Ratkaptisto de Hameln

Laŭ malnova legendo, la Ratkaptisto el Hameleno (der Rattenfänger von Hameln) estis stranga viro, kiu vivis en la urbo Hameln kaj allogis en la jaro 1284 per sia ŝalmo unue ratojn kaj musojn. Sed fine li forkondukis de la urbo 130 infanojn. Oni rakontas, ke la infanoj sekvis lin en kavernon kaj fine eliris en Transilvanio.

La flutisto elportas la infanojn.

La legendo estas temo de multaj infanlibroj. Ĝi troviĝas ankaŭ en la kolekto de fabeloj de la fratoj Grimm.

Literaturo en EsperantoRedakti

  • La ratkaptisto el Hameleno. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 12 p., 1961
  • La Ŝalmisto de Hamelin. Adaptita de Hanna Hutchinson, tradukita de David Crowell, Cincinnati: AIMS International Books, 20 p., 1992

Eksteraj ligilojRedakti