Raymond Chandler

Raymond CHANDLER (naskiĝis la 23-an de julio 1888, en Ĉikago kaj mortis la 26-an de marto 1959, en La Jolla, Kalifornio) estis usona verkisto, fama aŭtoro de krimliteraturo, kiu estis unu el la fondintoj de la ĝenro de la ardita privata detektivo (Privatokula aŭ malmole bolata detektivo)

Raymond Chandler
Persona informo
Naskonomo Raymond Thornton Chandler
Naskiĝo 23-an de julio 1888 (1888-07-23)
en Ĉikago
Morto 26-an de marto 1959 (1959-03-26) (70-jaraĝa)
en La Jolla
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Mount Hope Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Dulwich College vd
Familio
Edz(in)o Cissy Pascal vd
Profesio
Okupo scenaristo • romanisto • verkisto • poeto vd
Laborkampo krimromano vd
Aktiva dum 1933– vd
Verkado
Verkoj The Big Sleep ❦
Farewell, My Lovely ❦
The High Window ❦
The Lady in the Lake ❦
The Little Sister ❦
The Long Goodbye ❦
Playback ❦
Poodle Springs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La protagonisto de liaj verkoj estas la detektivo Philip Marlowe.

Vivo redakti

Junaĝe, Chandler kune kun sia divorcita patrino, li migris al Anglio, kaj de tie al Francio, al Germanio kaj denove al Anglio. Jam en sia junaĝo li estis altirita al la mondo de la prozo kaj poezio kaj dum multaj jaroj li provis sian bonŝancon skribe, sen ricevi ajnan artan rekonon. Dum certa periodo li trovis sian vivtenon en la servo de la Brita Mararmeo kiel magazenisto, ĝis 1912 kiam li decidis enmigri denove al Usono, la lando de lia naskiĝo. En la Unua Mondmilito, Chandler membriĝis en la Kanada Ekspedicia Trupo kaj batalis en la vicoj de la "Gordon Highlanders" infanteriobrigado sur la franca fronto. Eĉ en Usono li ne povis iĝi fama kaj sukcesa en la kampo de literaturo, do li laboris en aliaj kampoj, precipe en la petrolkomerco. En la petrola komerco, li atingis tre altrangajn administrajn postenojn, iam li estis prezidanto de tri kompanioj, kaj administranto de ok. Baldaŭ post kiam la patrino de Chandler mortis, li geedziĝis kun sia amantino, kiu estis 17 jarojn lia pli aĝa ol li. Ĉar lia edzino estis malsana, Chandler falis en depresion kaj iĝis dependigita de alkoholaĵo kaj karusado kun virinoj. Nur kiam li estis maldungita de sia laboro, en 1932, Chandler vivtenis sin skribante rakontojn por diversaj revuoj.

La heroo de la libroj de Chandler estas la privata detektivo Philip Marlowe laboranta en Los-Anĝeleso, cinika, akre langa kaj sprita, kiu ofte interbatalas kun la "kvadrataj" (laŭlibrulaj) policistoj. Li funkcias en la loĝata urba medio kaj moviĝas inter la luksaj hejmoj de riĉaj klientoj kaj la malhelaj stratetoj ĉe la randoj de la grandurbego. Dum kelka tempo li laboris en Holivudo, kun reĝisoroj kiel Billy Wilder kaj Alfred Hitchcock. Chandler ankaŭ publikigis plurajn brilajn artikolojn en la prestiĝa ĵurnalo "The Atlantic", inkluzive de la pionira eseo - "La Simpla Arto de Murdo". Tiu literatura stilo havis kinematografian ekvivalenton en la ĝenro de la malhela kinejo (Film Noir); ja liaj libroj kiuj estis adaptitaj kaj filmitaj estis en ĉi tiu kinematografia ĝenro. Humphrey Bogart, fidele kopiis la rolulon de Philip Marlowe en sia aktorado.

La libroj de Raymond Chandler estas ĉiumaniere konsiderataj artaĵoj. Li estis admirita de liaj kunverkistoj kaj liaj verkoj estas instruitaj en la plej bonaj universitatoj kaj li estas konsiderita unu el la plej bonaj prozistoj de la dudeka jarcento.

Chandler donis al Marlowe lian propran lingvaĵon, kiu multe influis verkistojn ĝis nuntempe eĉ en lokoj malproksimaj de la origina lando.

Listo de verkoj redakti

  • The Big Sleep ("La granda dormo", 1939)
  • Farewell, My Lovely ("Adiaŭ, mia amata", 1940)
  • The High Window ("La alta fenestro", 1942)
  • The Lady in the Lake ("La Damo en la lago", 1943)
  • The Little Sister ("La fratineto", 1949)
  • The Long Goodbye ("La longa adiaŭo", 1954)
  • Playback (1958)