Rara specio estas grupo de organismoj kiuj estas tre nekomunaj aŭ malabundaj. Tiu nomigo povus esti aplikata ĉu al planta aŭ animala taksonoj, kaj povas distingiĝi el terminoj "endanĝerita" aŭ "minacata specio" sed estas tute diferenca el "formortinta".

Markigo kiel rara specio povas esti farata de oficiala instanco kia nacia registaro, ŝtato aŭ provinco. Tamen la termino estas uzata pli komune sen aludo al specifaj kriterioj. La IUCN kutime ne faras tiajn markigojn sed ili povas uzi la terminon en ties sciencaj pridiskutoj.[1]

Kelkaj raraj specioj redakti

Scienca nomo Komuna nomo Distribuado
Campephilus principalis Eburbeka pego Arkansaso
Dryococelus australis Bastoninsekto de insulo Lord Howe Piramido Ball, Aŭstralio
Grus americana Amerika gruo Nacia Parko de la Arbara Bizono, Alberto, Kanado
Rhinoceros sondaicus Java rinocero Nacia Parko Ujung Kulon, Indonezio kaj Nacia Parko Cat Tien, Vjetnamio
Strigops habroptila Kakapo Insuloj Maŭd, Little Barrier, Codfish kaj Mana, Novzelando
Thalasseus bernsteini Ĉina krestoŝterno Insuloj Macuoj, Tajvano (reklamataj de Ĉinio)

Notoj redakti

  1. Categories & Criteria (version 3.1) IUCN, 2001.. Arkivita el la originalo je 2006-11-16. Alirita 2011-01-31.