Malfermi la ĉefan menuon

Raymond Smith Dugan

usona astronomo

Raymond Smith Dugan (naskiĝis la 30-an de majo 1878, en Montague, mortis la 31-an de aŭgusto 1940) estis usona astronomo

Raymond Smith Dugan
Persona informo
NomoRaymond Smith Dugan
Dato de naskiĝo30-a de majo 1878
Loko de naskiĝoMontague
Dato de morto31-a de aŭgusto 1940
Okupoastronomo
Aĝo je morto62
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ricevinte diplomon de la Amherst College en Masaĉuseco en 1899, li iris dum tri jaroj en Libano (1899 - 1902), instrui pri matematiko kaj astronomio en la "Syrian Protestant College" de Bejruto.

En 1902 li pluigis sian lernadon en Germanio, en la "Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl" (Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl) de la Universitato de Hajdelbergo, kiu tiam estis grava centro de esploro pri asteroidoj estrita de Max Wolf.

Dum sia restado en Hejdelbergo li malkovris 16 asteroidojn inter kiuj la tre grandan 511 Davida.

En 1905 Li prezentis sian doktorecan disertaĵon[1] en la Observatorio de Hejdelbergo kaj reiris Usonon.

En 1905, li estis instuisto en la Universitato Princeton, helpanto profesoro en 1908 kaj profesoro ekde 1920. Li edzinigis Annette Rumford en 1909.

Malkovritaj asteroidoj : 16
497 Iva 4-a de novembro 1902
503 Evelyn 19-a de januaro 1903
506 Marion 17-a de februaro 1903
507 Laodica 19-a de februaro 1903
508 Princetonia 20-a de aprilo 1903
510 Mabella 20-a de majo 1903
511 Davida 30-a de majo 1903
516 Amherstia 20-a de septembro 1903
517 Edith 22-a de septembro 1903
518 Halawe 20-a de oktobro 1903
519 Sylvania 20-a de oktobro 1903
521 Brixia 10-a de januaro 1904
523 Ada 27-a de januaro 1904
533 Sara 19-a de aprilo 1904
534 Nassovia 19-a de aprilo 1904
535 Montague 7-a de majo 1904

Kun Henry Norris Russell kaj John Quincy Stewart li kun-verkis en 1927 gravan verkon en du volumoj :Astronomy: A Revision of Young’s Manual of Astronomy (Ginn & Co., Boston, 1926-27, 1938, 1945) (Revizio de la Lernlibro pri astronomio de Young). La unua volumo estas : The Solar System (la Sunsistemo); la dua : Astrophysics and Stellar Astronomy (Astrofiziko kaj Stela Astronomio).

HonorojRedakti

En lia honoro, oni donis lian nomon al :

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti