Rastan aŭ kun difinita gramatika artikolo Al-Rastan respektive Ar-Rastan (arabe: الرستن) estas urbo en Sirio. Temas pri unu el la plej grandaj urboj de la gubernio Homs. La urbo situas 20 kilometrojn norde de la urbo Homs kaj 22 kilometrojn de la urbo Hama. La urbo havas unu el la plej antikvaj digoj kiu povas teni 225 milionojn m³ de akvo el la rivero Orontes. En la antikva epoko la urbo nomiĝis Arethusa.

Rastan
urbovilaĝo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 61 176  () [+]
Geografio
Geografia situo 34° 55′ N, 36° 44′ O (mapo)34.91666666666736.733333333333Koordinatoj: 34° 55′ N, 36° 44′ O (mapo) [+]
Alto 430 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Rastan (Sirio)
Rastan (Sirio)
DEC
Rastan
Rastan
Situo de Rastan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rastan [+]
vdr

Kadre de la siria ribelo de 2011, la urbo estis plurajn monatojn intense bombardita fare de registaraj armeaj unuoj, kaj la 1-an de oktobro registaraj armeaj unuoj eniris la urbon.