Ravi Shankar (spirita gvidanto)

Ravi Shankar (tamile ஸ்ரீ ஸ்ரீ ரவி ஷங்கர்) naskiĝis la 13-an de Majo 1956 en (Paapanaasham, Tamilnado, Barato. Li estas spirita gvidanto. Li estas alparolata kun lia honora nomo "Sri Sri" (formala parolmaniero) aŭ kiel Guruji aŭ Gurudev (instruisto)[1].

Ravi Shankar
Persona informo
गुरुदेव श्री श्री रवि शंकर
Naskiĝo 13-an de majo 1956 (1956-05-13) (67-jaraĝa)
en Thanjavur district
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater St Joseph's College, Bengaluru • Universitato de Bengaluro vd
Familio
Gefratoj Bhanumathi Narasimhan vd
Profesio
Okupo guruo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas fondinto de la International Art of Living Foundation [2] (Fondumo Internacia Arto de Vivo), la plej granda humanista organizaĵo bazita sur volontulado kaj edukado[3]. Ĝi estis kreita en 1981 kun la celo trankviligi individuan streĉitecon kaj malkreskigi sociajn problemojn kaj perforton en la socio. 

En 1997, li fondis bonfaran asocion bazita en Ĝenevo, kies nomo estas Internacia Asocio por Homaj Valoroj (IAHV), NRO kiu okupiĝas pri trankviliga laboro kiu strebas akceli komunajn tutmondajn valorojn.[4][5] kiel neperforto, digno, egaleco, justeco kaj bonfarto, kiuj produktas pozitivan efikon laŭ kiuj individuoj kaj komunumoj interagas je ĉiu nivelo de socio[6].

En 2010 li fondis la Mondan Forumon pri Etiko en Komerco (WFEB) kun sidejo en Bruselo, kies ĉefkonferenco ĉiujare okazas en la Eŭropa Parlamento en partnereco kun la Monda Banko[7].

Por liaj meritoj li ricevis kelkajn de la plej altaj premioj en pluraj landoj inkluzie de Barato, Peruo, Kolombio kaj Paragvajo.

En januaro 2016, li ricevis la premion Padma Vibhushan de la Registaro de Barato.

La gazeto Le Monde kvalifikis lin kiel la "Guruo de la paco". Lia reputacio en Barato kaj ĉirkaŭ la mondo povus esti uzata por disvolvi molan potencon en la mondo.

Shankar estas honora membro de la Klubo de Budapeŝto.

Spiritualeco kaj paco redakti

 
Aŝramo Art of Living International.

Shankar instruas ke spiritualismo estas tio kio plibonigas homajn valorojn kiel amo, kompato kaj entuziasmo. Ĝi ne estas limigita al iu ajn religio aŭ kulturo. Tial ĝi estas malferma al ĉiuj homoj. Li opinas ke la spirita ligo, kiun ni kundividas kiel parto de la homa familio, estas pli eminenta ol nacio, sekso, religio, profesio aŭ aliaj identecoj kiu apartigas nin.[8]

El la vidpunkto de Shankar, "Perforto-libera socio, malsano-libera korpo, tremeto-libera enspiro, konfuzo-libera menso, hezito-libera intelekto, traŭmato-libera memoro kaj malĝojo-libera animo estas la naskiĝrajto de ĉiu homo[9]. Alliaj organizaĵoj en kiuj Shankar estas enplektita okupiĝas pri la evoluigo de la kamparo, agrikulturo kaj ajurvedo.

Ravi Shankar estas envolvita en interreligia dialogo kaj nuntempe estas estrarano de Mondaj Religiaj Gvidantoj por la Elijah Interfaith Institute[10].

En januaro 2008, kun la Dalai-Lamao, Baba Ramdev kaj la iama Prezidento de Barato A.P.J. Abdul Kalam, li partoprenas la lancxon de la Tutmonda Fondumo por Civilizacia Harmonio, kiu celas promocii pacon kaj harmonion en la mondo[11].

Kritiko redakti

Edward Luce, en sia libro: In Spite of the Gods: The Strange Rise of Modern India, mencias la konjektitajn ligojn de Sri Sri Ravi Shankar kun la fondintoj de la hinduaj naciismaj grupoj Rashtriya Swayamsevak Sangh kaj Vishva Hindu Parishad.

Bernard Golstein, en lia libro "J'ai vécu le miracle indien" (Mi vivis la baratan miraklon), difinas la entreprenon de Sri Sri Ravi Shankar kiel "multinacian" kun "nekredeble merkatika talento" sed kies sciencaj asertoj estas "tute malhelpaj" kvankam Shankar patentis sian metodon uzante sciencan lingvaĵon[12].

Eksteraj ligiloj redakti

IAHV

Vidu ankaŭ redakti

Gandhi

Senperfoto

Referencoj redakti

  1. (angla) Salkin, Allen, "Emperor of Air". Yoga Journal, la 28-an de Aŭgusto 2007.
  2. (angla) "Sri Sri Ravi Shankar". The Huffington Post.
  3. (angla) Art of Living yahoo grupo Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (angla) "Member Associations Arkivigite je 2019-05-01 per la retarkivo Wayback Machine". NGO Forum For Health.
  5. (angla) "Welcome". IAHV Peacebuilding
  6. (angla) Pri IAHV
  7. (germana) Felilx Magath, Christoph Glaser über Nachhaltigkeit und sein Fußballherz Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, Magath & Fußball, la 3-an de Januaro 2015.
  8. (angla) Shankar, Sri Sri Ravi (1995). Bang on the Door. Santa Barbara, CA: Art of Living Foundation. ISBN 1-885289-31-6.
  9. (angla) "Wisdom Is The Best Shock Absorber". Art of Living.org, la 10-an de Aprilo 2012
  10. (angla) "Leaders of Religions of India". Elijah Interfaith Institute.
  11. (angla) Need for spiritual movement: Kalam, The Tribune, la 22-an de Januaro 2008.
  12. (franca)- Bernard Golstein, J'ai vécu le miracle indien, BOD 2010, p. 122, rete legebla (PDF).