Ravenna-Bryant (Seatla kvartalo)

(Alidirektita el Ravenna (Seatla kvartalo))
w1

Ravenna-Bryant estas kvartalo, aŭ paro da kvartaloj, en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono. La urbaj mapoj traktas ilin kiel apartajn kvartalojn, sed ili havas komunan komunuman lokan asocion (Ravenna-Bryant Community Association), kaj iuj instancoj kaj instalaĵoj nomataj "Bryant" (ekzemple la bazlernejo Bryant Elementary School) situas ekster la limoj de tio, kion la urbo nomas Bryant. Ravenna-Bryant enhavas plurajn gravajn kaj vidindajn lokojn. Parko Ravenna (kaj la apuda Parko Cowen en la kvartalo Roosevelt), nomita pro sia ravino laŭ la urbo tiunoma en Italio, invitas piedmigradon sub la ombro da alta arbaro dum somera varmo. La butikaro University Village havas multajn bonajn kaj utilajn butikojn al kiuj venas aĉetemuloj el la tuta urbo. Bulvardo Ravenna estas bona vojo por promeni aŭ bicikli inter Green Lake kaj la norda parto de la Universitata Kvartalo, kaj la konata vojo Burke-Gilman Trail, pieda/bicikla vojo laŭ iama fervoja relaro, transpasas la kvartalon. En biertrinkejo sub librovendejo en Ravenna nun jam de pli ol jardeko okazas la ĉiumonataj kunsidoj de la Seatla Esperanto-Societo. Multaj profesoroj kaj postdiplomaj studentoj loĝas en la kvartalo, ofte en tre imponaj domoj laŭ la bulvardo. Alia strato, Candy Cane Lane, estas regione fama pro siaj kristnaskaj dekoracioj dum Advento.

Ravenna-Bryant
kvartalo • civil township
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 122° 18′ U (mapo)47.676388888889-122.30194444444Koordinatoj: 47° 41′ N, 122° 18′ U (mapo) [+]
Stratmapo pri la kvartalo(j) Ravenna-Bryant
Stratmapo pri la kvartalo(j) Ravenna-Bryant

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ravenna, Seattle, Washington [+]
vdr

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio (en apartaj artikoloj "Ravenna" kaj "Bryant").