Rascislau Lapicki (beloruse Расціслаў Лапіцкі; naskiĝis la 1-an de septembro 1928 en vilaĝo Kasuta en distrikto Vilejka (Minska regiono), murdita la 28-an de oktobro 1950) sur kvazaŭnomo Krasny Bjeraĵok apud Vilejka) – belorusa kontraŭsoveta aganto, kreinto de subtera movado.

Rascislau Lapicki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1928 (1928-09-01)
en Kasuta
Morto 28-an de oktobro 1950 (1950-10-28) (22-jaraĝa)
en Krasny Bieražok
Lingvoj belorusa
Ŝtataneco Sovetunio
Familio
Patro Q63438800
Frat(in)o Q9144788
Okupo
Okupo studento
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Vilno-regiono en familio de ortodoksa kleriko. En 1944 ligis kontakton kun kontraŭsoveta rezista movado en Vilnio, kies centro troviĝis en Vilna Klerika Animzoregejo, al kiu frekventis lia frato Aleh. Pro opozicia agado sovetaj regopovoj kondamnis Aleh al 10 jaroj de mallibero, Rascislau al 3 jaroj, tamen en 1945 rezulte de amnestio li liberiĝis. De 1946 ĝis 1949 instruis en mezlernejoj en Mjadzjel kaj Smarhon, kie fondis kontraŭsovetan junularan movadon, batalanta kontraŭ komunista sistemo, disvastigante kontraŭsovetajn flugfoliojn. En 1950 la grupo estis enketata de la soveta NKVD. Roscislau fuĝis perpiede al Kobylnik, tamen tie estis arestita. Ankaŭ aliaj membroj de la grupo estis kaptitaj kaj prijuĝitaj. Plejparte oni kondamnis ilin al 25 jaroj de mallibero, sed du gvidantoj: Lapicki kaj Fakunda Nieściarowicz estis kondamnitaj al mortpuno (la verdikton por Nieściarowicz oni ŝanĝis je ĝisviva mallibero).

Ĝis hodiaŭ vivas fratino de Roscislau - Alona Szarepa-Łapicka, kiu strebas pri jura helpo kaj socia senkulpigo de la frato. En 2009 belorusaj sendependecaj agantoj laŭ iniciato de Alaksej Siudak plurfoje memorigis la ribelintojn kaj Lapicki sur la mortloko, tamen starigitaj krucoj ĉiufoje estis forigataj de lokaj regopovoj.

Bibliografio redakti

Vortaro de persekutataj aktivuloj de Belorusio (beloruse)

Eksteraj ligiloj redakti