Raoul de la Grasserie

franca verkisto
(Alidirektita el Raoul de la GRASSERIE)

Raoul de la GRASSERIE (naskiĝis en 1839, mortis en 1914) estis franca juristo kaj lingvisto. Li estis ano de Société générale des prisons (Ĝenerala Societo de Malliberejoj) kaj "Lingvistika Societo de Parizo". Li proponis planlingvojn Apolema kaj Auca.

Raoul de la Grasserie
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1839 (1839-06-13)
Morto 1-an de januaro 1914 (1914-01-01) (74-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkistojuristolingvisto
vdr

Kiel juristo li tre influis la modernajn ideojn pri la rajtoj je vivo kaj propraĵo.

Kiel lingvisto li studis indiĝenajn lingvojn kaj slangojn kaj influis la penson de Ferdinand de Saussure. Li estis la franca pioniro de sociolingvistiko.