Rassemblement National (Francio)

partio en Francio
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 22 maj. 2024.

La Rassemblement National ("Nacia Kunveno", "Nacia Ariĝo"; RN) estas francia politika partio kreita la 1-an de junio 2018, sukcedante al la Front National ("Nacia Fronto"; FN), dekstrema[1] partio. Tiu partio estis leĝe fondita de Jean-Marie Le Pen en 1972, kaj de tiam dum naciaj balotoj ĝi ĝenerale ricevis inter 5 kaj 15 procentaĵojn de la voĉoj. Post la jaro 2000 la balotaj rezultoj forte malkreskis, sed en la 2010-aj jaroj ili atingis novajn rekordojn.[2].

Nacia ariĝo
Rassemblement National
Emblemo de Nacia ariĝo
partio
Lando  Francio
Estro Jordan BardellaJean-Marie Le PenMarine Le Pen
Fondiĝo 5-a de oktobro 1972 (FN)
1-a de junio 2018 (RN)
Fondintoj Jean-Marie Le Pen
Ĉefa sidejo 114 bis rue Michel-Ange
75016 Paris
Koloro(j)                blua, blanka, ruĝa
Ideologio Dekstra ekstremismo - pli detale: franca naciismonacia konservativismo • suverenismo • dekstra popolismoalimondismoeŭroposkeptikismoprotektismo • ŝtatismo • forta subteno de la nuna registaro kaj reĝimo de Rusio
Internacia aliĝo Eŭropa Alianco por LiberecoKuniĝo Blua Marina • partio Identeco kaj Demokratio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Jean-Marie Le Pen, prezidanto de FN de 1972 ĝis 2011
En 2011, Marine Le Pen, kiu en 2011sukcedis sian patron kiel prezidanto de FN, kaj en 2018 iĝis prezidanto de RN.
Jordan Bardella, elektita kiel prezidanto de RN en 2022

Programo

redakti

La partio Front National mem nomas sin "patriotisma" kaj "naciisma" en la signifo de "franca identeco, tradicio kaj suvereneco". Ĝi ne konsideras sin partio ekstrema [3], sed "socie maldekstra kaj ekonomie dekstra" [4]. Inter la plej gravaj postuloj estas la limigo de enmigro en la landon, aparte la lukto kontraŭ enmigro el ne-EU-ŝtatoj kaj kontraŭ neleĝa enmigro. Laŭ la partiaj ideoj ĉiu kiu neleĝe troviĝas en Francio estu senprokraste resendata al la origina lando. Krome la partio postulas, ke francoj en Francio dum la serĉo de laborloko kaj dum ricevo de socia helpo havu signife pli bonajn kondiĉojn ol nefrancoj. Dum kampanjo de la prezidentaj balotoj de 1995 la partia gvidanto Jean-Marie Le Pen postulis la resendon de tri milionoj da ne-eŭropanoj el Francio.

Dum la kampanjo antaŭ parlamenta baloto de 2002 la partio aparte postulis la plialtigon de punoj por krimuloj kaj la reenkondukon de la mortopuno.

Centra koncepto de la partio estas la Préférence nationale, la naciisme organizita prefero de la "enlandanoj", do la francoj en Francio. LA socio ne estu dividata laŭ kapitalo kaj profesioj, sed dividiĝu inter "enlandanoj" supre kaj "eksterlandanoj" sube. La nacia ekonomio estus posedaĵo de la "enlandanoj", kaj la aliaj partioj detruus la nacian ekonomion, ĉar ili permesus kaj subtenus la enmigron de "eksterlandanoj".

Pliaj postuloj estas:

  • pli granda sendependeco de la Eŭropa Unio kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj
  • enkonduko de protektaj doganoj por pli efika subteno de la enlanda agrikulturo kaj industrio
  • reveno al "tradiciaj valoroj"

Konataj partianoj

redakti
  • Marine Le Pen, filino de Jean-Marie Le Pen, prezidantino
  • Jean-Marie Le Pen, honora prezidanto
  • Marion Maréchal, nepino de Jean-Marie Le Pen, nevino de Marine Le Pen, deputito FN de 2012 ĝis 2017
  • Louis Aliot, eksvicprezidanto de RN kaj koramiko de Marine Le Pen
  • Steeve Briois, eksvicprezidanto de RN kaj kromprezidanto de RN en 2017
  • Bruno Gollnisch, eksvicprezidanto de FN
  • Roger Holeinder (mortis en 2020), militisto, rezistanto, eksvicprezidanto de FN
  • Alain Jamet, eksa 1-a vicprezidanto de RN
  • Jean-François Jalkh, eksvicprezidanto de RN
  • Florian Philippot, eksvicprezidanto de RN, fondinto de sia partio Les Patriotoj (La Patriotoj) en 2017

Balota fortikaĵo kaj ligita organizaĵo

redakti

Balota fortikaĵo, do regiono kun aparte multaj subtenantoj, de la partio estas la kulture franc-germana regiono Alzaco, kie tamen la same dekstre ekstremisma partio Alsace d'abord ("Alzaco unue") pro sia regiona profilo estas forta konkurenco por la Fronto Nacia.

Kun la FN ligiĝas la sendependa sindikata organizaĵo Confédération Française Nationale des Travailleurs ("konfederacio franca nacia de laboristoj").

Financado

redakti

Laŭ aserto de Marine Le Pen la partio havas problemojn pri financado: franciaj bankoj kaj aliaj bankoj de Eŭropo ne deziras doni krediton por politika kompanio. En novembro de 2014 Nacia Fronto ricevis krediton je 9 milionoj eŭro de rusia banko (nome "Unua Ĉeĥia-Rusia banko")[5].

La Fronto Nacia en la Eŭropa Parlamento

redakti

La eŭropaj parlamentanoj de la partio Fronto Nacia dum januaro 2007 kune kun parlamentanoj de aliaj dekstre ekstremismaj kaj eŭroposkeptikaj partioj fondis novan frakcion en la Eŭropa Parlamento - la nova grupo havas la nomon Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco (ITS). Pro la nova frakcia statuso la partio povas pli efike agi por siaj celoj ene de la supernacia parlamento. La prezidanto de la frakcio ITS estis la franco Bruno Gollnisch, kiu ankaŭ estis vicprezidanto de la Fronto Nacia.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Gilles Ivaldi, Marc Swyngedouw: HAL-SHS Dekstra ekstremismo en populisma vesto. Front National kaj Vlaams Blok, januaro 2006
  2. Voĉoj en balotoj por la nacia asembleo - 1993: 12,42 % (0 el sume 577 deputitoj), 1997: 14,94 % (1 deputitoj), 2002: 11,34 % (0 deputitoj), 2007: 4,29 % (0 deputitoj), 2012: 13,60 % (2 deputitoj), 2017: 13,20 % (8 deputitoj), 2022: 18,68 (89 deputitoj). ● En balotoj por la Eŭropa parlamento estas similaj tendencoj - 1994: 10,52 % (11 el sume 87 francaj deputitoj), 1999: 5,69 % (5 deputitoj), 2004: 9,81 % (7 deputitoj), 2009: 6,34 % (4 deputitoj), 2014: 24,86 % (24 deputitoj), 2019: 23,31 % (23 deputitoj).
  3. Televida intervjuo de la 15-a de januaro 1982
  4. Diskurso de la 21-a aprilo 2002
  5. Партия Марин Ле Пен получила кредит в российском банке, Lenta.ru, 23-a de novembro 2014 (ruse)

Eksteraj ligiloj

redakti