), 1996
  • Notes sans portée (Notoj sen trafo), 1997
  • Dictionnaire de citations pour servir au divertissement et à l’intelligence du temps (Vortaro de citaĵoj por uziĝi por distro kaj nuntempa inteligento), 1998.
  • De l’inhumanité de la religion (Pri l' malhumaneco de religio), 2000.
  • Déclaration des droits de l’être humain. De la souveraineté de la vie comme dépassement des droits de l’homme (Deklaracio pri homaranaj rajtoj. Pri suvereneco de la vivo kiel preteriro de l' homrajtoj), 2001
  • Pour une internationale du genre humain (Por internacio de la homa specio), 2001
  • Déclaration universelle des droits de l’être humain (Universala deklaracio pri homaranaj rajtoj), 2001
  • L’Ère des créateurs (La erao de l' kreuloj), 2002
  • Pour l’abolition de la société marchande pour une société vivante (Por abolo de la merkata socio por viva socio), 2002
  • Salut à Rabelais ! Une lecture au présent (Saluton al Rabelezo! Legado nuntempa), 2003
  • Rien n’est sacré, tout peut se dire (Nenio sanktas, ĉio direblas), 2003
  • Le Chevalier, la Dame, le Diable et la Mort (La kavaliro, la damo, la diablo kaj la morto), 2003
  • Modestes propositions aŭ grévistes (Modestaj proponoj al strikuloj), 2004
  • Voyage à Oarystis (Vojaĝo al Oaristiso), 2005
  • Journal imaginaire (Imagita taglibro), 2005
  • Entre le deuil du monde et la joie de vivre. Les situationnistes et la mutation des comportements" (Inter funebro de la mondo kaj vivoĝojo. La situaciistoj kaj mutacio de la kondutoj), Verticales | phase deux, 2008.
  • Ni pardon ni talion[rompita ligilo]. La question de l'impunité dans les crimes contre l'humanité (Nek pardono nek bastono. Demando pri senpuneco rilate krimojn kontraŭ la homaro), 2009
  • De l’amour (Pri amo), 2010
  • L’État n’est plus rien, soyons tout (Ŝtato estas nenio plu, estu ni ĉio), 2010
  • Lettre à mes enfants et aux enfants du monde à venir (Letero al miaj gefiloj kaj al infanoj de la onta mondo), 2012
  • Les Cueilleurs de mots (La vortoplukistoj), [[2012]

En Esperanto-kulturo redakti

Li ankaŭ aŭtoras la kanton verkitan en 1961: La vie s'écoule, la vie s'enfuit (Vivo fluas, vivo fuĝas) kiun traduk-adaptis Platano kaj kantis dum FESTO 2013 en Kelmis':

Fluas la vivo, fuĝas la vivo
Enuaj tagoj pasas sen motivo
Ruĝa partio, griza parti'
Revolucioj nur iluzi'

Murdas labor', pagas laboro
Aĉetu tempon en superbazaro
Temp' pagita ne venos plu
Juneco mortas pro enu'

Okul' farita por amado
Respegulas aĵo-mondon
Sen realeco kaj sen revo
La bildoj nia nura ricevo

La malsatantoj, la pafitoj
Venas al ni el funda pasint'
Neni' ŝanĝiĝis, sed komenciĝas
Kaj per violento maturiĝos

Ekbrulu, domoj de preĝist'
Nest' de vendist', de policist'
Ĉe vent' kiu semas la tempeston
Ni rikoltos tagojn de festo

Armiloj al ni direktitaj
Jen kontraŭ estroj turnigotaj
Ne plu la ŝtato, nek la estroj
Por elprofiti el niaj protestoj.