Ray Bradbury

usona verkisto

Ray Douglas BRADBURY (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1920 en Waukegan, Ilinojo; translokiĝis plurfoje kaj ekde 1934 loĝis en Los Angeles; mortis la 5-an de junio 2012[1]) estis usona verkisto. Famaj estas antaŭ ĉio liaj socikritikaj, pesimismaj sciencfikciaj romanoj kaj rakontoj. Krome li verkis dramojn, poemojn kaj filmscenarojn (ekzemple Moby Dick de John Huston en 1956 kaj King of Kings de Nicholas Ray en 1961), kaj eseojn pri arto kaj kulturo.

Ray Bradbury
Persona informo
Ray Douglas Bradbury
Naskonomo Raymond Douglas Bradbury
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1920 (1920-08-22)
en Waukegan
Morto 5-an de junio 2012 (2012-06-05) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Religio Unitaria Universalismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Waukegan vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Los-Anĝelesa Liceo vd
Subskribo Ray Bradbury
Familio
Patro Poni Adams vd
Edz(in)o Marguerite Bradbury vd
Infanoj Bettina F. Bradbury vd
Profesio
Alia nomo Elliott, William vd
Okupo verkistoscenaristo • poeto • prozisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • dramaturgo vd
Aktiva dum 1938–2012 vd
Verkado
Verkoj 451 Farenhejtaj Gradoj ❦
Something Wicked This Way Comes ❦
The Illustrated Man ❦
The Martian Chronicles ❦
I Sing the Body Electric vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ray Bradbury en 2008

B. vendis siajn unuajn rakontojn komence de la 1940-aj jaroj al tiel nomataj pulp magazines, gazetoj presigitaj sur malbonkvalita papero.

La nomo de B. estis donita al la asteroido (9766) Bradbury, kaj la kratero "Dandelion Crater" sur la Luno ricevis sian nomon pro lia romano Dandelion Wine.

Listo de verkoj redakti

Romanoj redakti

Rakontaroj redakti

En Esperanto aperis redakti

La sono de la tondro / Ray Bradbury. Trad. Krys Ungar. - En: Orbito nula 1: sciencfikcio kaj fantasto / Eld.: Miguel Gutiérrez Adúriz, (Liven Dek); p.7 – 24

Tuta somero dum unu tago (orig.: All Summer in a Day) / Ray Bradbury. Trad. Frank Lappe. - En: Esperanto-Informilo, eld. de Esperanto Societo Frankfurto, julio-aŭgusto 2020 kaj en: Turka Stelo, n-ro 56, aŭgusto 2020


Citaĵoj redakti