Rapunkola kampanulohelviola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus) estas specio el la [1] granda genro de la kampanuloj (Campanula).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
rapunkolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Kampanulacoj Campanulaceae
Genro: Kampanulo Campanula
Specio: C. rapunculus
Campanula rapunculus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La rapunkola kampanulohelviola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus)
La floro de rapunkola kampanulo (Campanula rapunculus)
La infloresko de rapunkola kampanulo (Campanula rapunculus)
La infloreskoj de rapunkola kampanulo (Campanula rapunculus)

Priskribo redakti

La rapunkola kampanulo estas 30 ĝis 100 cm alta multjara herba planto. La tigoj estas eĝaj kaj maldense harhavaj aŭ kalvaj. La folioj de la rozedo estas renverse ovoformaj kaj dentaj. La 1,5 ĝis 2,5 cm longaj floroj sidas en mallarĝaj grapolsimilaj panikloj. La helviolkoloraj florkoroloj estas entranĉitaj je la triono de siaj longeco.[2]

La kromosomnombro estas 2n = 20.[3]

Kreskejo kaj disvastigo redakti

La specio kreskas sur duonsekaj razenoj, ĉe la randoj de vojoj kaj arbustejoj kaj sur herbejoj kaj razenoj. Ĝi preferas relative sekajn, nutraĵriĉajn, lomajn grundojn.[3]

Rapunkola kampanulo troviĝas en suda Eŭropo ĝis Skandinavio. Krome ĝi kreskas en nordokcidenta Afriko, Siberio kaj nordokcidenta Azio.

Sistematiko redakti

Oni povas distingi la jenajn subspeciojn[4] :

  • Campanula rapunculus subsp. lambertiana (A.DC.) RECH.F.: Kreskas an suda Bulgario ĝis okcidenta Azio.[4]
  • Campanula rapunculus subsp. rapunculus: Kreskas en Eŭropo kaj en la mediteranea regiono.[4]

Uzado redakti

La radiko de rapunkola kampanulo estas dika kaj povas esti manĝata kiel bongusta radiklegomo kiel celario (Apium graveolens) aŭ ruĝa beto. El krudaj radikdiskoj oni povas fari salaton. Simile al valerianelo (Valerianella) la rozedfolioj povas esti kolektataj en vintro por fari salaton.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
La princo petas Rapunkolon elpendigi la harojn

Literaturo redakti

  • Haeupler, Muer: Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Ulmer Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3364-4.
  • Adler, Oswald, Fischer: Exkursionsflora von Österreich. Ulmer Verlag, Stuttgart und Wien 1994, ISBN 3-8001-3461-6.
  • August Binz, Christian Heitz: Schul- und Exkursionsflora für die Schweiz. Schwabe & Co. AG, Basel 1986, ISBN 3-7965-0832-4.
  • Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora. Ulmer Verlag, Stuttgart 1990, ISBN 3-8001-3454-3.
  • Christian August Friedrich Garcke: Illustrierte Flora. Verlag Paul Parey, Berlin und Hamburg 1972, ISBN 3-489-68034-0.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. 7. Auflage. Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.

Referencoj redakti

  1. Vidu “Kampanulo Rapunkola” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995.
  2. Eintrag zur Art auf FloraWeb[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 Ŝablono:BibISBN
  4. 4,0 4,1 4,2 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Campanula - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 6. April 2016.

Eksteraj ligiloj redakti