Malfermi la ĉefan menuon

Ratko Mladić (serbe cirile Ратко Младић) estas eksa bosnia-serba armea generalo kaj militkrimulo, kiu inter la jaroj 1992 kaj 1996 estis ĉefkomandanto de la armeo de la tiam internacie ne agnoskita Serba Respubliko (Republika Srpska) en Bosnio.

Ratko Mladić
Evstafiev-ratko-mladic-1993-w.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1943 (1943-03-12) (76-jara)
en Božanovići
Lingvoj serba lingvo
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Republika Srpska
Profesio
Profesio soldatomilitisto
Information icon.svg
vdr

Kadre de tiu posteno kaj de la Bosnia Milito li estas akuzata pri multaj militkrimoj kaj krimoj kontraŭ Bosniaj kaj Kroataj civitanoj. Multaj el ili rilatas al la preskaŭ kvarjara sieĝo de la urbo Sarajevo kaj al la Masakro de Srebrenico en julio 1995, kadre de kio estis murditaj ĝis 8000 nearmitaj bosniaj viroj kaj knaboj. La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio ekde tiu jaro akuzas lin pri genocido kontraŭ la islamanaj bosnianoj, planata kune kun Radovan Karadžić kaj internacie serĉas lin cele al malliberiĝo kaj jura proceso. Post kiam li 15 jarojn povis kaŝiĝi kaj eviti tian malliberiĝon, fine la 26-an de majo 2011 li kaptiĝis en Serbio.[1]

NotojRedakti