Rapidtramo (alinome malpeza (urba) fervojo) estas formo de tramtransporto kun komplete apartigita tramvojo, kiu uzas malpli masivan ekipaĵaron kaj infrastrukturon ol metroo, sed male pli pezajn, pli rapidajn kaj pli longajn trajnojn ol la kutimaj tramoj. Fakte la rapidtramo estas alternativo al la metroo tie, kie la metro ne taŭgas aŭ pro financaj kaŭzoj aŭ aliaj motivoj. Diference de la enstrata tramo la tramvojo de la rapidtramo havas kun la ŝosea transporto sole malsamnivelajn kruciĝojn, eventuale la transveturejojn ekipitajn per lumsignaloj aŭ avertaj krucoj kiel klasika fervojo. La rapidtramo akiras elektran energion, same kiel tramoj, el troleojpantografoj. La peronoj povas esti aranĝitaj laŭ pluraj manieroj. Kelkaj sistemoj, ekz. en Los Angeles, en Manchester aŭ en Manila uzas – same kiel metroo – altajn peronajn edrojn, tio signifas ke la perono estas en alteco de 900 mm, same kiel planko de la tramo. Danke al tio la en- kaj eltramiĝado de la vojaĝantoj estas tre facila.

Rapidtramo en Portland, Usono
Origine fervoja haltejo en Sale ĉe Manchester, estis aldonitaj nur troleoj kaj ŝanĝiĝis informsistemo. La peronoj plu estas altaj fervojaj, la samaj devis esti konstruitaj ankaŭ sur la tramvojo iranta tra strato en la centrejo.
Tramaro de veturiloj Tatra T6A5 sur rapidtramo en Košice
Rapidtramo en St. Louis, Usono

Plej multe la rapidtramo estas disvastigita en Usono sub la nomo light rail, la plej uzata poste en Los Angeles, Boston, Portland kaj en San Diego. Krom Usono la rapidtramo estas trafikata ekz. en Manila sur Filipinoj kaj en multaj urboj de Azio. En UR la rapidtramoj eluzas ofte eksajn fervojojn, inkluzive de iliaj stacidomoj (Manchester, Birmingham, Nottingham).

Komparo kun aliaj transportaj rimedoj redakti

 
Ĉeĥa rapidtramo Tatra RT8D5 en Manila, Filipinoj

Diferencoj rilate al metroo redakti

  • malpli granda kapacito
  • malpli alta rapideco
  • pli malpezaj, li mallongaj kaj pli mallarĝaj veturiloj
  • fonto de energio el troleoj
  • kontraŭe al metroo la rapidtramo povas esti kondukita ankaŭ sur ŝoseo

Diferencoj rilate al tramo redakti

  • pli granda kapacito
  • pli alta rapideco
  • pli pezaj, pli longaj kaj pli larĝaj veturiloj
  • la rapidtramo ne estas kondukita en normala trafiko, ĝi havas segregitan tramvojon
  • pli karakterize pli grandaj distancoj inter stacioj/haltejoj
  • kutime specialaj tarifaj kondiĉoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti