Razilklingo estas plata, tre maldika klingeto el tre kvalita ŝtalo kun tre akra akraĵo. Ĝi servas al razado post enmeto de raziloj destinitaj al tio, kiuj konsideratas pli sekuraj ol tradiciaj tranĉilraziloj, do ilia uzo havas malpli grandan riskon je senintenca vundiĝo, kaj tial ricevis la nomon "sendanĝera razilo". La unuaj sendanĝeraj raziloj aperis en Eŭropo en la 18-a jarcento, signifa disvastigo okazis post tio, kiam fine de la 19-a jarcento perfektigis ilin usona inventisto King Camp Gillette, kies nomon hodiaŭ portas tiuj ĉi klingetoj en pluraj landoj. Ekster la kadro de "sendanĝera razilo", razilklingo tamen estas efika eta armilo kaj mem tute ne nomeblas "sendanĝera". Iuj psikaj malsanuloj tendencas mem vundi sian haŭton per razilklingo, principe facile eblas mem mortigi sin per razilklinga tranĉo de manartika arterio, kaj ankaŭ facile eblas signife vundi aliajn vivaĵojn aŭ tranĉe detrui objektojn per ĝi.

razilklingoj kaj ties tipa pakumo

En la faka terminaro pri fortikigo de bariloj, la vorto "razilklinga drato", alternative al la nomo "hoka drato", signas aparte danĝeran variaĵon de pikdrato - en tiu vorto la adjektivo "razilklinga" elstarigas la danĝerecon de la drato.