Ratingen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

La urbo Ratingen situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas granda distrika urbo de la distrikto Mettmann en la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 87 388 loĝantojn.

Ratingen
Blazono
Ratingen (Germanio)
Ratingen (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Mettmann
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02102
Poŝtkodo 40878–40885
Aŭtomobila kodo ME
Oficiala Municipokodo 05158028
Subdivido 6 urbodistriktoj kun 10 urbopartoj/kvartaloj
Politiko
Komunumestro Klaus Konrad Pesch
Adreso de la administrejo Minoritenstraße 2-6
40878 Ratingen
Demografio
Loĝantaro 87388 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 6° 51′ O (mapo)51.36.85Koordinatoj: 51° 18′ N, 6° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 35–180 m
Areo 88,72 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-ratingen.de
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

Ratingen situas je la nordokcidenta antaŭlando de la Berga Lando sur unu el la Rejn-terasoj je alteco de inter 55 und 180 m super NN; la urbokerno situas je la  m super NN.

Ratingen limitas okcidente je la landa ĉefurbo Duseldorfo kaj norde je la urboj Duisburg, Mülheim ĉe Ruhr kaj Essen.

Norde de la centro de Ratingen trafluas la rivereto Anger kaj sude la rivereto Schwarzbach.

Urba subdivido redakti

Ratingen estas la plej loĝantoriĉa urbo de la distrikto Mettmann. Ekzistas 6 komunumdistriktoj. />

distrikto urboparto loĝantoj
12/2005 (laŭ Melderegister)
Ratingen mezo centro
23.568
oriento
8.400
okcidento okcidento
18.024
Tiefenbroich Tiefenbroich
6.674
Lintorf/Breitscheid Lintorf
15.305
Breitscheid
5.281
Hösel/Eggerscheidt Hösel
8.515
Eggerscheidt
1.021
Homberg/Schwarzbach Homberg
5.619
Schwarzbach
490
 
Ratingen, kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo

Prahistorio kaj antikva epoko redakti

La ekloĝatigo de la urboteritorio jam ne ekzakte determineblas. Trovaĵoj aĝaj ĉ. 150 000 jarojn, aĝaj pugnokajnoj kaj aliaj homfaritaj aĵoj proksime de la hodiaŭa Silbersee [arĝentolago] dokumentas, ke tie loĝis homoj jam komence de la lasta glaciepoko. Tamen ne klaras, ĉu tiuj homoj jam daŭre loĝis tie.

Trovoj de tomboj en la centro de Ratingen supozigas, ke ĉ. la jaro 500 antaŭ nia erao jam ekzistis firma setlejo. La situo de tiu tereno sur ebena altaĵo estis favora por la tiamaj bezonoj, krome ĝi situis je kruciĝo de la Mauspfad [muspado], antikva komerca vojo inter Kolonjo kaj la malsupra rejnlando, kaj la Heiligenweg [sanktula vojo], konekto inter Rejno kaj la Berga Lando.

Mezepoko redakti

Ĉ. la jaro 500 de nia erao Ratingen estiĝis batalkampo inter Saksoj kaj Frankoj.

La setlejon unue mencias la dokumentkopiaro de Werden, kie Ratingen estas nomata kiel „Hratuga".

Ekde la mezepoko la teritorio de Ratingen apartenis al la grafoj, poste la dukoj de Berg. Por tiuj la setlejo, komence protektata per lignopalisaro, havis gravan signifon en la batalo kontraŭ la arkiepiskopo de Kolonjo. Supozeble pro tio grafo Adolfo la 5a de Berg la 11an de decembro 1276s donis al Ratingen la urboprivilegiojn. Responde al la privilegiojn kiel ekz. la dogana kaj imposta privilegioj kaj monopoloj pri la grenmuelado kaj la produktado de malto por la bierfarado, la urbo konstruis la grandegan urbomuron kun siaj defendoturoj kaj ĝis 8 m larĝajn akvofosaxjoj.

dum la plua trapaso de la historio Ratingen travivis kiel une el kvar ĉeflokoj de Berg ekonomie prosperan tempon. Ratingen havis foirprivilegion, gildoprivilegion, propran monfaradon kaj juĝejon superranga la juĝejojn en Mettmann, Gerresheim kaj Duseldorfo. La 25an de novembro 1377 Karlo la 4-a vizitis la urbon, ĉ. 100 jarojn poste Kristiano la 1-a de Danio.

La plej gravan superregionan ekonomian signifon verŝajne havis la gildo de la forĝistojkaj ŝlifistoj, kiun la urbolibro mencias jam en 1362. Ili uzis la akvon de Anger kaj Schwarzbach por la produktado de armiloj, ilaroj (antaŭ ĉio tranĉiloj kaj tondiloj) kaj aliaj uzaĵoj, inter ili ankaŭ muzikiloj. Iliaj varoj ankaŭ estis komercataj en la eksterlando, interalie en Antverpeno, en Baltio kaj Skandinavio.

Industriigo kaj novepoko redakti

Ekde la 16a jarcento finiĝis la dumjarcenta ekonomia prosperado de Ratingen: La proksima Duseldorfo iĝis en 1511 rezidejo, poste landa fortikaĵo. La pesto venis sur la urbon, novaj armiloj senefikigis la urbomuron kaj en 1641 dum la Tridekjara Milito ĝi estis komplete detruata. Nur ankoraŭ 100 homoj tiam loĝis en Ratingen, 200 jarojn antaŭe ankoraŭ estis pli ol dekoblo de tio.

Sed ĝuste en tiu intertempe preskaŭ sensignifiĝinta urbeto oni vidas hodiaŭ la komencon de la Kontinenteŭropa industriigo: La entreprenisto Johann Gottfried Brügelmann el Elberfeld konstruis en 1783 ĉe la Anger mekanikan kotono-ŝpinejon, kiu estas la unua fabriko sur la Eŭropa kontinento. Pro ĝia teknikhistoria signifo la eksa tekstilfabriko Cromford hodiaŭ estas plu movigata de la Rejnlanda industrimuzeo kiel tekstilmuzeo.

Kaŭze de la Viena Kongreso Ratingen ekde 1815 apartenis al Prusio, al la distriktaro Duseldorfo kaj la provinco Jülich-Kleve-Berg (sidejo en Kolonjo), ekde 1822 al la Rejnprovinco kun sidejo en Koblenz.

Surbaze de trovejo de formilosablo ekde meze de la 19-a jarcento ekestis ferindustrio. Ankaŭ pluaj industrientreprenoj ekestis, i.a. papermuelejo en la Anger-valo, tegolfarejo kaj pluraj kalkfornejoj. Tamen nur la kvazaŭ samtempa konstruo de du fervojlinioj, la Ruhrvalo-fervoj oriente, ekfunkcianta la 1-an de februaro 1872, kaj la 1873 pretigita „okcidentfervojo", konkurenckonekto ekde Duseldorfo al Mülheim kaj Duisburg, vigligis la ekonomion. La 28-an de majo 1903 oni inaŭguris la Anger-valan fervojon (hodiaŭ pleje nomata „kalkfervojo"), per kiu oni transportis kaj ankoraŭ hodiaŭ transportas kalkon kaj formilsablon (ĝis en la 50-aj jaroj ankaŭ personojn) el Wülfrath kaj la tieaj kalkproduktejoj al la okcidentfervojo.

Pro la de nun kreita trafikalligo en la najbareco de la fervojlinioj setlis multnombraj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. En 1883 produktanto por vaporkaldronoj kaj en 1910 ŝargaŭtoproduktanto.

Dum la komunuma novordigado en 1929 Ratingen restis memstara. La teritorioj de la hodiaŭaj urbopartoj Tiefenbroich kaj Ratingen okcidenta el la tiama urbestrejo Eckamp siartempe estis sorbitaj.

Post relative bagatelaj militdifekto Ratingen travivis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la evoluon kiel dormurbo (ekzemple la urboparto Ratingen-Oriente estiĝinta en la malfruaj 60-aj jaroj kun 20 000 loĝantoj en 1980) kaj starigejo de servico - kaj etmetiejoj por la proksima Duseldorfo. En 1973 la loĝantonombro transpasis la nombron de 50 000 antaŭ ol pluaj enkomunumigoj.

La sukcesa ekonomia politiko kaj la favoraj infrastrukturaj kondiĉoj tamen faris ekde la 70-aj jaroj, ke Ratingen perdis la karakteron de dormurbo kaj ŝanĝiĝis en la malon: ekde kelkaj jaroj Ratingen montras spite al la tuj najbaraj tri supraj centroj eksplicite pozitivan pendolantosaldon.

Enkomunumigoj redakti

 
Hösel

Kadre de la komunuma novordigo la 1-an de januaro 1975 la ĝis tiam memstaraj komunumoj Breitscheid, Eggerscheidt, Hösel kaj Lintorf (ĉiuj apartenaj al la iama oficejo Angerland) samkiel Homberg-Meiersberg (apartena al la iama oficejo Hubbelrath) kaj la malnova urbo Ratingen estis likviditaj kaj inkluzive de la likvidita komunumo Hasselbeck-Schwarzbach (apartena al la iama oficejo Hubbelrath) kunigita al nova urbo Ratingen.

Loĝantara evoluo redakti

En la mezepoko kaj komence de la novepoko Ratingen estis vilaĝo de kelkcent loĝantoj. La loĝantonombro kreskis nur malrapidege kaj kaŭze de la multnombraj militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj ree kaj ree reiris. Nur kun la starigo de kotonŝpinejo en 1783 kaj speciale je la komenco de la industriigo meze de la 19-a jarcento ekestis plimultiĝo de la loĝantaro. Se en 1855 nur 5.000 homoj vivis en Ratingen, tiam en 1950 estis jam 25.000. Ĝis 1973 tiu ĉi nombro duobliĝis je 52.216.

La 1-an de januaro 1975 la loĝantonombro kreskis pro enkomunumigo de pluraj lokoj – inter ili Lintorf (10.593 loĝantoj en 1970) – je ĉ. 85.000. La 30-an de junio 2005 la „ofica loĝantonombro" por Ratingen sumiĝis post nach kompletigoj de la Landesamt für Datenverarbeitung und Statistik Nordrhein-Westfalen 91.865 (nur ĉefloĝejoj kaj post regulado kun la aliaj landaj oficejoj).

Jena tabelo montras la loĝantonobrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1800 plejparte temas pri taksadoj, poste pri rezultoj de popolcensoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la statistika landa oficejo. la indikoj rilatas ekde 1871 al la „ĉeesta loĝantaro", ekde 1925 je la rezida loĝantaro kaj ekde 1987 je la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo". Antaŭ 1871 la loĝantonombroj estis enketitaj laŭ malunuecaj enketmetodoj.


Jaro Loĝantoj
1472 1.100
1600 1.000
1668 500
1700 700
1800 3.000
1-a de decembro 1840 ¹ 4.037
3-a de decembro 1855 ¹ 5.012
1-a de decembro 1871 ¹ 5.214
1-a de decembro 1885 ¹ 5.586
1-a de decembro 1890 ¹ 6.800
2-a de decembro 1895 ¹ 7.860
1-a de decembro 1900 ¹ 10.594
Jaro Loĝantoj
1-a de decembro 1905 ¹ 11.741
1-a de decembro 1910 ¹ 13.143
1-a de decembro 1916 ¹ 12.385
5-a de decembro 1917 ¹ 13.215
8-a de oktobro 1919 ¹ 14.809
16-a de junio 1925 ¹ 15.250
16-a de junio 1933 ¹ 18.640
17-a de majo 1939 ¹ 20.251
31-a de decembro 1945 21.454
29-a de oktobro 1946 ¹ 21.683
13-a de septembro 1950 ¹ 25.245
25-a de septembro 1956 ¹ 32.003
Jaro Loĝantoj
6-a de junio 1961 ¹ 36.020
31-a de decembro 1965 38.739
27-a de majo 1970 ¹ 43.685
31-a de decembro 1975 86.028
31-a de decembro 1980 89.466

¹ popolcensa rezulto

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Arkitekturaĵoj redakti

Foirplaco redakti

La centron de Ratingen formas la foirejo, sur kiu oni jam plej malfrue ekde 1371 komercis. La semajnfoiro okazanta ĉitempe ĉiun mardon, ĵaŭdon kaj sabaton estas unu el la plej viglaj kaj vizitataj en la tuta ĉirkaŭaĵo. La foirplaco estas dominata de la Bürgerhaus [civitana domo] (ekestinte ĉ. 1300) la malantaŭe situa preĝejo St. Peter und Paul (s. u.). Norde de la foirejo iom kase troviĝas la monaĥejo de la minoritoj (Minoritenkloster, konstruita 1656).

Urbomuro redakti

 
Kornsturm kaj urbomuro

De la urbomuro kun siaj iam 15 gvatoturoj nur partoj estas konservitaj:

  • Norde de la centro inter Turm- kaj Angerstraße troviĝas apud la urbomuro ankaŭ la rekonstruita Stadtgraben [urbofoso] samkiel la Dicke Turm, 13 metrojn alta kaj nekutime dika turo kun murdikeco de 3,5 metroj, unuafoje menciita en 1464.
  • Okcidente de la centro ĉe la urbodomo situas ja la urbomuro la 1474 konstruita turo Trinsenturm, kiu servis kiel armilejo.
  • Oriente de la centro trovixas ĉe la Wallstraße pli malgranda peco de la urbomuro kun la Kornsturm el la jaro 1464.
 
St. Peter und Paul, turo

Preĝejoj redakti

La plej konata preĝejo de Ratingen estas St. Peter und Paul. La fundamentoj de la frugotika konstruaĵo originas el la 8-a jarcento. Ambaŭ orientaj turoj estis konstruita en la 11-a12-a jarcento. La ĉefnavo originas esencaparte el la jaro 1300. En la interno de la preĝejo vidindas precipe la tri sonoriloj kaj la Turmmonstranz [turmonstranco].

La evangelische Stadtkirche [evangela preĝejo] (finkonstruado en 1684) estas la plej antikva ankoraŭ konservita protestanta preĝejo de la Rejnlando.

 
Haus zum Haus

Akvokastelo Haus zum Haus redakti

Jam en la 9-a jarcento je la starejo de la hodiaŭa akvokastelo troviĝis valokastelo sekurigita per palisaro. Ĝi celis la protektadon de travadejo trans la Anger. En la 12-a jarcento dum brulado tiu ĉi valkastelo estis totale detruita. Oni starigis la akvokastelon en la 13-a jarcento, kaj ĝi estis parto de la „Angerlinie", serio de defendinstalaĵoj laŭ la Anger. Dum la jarcentoj oni plurfoje pliampleksigis kaj alikonstruis ĝin, lastan fojon fine de la 20-a jarcento. Ĝi disponas pri tri rondturoj por la defendo kaj rektangula pordegoturo. La kastelmuro kaj la akvofoso hodiaŭ ĉirkaŭas la kastelon nur je tri kvaronoj. En la kastelo hodiaŭ estas kulturcentro, restoracio, loĝdomo kaj arkitekturburoo.

Kastelo Landsberg redakti

 
kastelo Landsberg

En Ratingen-Breitscheid troviĝas la Kastelo Landsberg, konstruita por Adolf la 5-a de Berg en la 13-a jarcento piede de la Ruhr-valo. La kastelo hodiaŭ loĝigas komferencocentron de la konzerno ThyssenKrupp AG; tamen oni povas rigardi ĝin de ekster ekde la publike alireblaj parkareoj.

 
industria muzeo Cromford, mastrodomo

Cromford redakti

Johann Gottfried Brügelmann starigis en 1783 la tekstila fabriko Cromford, kiun oni rigardas kiel unua fabriko de la eŭropa kontinento. Li nomis ĝin laŭ la mezangla urbo Cromford, el kiu li ricevis per spionado la konstruprincipojn de tie uzata ŝpinmaŝino.

 
Industrimuzeo Cromford, ŝpinejo

La lukse restaŭrita fabrikdomo hodiaŭ apartenas al la Rheinisches Industriemuseum [rejnlanda industrimuzeo]. Helpe de funkcikapablaj kopikonstruaĵoj tie oni povas travivi la tiaman ŝpinejon funkciantan. Antaŭ la fabriko troviĝas la impona mastrodomo kun pluaj ekspoziciaj areoj.

Trans la baroka ĝardenplantejo vidalvide de la mastrodomo oni atingas la 1890 plantita parko Poensgenpark (ankaŭ: Cromford-Park) kun grandaj razenareoj kaj multaj ekzotikaj arboj, arbedoj kaj arbustoj el la tuta mondo.

Im Roten Hahn redakti

La faktrabodomo el la 15-a jarcento (ankaŭ nomata Wallersches HausSuitbertus-Haus) en la Oberstraße 23 estas rigardata kiel plej bela faktrabodomo de Ratingen. Hodiaŭ ĝi gastigas gastejon, la „Suitbertus-Stuben".

Parkoj redakti

Krom la supre menciita Poensgen-Park Ratingen disponas pri vastaj arbaraj areoj samkiel la ripozoparko Erholungspark Volkardey , kiu inkluzivas la lagetojn Grüner See kaj Silbersee samkiel pri la lageto Blauer See kun ripozparketo kaj liberaera teatro.

Dumeklemmer redakti

Ratingen ofte estas nomata Dumeklemmerstadt kaj ties loĝantoj Dumeklemmer (esperante: dikfingropinĉantoj). La nomo originas en la „dikfingropinĉanta legendo": laŭ tiu la misiisto Suitberto volis konverti la tiam paganan urbon Ratingen al Kristanismo. Kiam li tamen volis trairi la urbopordegon, la loĝantoj batfermis tiun antaŭ li, je kio ili pinĉis la misiistan dikfingron en la pordegofendo. Sekve ja Suitberto foriris de la urbo, tamen ne sen postlasi sian malbenon, laŭ kiu ĉiuj naskiĝontoj en Ratingen surmondiĝu kun plata dikfingro. Ekde tiam la loĝantoj de Ratingen onidire portas la moknomon „Dumeklemmer".

Historiistoj tamen nur malmultege ŝatas tiun ĉi legendon, precipe ĉar ja Suitberto vivis pli ol 500 jaroj antaŭ la akiro de la urborajtoj kaj tiel la starigo de la malbenokaŭzanta urbopordego.

La pli verŝajna kaŭzo estas do la fakto, ke Ratingen dum la mezepoko trans jarcentoj estis sidejo de la jurisdikcio de la Berga Lando. Tie dum longa tempo la torturo estis ŝatata instrumento de la „verotrovado" – ofte per uzado de von fingroŝraŭbilo. Tiel laŭdire oni nomis la loĝantoj de Ratingen en la ĉirkaŭaĵo „Dumeklemmer" ("polekso-premistoj"). Hodiaŭ la puto „Dumeklemmerbrunnen" antaŭ la preĝejo St. Peter und Paul, montranta tri infanojn kun plataj dikfingroj, memoras pri la legendo.

„Dumeklemmer" cetere oni nomas ankaŭ specialaĵon de Ratingen: malgranda, grandaj je dikfingro, akre spicita kolbaso el hakita porkaĵo.

Kulturo redakti

Ratingen estas rezidejo de la Eichendorff-Gesellschaft, asocio kiu tenas en muzeo eksponaĵoj pri la vivo de la germana poeto Joseph von Eichendorff.

Esperanto en la regiono redakti

 

En la urbo Ratingen mem (ankoraŭ) ne ekzistas Esperanto-grupo, sed en la najbareco aktivas kelkaj grupoj:

Tuj najbare en Essen, Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun duan ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturzentrum Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partneraj grupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ en Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo) kaj en 2008 preparis la Germanan Esperanto-Kongreson. Same proksime, en Duseldorfo la Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz ĉe la ĉefa stacidomo.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Ekonomio redakti

Ratingen oni konsideras kiel moderna industria kaj servoprodukta loko. Pro la bonega trafika alligo (flughaveno, fervojo kaj ĉefŝoseoj) kaj la disponebligo de atrakciaj industriterenoj Ratingen sukcesis ekde la 1960-aj jaroj, postplenumi la strukturŝanĝon kaj trokompensi la forfalon de kelkaj tradiciaj industribranĉoj per setligo de modernaj entreprenoj el la branĉoj, servoproduktado, datumprilaboro kaj telekomunikado.

Malgraŭ la senpera najbareco al la tri supraj centroj Duseldorfo, Duisburg kaj Asindo Ratingen havas relative altan laborpostenan densecon de 380 laborpostenoj po 1000 loĝantoj. La pendolantosaldo, fine de la 20-a jarcento ankoraŭ negativa, estis en 2005 kun 5400 personoj klare pozitiva (15,5 % de la laborpostenoj de Ratingen). Pro la sukcesa kaj pludaŭra setligo de industrio sur la iama tereno de Balcke-Dürr je samtempe nur bagatela novkonstruo de loĝejoj oni ekspektas, ke ties valoroj eĉ kreskos dum la venontaj jaroj.

La aĉetpovo je loĝanto situas je pli ol 120 % de la nacia averaĝo.

Trafiko redakti

Pro sia situo en la centro inter la Ruhr-Regiono kaj la aglomeroj Düsseldorf, Kolonjo/Bonn kaj Wuppertal Ratingen disponas pri bonegaj alligoj al la trafiko.

La proksimeco de nur malmultaj kilometroj ĝis la flughaveno de Duseldorfo igas Ratingen rapide atingebla en la enlando, Eŭropo kaj transmaro. Ĉe la flughaveno estas stacio de longdistanca fervojtrafiko, kiu estas sufiĉe bone atingebla ekde Ratingen. Krome urbotrajno konektas la urbon kun Kolonjo, Duseldorfo kaj Asindo. Duseldorfo antakaŭ estas atingebla per tramo kaj buslinioj.

Krome Ratingen situas meze de la triangulo de la aŭtoŝoseoj A3 (Kolonjo – Oberhausen), A52 (Duseldorfo - Asindo) kaj A44 (Mönchengladbach - Ratingen Oriento) kaj per tio estas bonege ligita en la ĉefŝosea reto.

Iom famaj personoj redakti

  • Johann Gottfried Brügelmann, unua industriisto sur la eŭropa kontinento
  • Dieter Nuhr, kabaretisto kaj komikisto
  • Marius Müller-Westernhagen, rokkantisto
  • Peter-Paul Zahl, verkisto

Literaturo redakti

  • Thomas Ferres, Ulrich Metelmann: Ratingen. Ein ganz anderes Stadtbuch. Ratingen 1994. (Ausschließlich über Ratinger Buchhandlungen und die Autoren zu beziehen.)
  • Eckhard Bolenz et al.: Ratingen. Geschichte 1780 bis 1975. 435 S. Klartext Verlag, Essen 2000. ISBN 3-88474-943-9.
  • Erika Münster-Schröer, Achim Blazy: Ratingen. Fotografien von gestern und heute. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2002. ISBN 3-8313-1223-0

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti